إلى المحتويات

Kia nacia (ne artefarita) lingvo estas la plej facila?

من vincas, 29 أغسطس، 2009

المشاركات: 47

لغة: Esperanto

Dozorca (عرض الملف الشخصي) 2 ديسمبر، 2009 9:50:11 ص

Por mi la plej facila fremda lingvo estas rusa rideto.gif

Matthieu (عرض الملف الشخصي) 2 ديسمبر، 2009 4:57:03 م

Dozorca:Por mi la plej facila fremda lingvo estas rusa rideto.gif
Ĉu eble la slovaka estas pli facila por vi? Miascie, ĝi estas pli simila al la pola ol la rusa.

derverwandte (عرض الملف الشخصي) 22 ديسمبر، 2009 3:47:57 م

Mi pensas ke la plej lingvo estas via unua lingvo sal.gif

AlexandreMsx (عرض الملف الشخصي) 23 ديسمبر، 2009 8:09:36 م

Afrikaans, ĝi ne ŝajnas esti malfacila, fakte ĝi ŝajnas esti pli facila ol angla lingvo.

Hispanio (عرض الملف الشخصي) 23 ديسمبر، 2009 8:28:33 م

La bulgara lingvo estas facila por mi. Ĝi ne havas kazojn, ĝi havas artikolon, ĝi ŝajnas al la hispana kaj Esperanta.

Pli facila ol la rusa aŭ iu ajn slava lingvo.

Nikolaj73 (عرض الملف الشخصي) 28 ديسمبر، 2009 10:23:37 م

Mia denaska lingvo estas rusa kaj certe lerni polan kaj ĉeĥan estis por mi sufiĉe simple pro lingva parenceco tamen, miaopinie, plej simpla estas turka- lingvo kon logika vortkonstruado, stabila akcento kaj relative simpla sonaro. kvankam iuj lingvistoj neas la fakton, laŭ mia profana vidpunkto, LLZ pruntaprenis principon de vortkonstruado ĝuste de turka lingvo

Dominique (عرض الملف الشخصي) 28 ديسمبر، 2009 10:44:38 م

Senegaùlo:Anavazet am meus eur helenner war ar brezoneg a ouie esperanteg hag a gave dezañ e oa ar brezoneg êsoh eged an esperanteg!

(Mi konis bretonlingvo-instruiston kiu scipovis esperanton kaj taksis la bretonan pli facila ol esperanto)
Ma doue! Plijout a ra din deskiñ brezhoneg. Ma n'eo ket aes. Se zo sur.

Dio mia! Mi ŝatas lerni la bretonan. Sed ĝi ne facilas. Tio certas.

sinjoro (عرض الملف الشخصي) 1 يناير، 2010 11:27:13 م

Por mi la rusa estas iom malfacila pro akcentoj kaj fonetiko. La slovaka ŝajnas esti la plej simila al la pola (ankaŭ la silezia, akceptante ke ĝi estas sendependa lingvo).

Iippa (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2010 4:46:41 م

Mi pensas ke la plej facila lingvo estas meänkieli.
Kiam mi okaze legis tekston en meänkieli, mi ekvidis ke temas pri la sama lingvo kiel mia denaska finna lingvo. Mi ne komprenas ke ĉi tiuj lingvoj havas apartan nomon!!!

nandapu (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2010 6:20:01 م

Sendube por ni ĉiuj la plej facilaj lingvoj ne artefaritaj estas tiuj, kiuj apartenas al la landoj pli proksimaj al nia propra lando. Ĝenerale la simileco inter ili estas granda. Mi estas hispana kaj sendube la plej facile lerneblaj lingvoj por mi estas la portugala, franca kaj itala. Tamen nenio komparebla al la lernado de Esperanto. Ĝi estas certe la plej facile lernebla el ĉiuj.

عودة للاعلى