Al contingut

Esperanta Slango?

de Jakovo, 19 d’agost de 2009

Missatges: 31

Llengua: Esperanto

Oŝo-Jabe (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2009 6.35.25

Mi pensas ke pli logika estas as, is, ktp. kun la signifo "ekzisti." Mi pensas tion, ĉar la vortetoj temas nur pri tempo. "Mia hejmbesto estas hundo" estas pri mia hejmbesto, kiu en la estanteco egalas al hundo. La egaleco estas de "est" kaj la tempo -- de "as." Do, "Birdo as" diras nur ke "birdo nunas/ekzistas" sen ago aŭ io ajn por egali.

Tamen mi ne ŝatas senverbajn verbfinaĵojn.

darkweasel (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2009 19.53.49

Laŭ la Fundamento:
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)(1). La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).

1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo de la gramatiko.
Diskutu. Ne tiom kontraŭfundamente, ĉu?

pohli (Mostra el perfil) 9 d’octubre de 2009 10.45.00

darkweasel:Laŭ la Fundamento: [...] La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
Mi kredas, ke tiu frazo nur validas por la regulo 11. Zamenhof volis diri, ke en kunmetaĵoj la finaĵoj estas strekete disigitaj kiel memstaraj vortoj, ne ke ili estas memstaraj vortoj.

Sed kontraŭe al radikoj kaj vortetoj la finaĵoj ne havas memstaran signifon. Kio estus la signifo de "o" aŭ "a"? La signifo de "as" estas nur "nuna ago", ne "esti", "ekzisti" aŭ tiel plu. Uzi "as" anstataŭ "estas" aŭ "ekzistas" estus vere nova regulo, kvazaŭ

"17. La radiko "est" povas esti ellasata por pli rapida parolebleco."

Sed tiam ankaŭ rajtas "o" = "esto", "a" = "esta" kaj "u" = "estu".

"u a o" = "Estu esta esto" ?= "Estu estanta estaĵo" demando.gif

Mi opinias, ke ne kostas tiom da tempo diri "estas" anstataŭ "as", kaj oni pli bone komprenas vin.

patrik (Mostra el perfil) 10 d’octubre de 2009 4.23.23

Via propono estas simila al la jena "Analytical Esperanto" : [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/analytic.htm]http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/analyt...[/url] rido.gif

Nu, laŭ tio, ŝajnas al mi ke tio ne plu estas Esperanto. Ja Esperantido. okulumo.gif

nikko (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2009 9.46.58

En parola lingvo jam 'stas kutime fortranĉi kaj mallongigi vortojn. as os is en aparta uzo ne estus granda problemo.

erikano (Mostra el perfil) 23 d’octubre de 2009 22.04.34

Mutusen:
formiĉjo:
crescence:
jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].
Tiu ligilo ne estas bo
na.
La vera ligilo estas
http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html
Aŭ eble http://www.geocities.com/mih'xil/esperant/espera.... ridulo.gif
Mi ŜATEGAS "Esperant' " !!! rido.gif rido.gif

Mia tutkompren' kvazaŭis ! Kaj ĉefis mia rideg' !

(Mi kvazaŭ tute komprenis ! Kaj, ĉefe, mi ridegis !) rido.gif rido.gif

pohli (Mostra el perfil) 29 d’octubre de 2009 8.57.50

nikko:En parola lingvo jam 'stas kutime fortranĉi kaj mallongigi vortojn. as os is en aparta uzo ne estus granda problemo.
Bedaŭrinde mi ne ofte havas oportunon uzi nian lingvon parole, sed vi pravas. Ni (mi) tro multe fokusis pri la gramatikaj konsekvencoj de tiaj ŝanĝoj, sed vere temas ne pri ŝanĝoj de la lingvo sed pri malpreciza elparolo. Oni povas elparoli malprecize se oni sentas sin komprenate de siaj alparolatoj. Kiam oni parolas kun ekz. komencantoj aŭ aliaj, kun kiuj oni antaŭe ne parolis, oni memkompreneble parolas kompreneble okulumo.gif

Mi ĉiam sentis, ke la fajnaj nuancoj en la elparolo de Esperanto, kiujn ofte kritikis ties kontraŭuloj aŭ subtenantoj de "plibonigitaj" Esperantidoj, kiel ĵ--ĝ, ks--kz, ktp., devigas homojn al atenta elparolo, do finfine plibonigas la komunikadon inter homoj el malsamaj kulturoj.

Unu lasta rimarko: Nikko diris "... jam 'stas kutime ...". Tio ellasita "e" ne malfaciligas la komprenadon, sed se oni tute ellasus "est", do dirus "jam 'as kutime", tio sonas kiel "jamas kutime", kion ajn tio signifu.

Eddycgn (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 20.22.12

jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.co...
.........Esperant’/url].
Mi ne trovis tiun ligilo. Kiel estas ekzakte?
Geocities indikas ke ĝi ne plu ekzistas. Ĉu vi konas alternativon?
Mi estas nur kurioza.
Dankon okulumo.gif

Rogir (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 22.35.59

on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵ
Sen neniu finaĵo, do kun finaĵo. Mi samopinias!

Oŝo-Jabe (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2009 4.24.09

Rogir:
on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵ
Sen neniu finaĵo, do kun finaĵo. Mi samopinias!
Mi ankaŭ rimarkis ties uzon de duobla negativo.

@Eddycgn: Jen arĥivo de la paĝo pri Esperant' (ŝanĝu la ĥ al h x): http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html

Grandas mia ŝat' je Esperant'.

Tornar a dalt