Al la enhavo

Pasinteca tempo

de jchthys, 2009-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 01:23:14

Kiam ajn mi tradukas ion en Esperanto el la angla, mi havas problemon pri la pasinteca tempo—specife, la perfekta tempo.

Jen ekzemplo de tiu uzo en la angla:
These moral and legal concepts and teachings have had a positive influence on societies and cultures throughout the world.

Tiel mi tradukis tiun frazon:
Tiuj moralaj kaj leĝaj konceptoj kaj instruoj bone influadas sociojn kaj naciojn tra la tuta mondo.

Tiu traduko tamen ne signifas nekompletan estintecan tempon, kiel la angla. Kio estus pli bona?

[LISTO]
Uzu “influis”
Uzu “influadis”
Uzu “influas”
Uzu “influadas”
Uzu “estas influintaj”[/list]Tiu lasta formo ne vere plaĉas al mi, ĉar mi ne ĝenerale ŝatas helpverboj. Sed ĉu vi pensas, ke tiu estas la sola formo, kiu havas la saman senton kiel tiun de la angla, aŭ ke unu aŭ la aliaj elektoj ankaŭ havas?

tommjames (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 08:46:17

Se vi celo estas konservi la perfekivtan sencon de la angla frazo, mi dirus ke ĉiuj viaj frazoj taŭgas krom la du prezencaj formoj influas kaj influadas.

Pri la is formoj, PMEG diras:

PMEG:IS-verboj montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis.
Oni ofte konsideras is agon finiĝinta aŭ ne plu interesa, ĉar se ĝi ne estus tiel, oni ne eĉ uzus la pasintecan sed la prezencan (kutime). Tial laŭ mi estus akcepteble supozi ke la ago jam finis. Kompreneble ne devas esti tiel en ĉiu kazo, sed kutime tio estos la supozo.

Influadis povas esti bona ĉar vere la influa procedo daŭris tra multa tempo, kaj la ad sufikso kongruas kun tiu realaĵo. Ĉu vi devus uzi ĝin probable dependas de tio, kiom vi volas emfazi tiun nuancon. Laŭ mi ĝi ne estas necesa, ĉar la influa procedo kiun vi priskribas ĝenerale estos aŭtomate supozata daŭri tra longa tempo.. tiel estas la naturo de tiaj lingvaj fenomenoj.

Kompreneble la int formo bone konservas la perfektan sencon. Sed ĝenerale mi dubus pri la neceso resti tiel proksima al la angla frazo. La uzo de la perfekta senco en la anlga frazo ŝajnas al mi esti nur rezulto de konvencio, ol la fakto ke la ago finiĝis. Oni eble supozus ke tiu influa procedo fakte ja ankoraŭ okazas en la realo, kaj tial eble indas resti kun simpla is / as formo.

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 13:29:12

Mi ne bone scias la anglan, sed mi pensas ke la perfekto en la angla similas la perfekton en la germana.
-
Teorie la perfekto en la germana estas pasinteca formo, sed ĝi pli emfazas (ol la pasinteco) ke la okazintaĵo ankoraŭ influas la nuntempon.
-
Praktike en ĉiutaga lingvo la pasinteco preskaŭ tute malaperis, do perfekto simple estas pasinteco.
-
Por mi do perfekto en la germana aŭ angla lingvoj estas pasinteco en Esperanto.

Reen al la supro