Al la enhavo

Kia nacia (ne artefarita) lingvo estas la plej facila?

de vincas, 2009-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2009-septembro-19 17:05:46

Legu artikolon, Afrikanso multe pli facila ol Nederlanda, ĝi eĉ ne havas genrojn de substantivoj kiel la Nederlanda. Ĝi diferencas en gramatika kampo. Kaj ĝi estas multe pli facila ol angla pro fonetiko, vortoj legiĝas laŭregule, tute malsame de la angla.

Dialekto de Nederlanda? Nu, same kiel Ukraina lingvo estas dialekto de Rusa sal.gif . Diru tion al afrikaneroj.

Cosi (Montri la profilon) 2009-septembro-20 10:59:56

Por mi, la plej facila lingvo *pro gramatiko, ne fonetiko* estas la sveda. Pli facila ol la angla.

Sxak (Montri la profilon) 2009-septembro-20 11:00:20

nikko:

Dialekto de Nederlanda? Nu, same kiel Ukraina lingvo estas dialekto de Rusa
Tute ne. Rusoj ofte preskaŭ tute ne povas kompreni la ukrainan paroladon, dum nederlandanoj bezonas kelkajn horojn por komenci senerare skribi en Afrikaans kaj ĉiam komprenas ĝin

nikko (Montri la profilon) 2009-septembro-20 13:40:10

Ŝak:
nikko:

Dialekto de Nederlanda? Nu, same kiel Ukraina lingvo estas dialekto de Rusa
Tute ne. Rusoj ofte preskaŭ tute ne povas kompreni la ukrainan paroladon, dum nederlandanoj bezonas kelkajn horojn por komenci senerare skribi en Afrikaans kaj ĉiam komprenas ĝin
Vi havas tiom precizan informon pri tiom negravaj aferoj, mi eĉ ne povas kontraŭargumenti. Do, via logiko estas jena: Nederlanda lingvo ne estas facila, kaj Afrikanso estas pli proksima al Nederlanda ol Rusa al Ukraina, laŭ komprenebleco, sekve Afrikanso estas same malfacila kiel Nederlanda. Bona logiko. Sed pli bonus se vi tralegus almenaŭ pririgardan artikolon pri afrikanso, tiuokaze logiko ne necesus, simpleco de tiu ĉi lingvo kompare al ĉiuj hindeŭropaj estas ekzemplita tre klare.

Aldone: Nekomprenebleco de Ukraina por rusoj estas pri leksikaj kialoj, tiel okazis historie ke leksiko diversiĝis. Simileco de Nederlanda la Afrikanso estas ankaŭ leksika, tio ĉi estas plej grava parto de komprenebleco. SED! Gramatiko de afrikanso diversiĝis! Ĝi havas nek genrojn, nek specojn de verboj, nek multajn artikolojn. Necesas zorgi KIO faras lingojn interkompreneblaj.

pohli (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 07:20:20

Ŝak:Tute ne. Rusoj ofte preskaŭ tute ne povas kompreni la ukrainan paroladon, dum nederlandanoj bezonas kelkajn horojn por komenci senerare skribi en Afrikaans kaj ĉiam komprenas ĝin
Sed afrikansa-parolantoj ne tiom rapide lernas bonan nederlandan, ĉar ties gramatiko estas pli kompleksa. Ne multe, ĝi staras inter la germana kaj la angla (laŭ mia sento; mi estas germano unue lerninta la anglan kaj poste la nederlandan).

Mi kredas, ke la afrikansa vere estas tre facile laŭ gramatiko, sed kiel la nederlanda aŭ la angla ĝi havas multe da idiomoj, kiuj malfaciligas la akiradon de bona lingvopovo. Tio refoje montras, ke neniu nacia lingvo povas esti tiel facila kiel Esperanto.

gyrus (Montri la profilon) 2009-oktobro-23 09:50:21

Tio dependas je kiel lingvo, kio onia unua lingvo estas. Ekzemple, por japananoj, la angla estas ja malfacila, sed ili trovas la korean pli facila ol okcidentanoj.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 21:29:14

gyrus:Tio dependas je kiel lingvo, kio onia unua lingvo estas. Ekzemple, por japananoj, la angla estas ja malfacila, sed ili trovas la korean pli facila ol okcidentanoj.
Prave. Por parolantoj de la portugala la plej facila fremdlingvo estas la galega (parolata en nordokcidenta Hispanio). La hispana ankaŭ tre facilas, fakte paranlontoj de la portugala kaj de la hispana interkomprenas sin pli-malpli.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 10:57:12

Laŭ mi, estas pli interese paroli pri la absoluta facileco de lingvo, ol pri la relativa. Memkompreneble, ke por franco la itala estas tre facila rideto.gif Sed tio nenion diras pri la vera simpleco de tiu lingvo.

Pli interese estus trovi tiujn lingvojn, kies strukturoj estas la plej facilaj. Onidire, la indonezia estas unu el tiuj. Bedaŭrinde, mi ne memoras kie mi trovis tiun "informon"...

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 11:55:06

vincas:Por mi la plej facilaj lingvoj estas angla kaj rusa.

Mi ne konsentas. La angla lingvo estas tre malfacila por la prononco.
Eĉ usonanoj havas problemojn per “spelling”.
Por bone kaj korekte lerni la anglan lingvon bezonas multe da jaroj.
Mi trovas la italan tre facila, la prononco estas facila, ne havas kazojn, la sintakso
estas tre malrigida.
Alia tre facila lingvo estas “mandinka” de okzidenta Afriko (Ekz. Gambia). Bedaŭrinde ne
havas gramatikojn.
Mi multe ŝatas la rusan, precipe la literaturon, tamen por mi estas malfacila, 6 kazoj, tre variabla akzento, tre komplika verbosistemo….

Pharoah (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 16:40:46

Ĉiu lingvo havas sian facilecon kaj malfacilecon. Ĉine, oni ne bezonas konjugacii verbojn, kaj fari la pluralon estas facile. Sed, ĝi havas tonojn kaj mezurvortojn, kaj la skribsistemo estas malsimpla. Angla ne havas (mi pensas) malfacilega verbsistemon, sed ni havas multajn kaŝitajn signifojn, ne simpla akcento, ktp... Hispana havas simplan ortografion, sed ĝi ankaŭ havas du verbojn por esti, kiujn oni uzas malsame. Ĉiuj de ĉi tiuj lingvoj ne havas gramatikan kazon, sed multaj aliaj havas ĝin.

Mi pensas, ke la plejacila lingvo por lerni estas la plejsimila al via denaska/konata lingvo. Do, por mi, estus skota ridulo.gif.

Reen al la supro