訊息: 47
語言: Esperanto
nikko (顯示個人資料) 2009年9月19日下午5:05:46
Dialekto de Nederlanda? Nu, same kiel Ukraina lingvo estas dialekto de Rusa . Diru tion al afrikaneroj.
Cosi (顯示個人資料) 2009年9月20日上午10:59:56
Sxak (顯示個人資料) 2009年9月20日上午11:00:20
nikko:Tute ne. Rusoj ofte preskaŭ tute ne povas kompreni la ukrainan paroladon, dum nederlandanoj bezonas kelkajn horojn por komenci senerare skribi en Afrikaans kaj ĉiam komprenas ĝin
Dialekto de Nederlanda? Nu, same kiel Ukraina lingvo estas dialekto de Rusa
nikko (顯示個人資料) 2009年9月20日下午1:40:10
Ŝak:Vi havas tiom precizan informon pri tiom negravaj aferoj, mi eĉ ne povas kontraŭargumenti. Do, via logiko estas jena: Nederlanda lingvo ne estas facila, kaj Afrikanso estas pli proksima al Nederlanda ol Rusa al Ukraina, laŭ komprenebleco, sekve Afrikanso estas same malfacila kiel Nederlanda. Bona logiko. Sed pli bonus se vi tralegus almenaŭ pririgardan artikolon pri afrikanso, tiuokaze logiko ne necesus, simpleco de tiu ĉi lingvo kompare al ĉiuj hindeŭropaj estas ekzemplita tre klare.nikko:Tute ne. Rusoj ofte preskaŭ tute ne povas kompreni la ukrainan paroladon, dum nederlandanoj bezonas kelkajn horojn por komenci senerare skribi en Afrikaans kaj ĉiam komprenas ĝin
Dialekto de Nederlanda? Nu, same kiel Ukraina lingvo estas dialekto de Rusa
Aldone: Nekomprenebleco de Ukraina por rusoj estas pri leksikaj kialoj, tiel okazis historie ke leksiko diversiĝis. Simileco de Nederlanda la Afrikanso estas ankaŭ leksika, tio ĉi estas plej grava parto de komprenebleco. SED! Gramatiko de afrikanso diversiĝis! Ĝi havas nek genrojn, nek specojn de verboj, nek multajn artikolojn. Necesas zorgi KIO faras lingojn interkompreneblaj.
pohli (顯示個人資料) 2009年10月9日上午7:20:20
Ŝak:Tute ne. Rusoj ofte preskaŭ tute ne povas kompreni la ukrainan paroladon, dum nederlandanoj bezonas kelkajn horojn por komenci senerare skribi en Afrikaans kaj ĉiam komprenas ĝinSed afrikansa-parolantoj ne tiom rapide lernas bonan nederlandan, ĉar ties gramatiko estas pli kompleksa. Ne multe, ĝi staras inter la germana kaj la angla (laŭ mia sento; mi estas germano unue lerninta la anglan kaj poste la nederlandan).
Mi kredas, ke la afrikansa vere estas tre facile laŭ gramatiko, sed kiel la nederlanda aŭ la angla ĝi havas multe da idiomoj, kiuj malfaciligas la akiradon de bona lingvopovo. Tio refoje montras, ke neniu nacia lingvo povas esti tiel facila kiel Esperanto.
gyrus (顯示個人資料) 2009年10月23日上午9:50:21
Vilinilo (顯示個人資料) 2009年10月28日下午9:29:14
gyrus:Tio dependas je kiel lingvo, kio onia unua lingvo estas. Ekzemple, por japananoj, la angla estas ja malfacila, sed ili trovas la korean pli facila ol okcidentanoj.Prave. Por parolantoj de la portugala la plej facila fremdlingvo estas la galega (parolata en nordokcidenta Hispanio). La hispana ankaŭ tre facilas, fakte paranlontoj de la portugala kaj de la hispana interkomprenas sin pli-malpli.
le_chaz (顯示個人資料) 2009年10月29日上午10:57:12
Pli interese estus trovi tiujn lingvojn, kies strukturoj estas la plej facilaj. Onidire, la indonezia estas unu el tiuj. Bedaŭrinde, mi ne memoras kie mi trovis tiun "informon"...
Eddycgn (顯示個人資料) 2009年10月29日上午11:55:06
vincas:Por mi la plej facilaj lingvoj estas angla kaj rusa.
Mi ne konsentas. La angla lingvo estas tre malfacila por la prononco.
Eĉ usonanoj havas problemojn per “spelling”.
Por bone kaj korekte lerni la anglan lingvon bezonas multe da jaroj.
Mi trovas la italan tre facila, la prononco estas facila, ne havas kazojn, la sintakso
estas tre malrigida.
Alia tre facila lingvo estas “mandinka” de okzidenta Afriko (Ekz. Gambia). Bedaŭrinde ne
havas gramatikojn.
Mi multe ŝatas la rusan, precipe la literaturon, tamen por mi estas malfacila, 6 kazoj, tre variabla akzento, tre komplika verbosistemo….
Pharoah (顯示個人資料) 2009年10月29日下午4:40:46
Mi pensas, ke la plejacila lingvo por lerni estas la plejsimila al via denaska/konata lingvo. Do, por mi, estus skota .