Al la enhavo

Lingva seksismo

de Jakovo, 2009-oktobro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Jakovo (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 09:38:42

En mia nacia lingvo, la germana, estas tute ne facile adresi ekzemple "gestudentoj"-n aŭ "geurbanoj"-n, ĉar la pluralo ĉiam similas al vira formo. Do en la germana oni ofte devas uzi formojn kiaj "studentinoj kaj studentoj" aŭ inverse, kiu estas tre longa kaj rezultas en preskaŭ nekompreneblaj tekstoj. Gravas la temo de seksismo, sed tamen pluraj ne volas uzi tiel longajn formojn.

Studante Esperanton mi min demandis ĉu estus bone se estas lernenda la sekso de iu radiko, ĉar ja nur malmulatj viraj aŭ inaj radikoj ekzistas, kiuj do estus kiel esceptoj kaj ankaŭ estas iom lingva seksismo.

Tial mi volus uzi "patr-" kiel neŭtra sekso aŭ uzi alia radiko anstataŭ "patr-".

Mi demandis min mem ĉu ekzistus alia memsenca radiko, kaj ĉu oni ne povus diri ekzemple "kind-ino" aŭ "jun-ul-ino" anstataŭ "knab-ino", se knabo estas vidata esti vira.

Kion vi opinias pri tio? Ĉu malgrandaj ŝanĝaĵoj estas bonaj? Ĉu ni ne rajtas iel ŝanĝi tion?

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 10:14:22

Rajte aŭ ne, ne eblas ŝanĝi tion nun. Kaj jes, por mi patro kaj knaboj estas viraj vortoj pro iliaj signifoj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 12:00:21

Saluton Jakovo,

Vi ja ne estas la unua kiu havas tiujn ideojn. Mi konsentas kun vi, sed oni ne povas ŝanĝi ĝin ĉar tiukaze problemojn aperas.

ridulo.gif,

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 20:02:49

Ankaŭ mi iam trovis la ideon de patro/patrino/patriĉo bona. Sed fakte Esperanto, kiel vivanta lingvo, ne estas reformebla. Vi trafe komparis kun la germana - ĉu eblus enkonduki la tute saman sufikson "-itsch" (de la Esperanta -iĉ - ja la Esperanta -in- venas de la germana -in!)? Provu kaj ekde nun skribadu "Studentitsch". Mi vetas, ke vi ne sukcesos esti komprenata.

Vi povas pli logike kaj sen tiel drasta reformo uzi "patro" por vira signifo, "patrino" por ina signifo, kaj "gepatro" por ajnseksa signifo. Ankaŭ en la subforumo "Vidpunktoj" estas fadeno pri tio.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 21:02:38

darkweasel:Vi povas pli logike kaj sen tiel drasta reformo uzi "patro" por vira signifo, "patrino" por ina signifo, kaj "gepatro" por ajnseksa signifo. Ankaŭ en la subforumo "Vidpunktoj" estas fadeno pri tio.
Gepatro estas iom malĝusta. Eble, gepatrano estus pli bona...

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 21:06:26

Saluton!

Jakovo:En mia nacia lingvo, la germana, estas tute ne facile adresi ekzemple "gestudentoj"-n aŭ "geurbanoj"-n, ĉar la pluralo ĉiam similas al vira formo. Do en la germana oni ofte devas uzi formojn kiaj "studentinoj kaj studentoj" aŭ inverse, kiu estas tre longa kaj rezultas en preskaŭ nekompreneblaj tekstoj. Gravas la temo de seksismo, sed tamen pluraj ne volas uzi tiel longajn formojn.
Anekdote: Kiam mi ekstudis, ankoraŭ ekzistis nur Studentenausweis (= studenta identigilo), do evidente fivirisma dokumento.

Poste aperis Student(inn)enausweis (= student(in)a identigilo), kiun oni ne ŝanĝis dum longa tempo. Tiu estis konciza skribmaniero por fakte iom malkonciza esprimo: Ausweis für Studenten und Studentinnen (= identigilo por studentoj kaj studentinoj resp. gestudentoj)

(Almenaŭ oni ne decidis ekuzi la geniule fuŝan StudentInnenausweis, kiu impresas fiinisma.)

Fine oni ŝanĝis denove kaj aperis Studierendenausweis (= identigilo de studanto[j]). En la germana la substantivigita participo ja povas esti aŭ vira aŭ ina kaj singulare kaj plurale, do jen neseksisma elturniĝo.
Studante Esperanton mi min demandis ĉu estus bone se estas lernenda la sekso de iu radiko, ĉar ja nur malmulatj viraj aŭ inaj radikoj ekzistas, kiuj do estus kiel esceptoj kaj ankaŭ estas iom lingva seksismo.

