Ujumbe: 421
Lugha: Esperanto
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2007 7:47:32 asubuhi
Nu, mi aŭdis la radion denove. Oni diris, se ni havigu ĝojon al ĉiu. Ni povas havigi ĝojon facile, ni zorgu pri aliaj.
Mi diris al miaj kolegoj, se mi havigos multon ĝojon por li tutage. Laŭ li, de tiam mi estas moroza, malafabla. Hmmm.... Mi devas kolekti min mem. Ridetu Mielo !
(Blanka Kavaliro kie vi estas ? Ĉu vi engvatas nuntempe ?)
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2007 12:25:08 alasiri
white knight:(Blanka Kavaliro kie vi estas ? Ĉu vi engvatas nuntempe ?)Saluton Mielo!
Mi estas ĉi tie. Sed bonvolu ekspliki al mi
la vorton "engvatas". Mi estas maljuna, stulta
azeno kaj mia vortaro ĝi ankaŭ ne scias...[/quote]Ne, ne ! Vi ne estas maljuna, ŝtulta azeno. Kaj mi ĝojas, se mi vidas vin.
La vorto "gvati" signifas, kiam iu envidas ien. Mi ne scias germane, sed laŭ Reta vortaro: ~i 1.: heimlich beobachten, lauern, belauern, spannen; ~i 2.: Wache schieben, wachen, bewachen.
Laŭ mi, la signifo de hungara vorto "kukucskál" estas pli kara.
Kaj kiel vi fartas kara Kavaliro ?
taneli (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2007 12:39:53 alasiri
Terurĉjo:Unue, ruse "portebla telefono" nomiĝas "mobilnij telefon" - "мобильный телефон". Tiun nomon ni mallongigas al "mobila (мобила)" aŭ "mobilnik (мобильник)" laŭ la reguloj de nia lingvo. Dua esperanta nomo de tia telefono estas "poŝtelefono". Mi konas ke multaj popoloj ofte mallongigas diversajn nomojn. Kiel oni povas mallongigi "portebla aŭ poŝa telefono" Esperante? Ĉu iu scias tion?Mi ne scipovas respondi, sed en la finna lingvo telefono nomiĝas "puhelin", laŭvorte "paroladilo". En la skribata finna lingvo poŝtelefono nomiĝas "matkapuhelin" (vojaĝtelefono) kaj en la ĉiutaga parolata finna "kännykkä" (manaĵo) aŭ fojfoje iomete ŝerce "kapula" (lignopeco). (Ĉe ni la parolata kaj skribata lingvoj estas nekutime malsamaj. Multaj vortoj estas tute malsamaj, kaj ekzistas sufiĉe gravaj gramatikaj diferencoj.)
En la pola lingvo poŝtelefono nomiĝas "telefon komórkowy" (ĉela telefono), kies ofte uzata mallongigo estas "komórka" (ĉelo). Iuj poloj plendas pri la mallogikeco de la mallongigo, sed vane.
La plej interesa nomo por poŝtelefono, kiun mi scias, estas la ĉina "手持式移动电话机" /ŝoŭĉiŝi jidung djenĥŭaĝji/ (manportata translokebla elektroparolmaŝino). Mi trovis ĝin en la vortaro serĉante la normale uzatan vorton "手机" /ŝoŭĝji/ (manmaŝino).
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2007 2:17:40 alasiri
taneli:Ĉu ni estas lingvparencoj ? Por mi la finna lingvo estas tia ol ĉina lingvo.
Mi ne scipovas respondi, sed en la finna lingvo telefono nomiĝas "puhelin", laŭvorte "paroladilo". En la skribata finna lingvo poŝtelefono nomiĝas "matkapuhelin" (vojaĝtelefono) kaj en la ĉiutaga parolata finna "kännykkä" (manaĵo) aŭ fojfoje iomete ŝerce "kapula" (lignopeco). (Ĉe ni la parolata kaj skribata lingvoj estas nekutime malsamaj. Multaj vortoj estas tute malsamaj, kaj ekzistas sufiĉe gravaj gramatikaj diferencoj.)
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2007 2:21:02 alasiri
white knight:Dankon al vi, Mielo. Nun mi komprenis.Bonan promenadon ! Mi akompanus vin volonte, sed mi trinkus teon prefere.
Mi konfuzis la "en". Eble "gvatas" estas sufiĉe.
Nun mi promenos kaj trinkos kafon en kafejo...
Ĝis!
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2007 11:05:39 asubuhi
Kie vi estas ? Terurĉjo, ĉu vi estas en Siberio denove ?
Mi esperas, vi ĝuas la hodaiaŭan tagon. Ĉi tie sunas, estas mirinda vetero.
(hmmm.... kion mi povas diri pri la vetero ankorau ? )
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2007 5:46:06 alasiri
Mi zorgas iom pri Terurĉjo, mi esperas li fartas bone. Mi vidis lin antaŭ longe.
Mendacapote (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2007 10:57:54 alasiri
Mendacapote (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2007 11:53:15 alasiri
Konstrutaĉmenti: La agado aŭ laboro de tiu teamo aŭ taĉmento…
Mendacapote (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2007 1:48:58 asubuhi