לתוכן העניינים

latinaj esprimoj

של crescence, 30 ביולי 2009

הודעות: 21

שפה: Esperanto

crescence (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 06:27:17

Saluton al ĉiuj,

Ĉu estas en via nacia lingvo, latinaj esprimoj uzataj ?

En la franca, oni uzas :

nota bene
de facto
in extremis
mutatis mutandis
ad hoc
ad libitum

jchthys (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 13:53:19

En la angla oni uzas ankaŭ tiujn:

[LISTO]
i.e. (id est)
etc. (et cetera)
e.g. (exempli gratiâ)
A.D. (anno Domini)
viz. (videlicet)
sc. (scilicet)
Q.E.D. (quod erat demonstrandum)
à priori
ante bellum
in loco parentis
reductio ad absurdum[/list]Kaj multegajn plu…

crescence (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 14:16:52

Kiam kaj kial vi uzas la esprimojn :

viz. (videlicet)
sc. (scilicet)

jchthys (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 14:25:31

crescence:Kiam kaj kial vi uzas la esprimojn :

viz. (videlicet)
sc. (scilicet)
Ambaŭ estas iom maloftaj hodiaŭ. Viz. oni uzas antaŭ oni nomas la erojn de tio, kion oni ĵus nomis:

[LISTO]
My grandfather had four sons that grew up, viz.: Thomas, John, Benjamin and Josiah.[/list]Ĝi povas ankaŭ signifi t.e.:

[LISTO]
The main point of his speech, viz. that our attitude was in fact harmful, was not understood.[/list]“Sc.” mi vidas ĉefe en tekstoj de malfremdaj lingvoj. Ĝi klarigas la tekston per la aldono de komprenenda foresta vorto:

[LISTO]
futurum: sc. est[/list]

Sxak (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 15:38:29

crescence:
Ĉu estas en via nacia lingvo, latinaj esprimoj uzataj ?
jesridulo.gif
lingua latina non penis canina ridulo.gif

Vilinilo (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 15:40:25

En la portugala oni uzas preskaŭ ĉiujn el la esprimoj mencitaj. Oni uzas ankaŭ:

sine qua non
ad hoc
ipso facto
ipsis litteris
a fortiori
a priori
a posteriori
idem
ibidem
habeas corpus
causa mortis
dura lex sed lex
modus operandi
persona non grata
vox populi, vox Dei
sui generis
etc.
lango.gif

Artichaut72 (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 15:56:11

En la franca oni ankaŭ uzas regule "grosso modo", "et caetera", "post scriptum", "in vitro", "casus belli", "alter ego", kvazaŭ ili estus francaj adverboj kaj nomoj.

Oni ankaŭ uzas latinajn citaĵojn, kiel "carpe diem" aŭ "vae soli!", kiam ili kongruas kun la situacio.

crescence (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 16:42:32

Artichaut72:En la franca oni ankaŭ uzas regule "grosso modo",
"grosso modo" estas italiaj vortoj.

crescence (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 16:44:05

Ŝak:
lingua latina non penis canina ridulo.gif
Kion signifas ĉi tiu frazo ?

crescence (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2009, 16:50:48

Vilinilo:En la portugala oni uzas preskaŭ ĉiujn el la esprimoj mencitaj. Oni uzas ankaŭ:

habeas corpus
causa mortis
Ĉu ĉi tiuj esprimoj estas uzataj nur en la juĝa lingvo, kiel en Francujo, aŭ en la kutimaj interparoladoj ?

לראש הדף