Tästä sisältöön

Kia nacia (ne artefarita) lingvo estas la plej facila?

vincas :lta, 29. elokuuta 2009

Viestejä: 52

Kieli: Esperanto

Pharoah (Näytä profiilli) 29. lokakuuta 2009 16.40.46

Ĉiu lingvo havas sian facilecon kaj malfacilecon. Ĉine, oni ne bezonas konjugacii verbojn, kaj fari la pluralon estas facile. Sed, ĝi havas tonojn kaj mezurvortojn, kaj la skribsistemo estas malsimpla. Angla ne havas (mi pensas) malfacilega verbsistemon, sed ni havas multajn kaŝitajn signifojn, ne simpla akcento, ktp... Hispana havas simplan ortografion, sed ĝi ankaŭ havas du verbojn por esti, kiujn oni uzas malsame. Ĉiuj de ĉi tiuj lingvoj ne havas gramatikan kazon, sed multaj aliaj havas ĝin.

Mi pensas, ke la plejacila lingvo por lerni estas la plejsimila al via denaska/konata lingvo. Do, por mi, estus skota ridulo.gif.

Senegaùlo (Näytä profiilli) 18. marraskuuta 2009 0.46.17

Anavazet am meus eur helenner war ar brezoneg a ouie esperanteg hag a gave dezañ e oa ar brezoneg êsoh eged an esperanteg!

(Mi konis bretonlingvo-instruiston kiu scipovis esperanton kaj taksis la bretonan pli facila ol esperanto)

Dozorca (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2009 9.50.11

Por mi la plej facila fremda lingvo estas rusa rideto.gif

Matthieu (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2009 16.57.03

Dozorca:Por mi la plej facila fremda lingvo estas rusa rideto.gif
Ĉu eble la slovaka estas pli facila por vi? Miascie, ĝi estas pli simila al la pola ol la rusa.

derverwandte (Näytä profiilli) 22. joulukuuta 2009 15.47.57

Mi pensas ke la plej lingvo estas via unua lingvo sal.gif

AlexandreMsx (Näytä profiilli) 23. joulukuuta 2009 20.09.36

Afrikaans, ĝi ne ŝajnas esti malfacila, fakte ĝi ŝajnas esti pli facila ol angla lingvo.

Hispanio (Näytä profiilli) 23. joulukuuta 2009 20.28.33

La bulgara lingvo estas facila por mi. Ĝi ne havas kazojn, ĝi havas artikolon, ĝi ŝajnas al la hispana kaj Esperanta.

Pli facila ol la rusa aŭ iu ajn slava lingvo.

Nikolaj73 (Näytä profiilli) 28. joulukuuta 2009 22.23.37

Mia denaska lingvo estas rusa kaj certe lerni polan kaj ĉeĥan estis por mi sufiĉe simple pro lingva parenceco tamen, miaopinie, plej simpla estas turka- lingvo kon logika vortkonstruado, stabila akcento kaj relative simpla sonaro. kvankam iuj lingvistoj neas la fakton, laŭ mia profana vidpunkto, LLZ pruntaprenis principon de vortkonstruado ĝuste de turka lingvo

Dominique (Näytä profiilli) 28. joulukuuta 2009 22.44.38

Senegaùlo:Anavazet am meus eur helenner war ar brezoneg a ouie esperanteg hag a gave dezañ e oa ar brezoneg êsoh eged an esperanteg!

(Mi konis bretonlingvo-instruiston kiu scipovis esperanton kaj taksis la bretonan pli facila ol esperanto)
Ma doue! Plijout a ra din deskiñ brezhoneg. Ma n'eo ket aes. Se zo sur.

Dio mia! Mi ŝatas lerni la bretonan. Sed ĝi ne facilas. Tio certas.

sinjoro (Näytä profiilli) 1. tammikuuta 2010 23.27.13

Por mi la rusa estas iom malfacila pro akcentoj kaj fonetiko. La slovaka ŝajnas esti la plej simila al la pola (ankaŭ la silezia, akceptante ke ĝi estas sendependa lingvo).

Takaisin ylös