Į turinį

Lingvokafejo

le_chaz, 2009 m. spalis 14 d.

Žinutės: 16

Kalba: Esperanto

LyzTyphone (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 25 d. 04:34:20

gyrus:
Junpe:Eble "語学カフェ" (gogakukafe) japane.
Aŭ 言語喫茶店 (gengokissaten).
Laŭ scio mia "言語" eble tro formalas kaj "言葉" (kodoba) sufiĉas, sed konfidu tion ĉi al nia japana listano.

----------------------------------------

Ĉina traduko de ĉi nomo estus "語言沙龍" (laŭvorte Lingvo-"salono")

utku (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 25 d. 13:13:17

Mi preskaŭ certas ke tiela ejo ne ekzistas en mia lando; mi tradukos rekte.

Oni povas traduki "lingvan kafejon" al la Turka kiel "dil kafesi". Sed "dil kafesi" samtempe havas sencon "kaĝo de lingvo", do ĝi ne estas konvena. Vi povas uzi "dil kafe", kiu estas rekta traduko de "lingvo-kafejo".

Se vi uzos tiun, atentu; majuskla formo de "Dil Kafe" estas "DİL KAFE". Majuskla i estas İ; I estas majuskla ı.

Rodrigoo (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 26 d. 03:04:04

En la portugala, plejkonata estas: café linguístico

Sammondane,
Ĥod

PS: dum kafumado, tabako nepre estu permesata, ĉu ne? okulumo.gif

Junpe (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 26 d. 14:50:18

LyzTyphone:
gyrus:
Junpe:Eble "語学カフェ" (gogakukafe) japane.
Aŭ 言語喫茶店 (gengokissaten).
Laŭ scio mia "言語" eble tro formalas kaj "言葉" (kodoba) sufiĉas, sed konfidu tion ĉi al nia japana listano.
Jes, vi pravas. Mia traduko ne estas rekta. Laŭ mi, "言語 (gengo)" sonas, kvazaŭ temas pri lingvistiko, kaj "言葉 (kotoba)" sonas, kvazaŭ temas pri vortoj aŭ maniero uzi propran lingvon.
"語学 (gogaku)" signifas lerni fremdajn linvojn, kaj mi elektis la vorton ĉar le_chaz skribis ke oni praktikas fremdajn lingvojn en la kafejo.

LyzTyphone (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 26 d. 18:01:32

Junpe:Jes, vi pravas. Mia traduko ne estas rekta. Laŭ mi, "言語 (gengo)" sonas, kvazaŭ temas pri lingvistiko, kaj "言葉 (kotoba)" sonas, kvazaŭ temas pri vortoj aŭ maniero uzi propran lingvon.
"語学 (gogaku)" signifas lerni fremdajn linvojn, kaj mi elektis la vorton ĉar le_chaz skribis ke oni praktikas fremdajn lingvojn en la kafejo.
Ĝoj'!

Nu, ĉu vere pri "fremdaj" lingvoj? De Bjalistokano? Tiukaze "外語沙龍" ankaŭ estas en orda.

Kaj, ĉu le_chaz povas vidi ĉinskribon?

Eddycgn (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 15 d. 21:31:13

itale:

Caffè linguistico

Caffè delle lingue

Mi preferas la duan

sal.gif

Atgal į pradžią