Tial mi volus uzi "patr-" kiel neŭtra sekso aŭ uzi alia radiko anstataŭ "patr-".
La fifama plibonigita Esperanto de 1907 (alinome Ido) ja redifinas la signifon de sufikso -ul- analoge al la proponita *-iĉ- (*-iĉ- : -in- = -ĉj- : -nj-). Legu pri la afero sub Sekso.

Sed eĉ en Ido oni konservis la vortojn patro kaj ... matro (= patrino)! Ĉi-kaze evidente venkis iu principo de "internacieco".
Mi demandis min mem ĉu ekzistus alia memsenca radiko, kaj ĉu oni ne povus diri ekzemple "kind-ino" aŭ "jun-ul-ino" anstataŭ "knab-ino", se knabo estas vidata esti vira.
Mi ne certas, ĉu mi bone komprenis vin, sed ja ekzistas neŭtra radiko infan en Esperanto.
Kion vi opinias pri tio? Ĉu malgrandaj ŝanĝaĵoj estas bonaj? Ĉu ni ne rajtas iel ŝanĝi tion?
Vi rajtas uzi *patro kiel neŭtran vorton, kiu korespondas al patro aŭ patrino en Esperanto de 1887/1905.

Sed farante tion vi perdus la rajton aserti, ke vi parolas Esperanton. rideto.gif

Cetere: Ĉu vi jam legis PMEG pri Seksa signifo de O-vortoj?

Kolonjano

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 21:08:23

Laŭ mi, kompatindaj reformemuloj (donkiĥotoj) unue inventas tiun neekzistan "seksisman" problemon por poste "solvi" ĝin.

nikko (Montri la profilon) 2009-oktobro-31 12:07:58

Vi parolas "seksismo" kvazaŭ tio ĉi estas io nenormala aŭ eĉ MALBONA! Ekspliku.

stefanpeterson (Montri la profilon) 2009-oktobro-31 23:58:43

nikko, seksismo estas la kredo, ke unu sekso (pli ofte la ina) estas malaltavalora, do ĝi certe estas malbona, sed bedaŭrinde ne estas nekutima.

Al Alf, mi eble konsentus, ke lingva sekismo ne estas tre granda problemo, sed ĝi ja ekzistas (kaj ekzistis antaŭ reformemuloj montris ĝin). Probable, neniu lingvo intence iĝis seksisma, sed ĝi okazas pro unu patriarka socio. Ke lingvo estas seksisma do ne necese signifas, ke la kulturo uzinta tiu lingvo estas seksisma kulturo, sed almenaŭ malseksisma lingvo helpas oni pensi pri la mondo en neseksisma maniero.

Tamen, la pli ridinda aspekto pri la seksismdebato estas, mi pensas, ke kelkaj solvaĵoj (ekz. ino/malino) ankoraŭ estas seksisma, sed alidirekte.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-01 03:50:36

stefanpeterson:Al Alf, mi eble konsentus, ke lingva sekismo ne estas tre granda problemo, sed ĝi ja ekzistas (kaj ekzistis antaŭ reformemuloj montris ĝin). Probable, neniu lingvo intence iĝis seksisma, sed ĝi okazas pro unu patriarka socio. Ke lingvo estas seksisma do ne necese signifas, ke la kulturo uzinta tiu lingvo estas seksisma kulturo, sed almenaŭ malseksisma lingvo helpas oni pensi pri la mondo en neseksisma maniero.
Lingvoj ne estas personoj, ili ne povas kredi ke inoj aŭ viroj estas pli malalt-valoraj. Nur homoj faras tion. Lingvo estas ilo, kaj ne estas kaj ne povas esti seksisma. Ĉu kombilo povas esti seksisma?

En la angla, la vortoj por viro kaj ino estas "man" kaj "woman." Kiam mi aŭdas "woman," mi ne pensas pri viroj! Kiam vi aŭdas "aĉeti," ĉu vi pensas pri "-aĉ"? Ĉu Esperanto estas do sufiksisma? Ĉu ĝi opinias ke sufiksoj estas pli malalt-valoraj ol radikoj?

Kvankam "patrino" devenas la vorton "patro," ĝi tiel enradikiĝis, kiel esti kvazaŭ propra, aparta vorto.

Reen al la supro