訊息: 31
語言: Esperanto
Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年8月23日上午6:35:25
Tamen mi ne ŝatas senverbajn verbfinaĵojn.
darkweasel (顯示個人資料) 2009年9月2日下午7:53:49
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)(1). La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).Diskutu. Ne tiom kontraŭfundamente, ĉu?
1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo de la gramatiko.
pohli (顯示個人資料) 2009年10月9日上午10:45:00
darkweasel:Laŭ la Fundamento: [...] La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.Mi kredas, ke tiu frazo nur validas por la regulo 11. Zamenhof volis diri, ke en kunmetaĵoj la finaĵoj estas strekete disigitaj kiel memstaraj vortoj, ne ke ili estas memstaraj vortoj.
Sed kontraŭe al radikoj kaj vortetoj la finaĵoj ne havas memstaran signifon. Kio estus la signifo de "o" aŭ "a"? La signifo de "as" estas nur "nuna ago", ne "esti", "ekzisti" aŭ tiel plu. Uzi "as" anstataŭ "estas" aŭ "ekzistas" estus vere nova regulo, kvazaŭ
"17. La radiko "est" povas esti ellasata por pli rapida parolebleco."
Sed tiam ankaŭ rajtas "o" = "esto", "a" = "esta" kaj "u" = "estu".
"u a o" = "Estu esta esto" ?= "Estu estanta estaĵo"
Mi opinias, ke ne kostas tiom da tempo diri "estas" anstataŭ "as", kaj oni pli bone komprenas vin.
patrik (顯示個人資料) 2009年10月10日上午4:23:23
Nu, laŭ tio, ŝajnas al mi ke tio ne plu estas Esperanto. Ja Esperantido.
nikko (顯示個人資料) 2009年10月13日上午9:46:58
erikano (顯示個人資料) 2009年10月23日下午10:04:34
Mutusen:Mi ŜATEGAS "Esperant' " !!!formiĉjo:Aŭ eble http://www.geocities.com/mih'xil/esperant/espera....crescence:La vera ligilo estasjchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].Tiu ligilo ne estas bo
na.
http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html
Mia tutkompren' kvazaŭis ! Kaj ĉefis mia rideg' !
(Mi kvazaŭ tute komprenis ! Kaj, ĉefe, mi ridegis !)
pohli (顯示個人資料) 2009年10月29日上午8:57:50
nikko:En parola lingvo jam 'stas kutime fortranĉi kaj mallongigi vortojn. as os is en aparta uzo ne estus granda problemo.Bedaŭrinde mi ne ofte havas oportunon uzi nian lingvon parole, sed vi pravas. Ni (mi) tro multe fokusis pri la gramatikaj konsekvencoj de tiaj ŝanĝoj, sed vere temas ne pri ŝanĝoj de la lingvo sed pri malpreciza elparolo. Oni povas elparoli malprecize se oni sentas sin komprenate de siaj alparolatoj. Kiam oni parolas kun ekz. komencantoj aŭ aliaj, kun kiuj oni antaŭe ne parolis, oni memkompreneble parolas kompreneble
Mi ĉiam sentis, ke la fajnaj nuancoj en la elparolo de Esperanto, kiujn ofte kritikis ties kontraŭuloj aŭ subtenantoj de "plibonigitaj" Esperantidoj, kiel ĵ--ĝ, ks--kz, ktp., devigas homojn al atenta elparolo, do finfine plibonigas la komunikadon inter homoj el malsamaj kulturoj.
Unu lasta rimarko: Nikko diris "... jam 'stas kutime ...". Tio ellasita "e" ne malfaciligas la komprenadon, sed se oni tute ellasus "est", do dirus "jam 'as kutime", tio sonas kiel "jamas kutime", kion ajn tio signifu.
Eddycgn (顯示個人資料) 2009年11月24日下午8:22:12
jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.co...Mi ne trovis tiun ligilo. Kiel estas ekzakte?
.........Esperant’/url].
Geocities indikas ke ĝi ne plu ekzistas. Ĉu vi konas alternativon?
Mi estas nur kurioza.
Dankon
Rogir (顯示個人資料) 2009年11月24日下午10:35:59
on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵSen neniu finaĵo, do kun finaĵo. Mi samopinias!
Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年11月25日上午4:24:09
Rogir:Mi ankaŭ rimarkis ties uzon de duobla negativo.on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵSen neniu finaĵo, do kun finaĵo. Mi samopinias!
@Eddycgn: Jen arĥivo de la paĝo pri Esperant' (ŝanĝu la ĥ al h x): http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html
Grandas mia ŝat' je Esperant'.