Al la enhavo

Lingva seksismo

de Jakovo, 2009-oktobro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-01 08:15:10

Ĉar inter homoj (kaj ankaŭ aliaj bestoj) ekzistas du seksoj, ĉiuj lingvoj bezonas manieron esprimi tiun fakton. La metodo ajna lingvo ekuzis nur estas konvencio, kiu ne per si mem esprimas ke unu sekso estus pli valora ol la alia. Sed ĉu VI tamen havas tian konvinkon, vi certe montras tion per via uzado de la lingvo, viaj gestoj ktp.

Eĉ ne vorto kiel "negro" per si mem estas malbona. Ĉu estas malbona dependas pri kion la parolanto celas uzante ĝin. En mia librobreto mi havas libron titolitan "Inter Boxholm kaj Lund aŭ diĝita tekniko en kvar horoj" (Mellan Boxholm och Lund, eller digitalteknik på fyra timmar) de Tord-Jöran Hallberg. Mi rekomendas ke ĉiuj, kiuj scipovas la svedan, legu la unuan ĉapitron en ĝi. Jes, kial ne legi la tutan libron, ĝi estas interesa. (ISBN 91-44-19231-2). Mi provas rapide traduki la komencon de ĝi:

Ĉi tiu libro ne nur estas dediĉita al Kakkamallan, ĝi fakte direktas sin al li. Almenaŭ ĝi tion faris komence. Kakkamallan estas nigra. Mi renkontis lin antaŭ nelonge en trajna kupeo, moviĝante sin tra Ostgotia ebenaĵo survoje al Lund. Ni estis solaj en la kupeo. Li estis multokupita, klakante al elektronika kakulilo. La rezultoj li notis en notblokon, sur kiu estis skribita Egon Franzén.

Tio igis min konkludi ke li prunteprenis la notblokon. Kiam alvenis la konduktoro ili interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj montriĝis ke li, do la nigra viro, parolis kun evidenta Skania dialekto. Tuj ni ekparolis pri dialektoj kaj post momento ni prezentis nin al unu la alian. Kakkamallan fakte nomiĝis Egon Franzén, sed nomis sin mem Kakkamallan, "ĉar eĉ ne la diablo kredus ke negro povas nomiĝi Franzén, kaj eĉ malpli Egon - sufiĉas la problemo kun la Skania dialekto", kiel li esprimis la aferon.


Do, kio gravas estas kiamaniere VI uzas la lingvon!

stefanpeterson (Montri la profilon) 2009-novembro-01 10:36:18

Lingvoj ne estas personoj, ili ne povas kredi ke inoj aŭ viroj estas pli malalt-valoraj. Nur homoj faras tion. Lingvo estas ilo, kaj ne estas kaj ne povas esti seksisma. Ĉu kombilo povas esti seksisma?
Vi pravas, lingvoj ne eblas esti seksismaj, sed li eblas reflekti sekismaj ideoj, ĉu intenca aŭ ne.
Ĉar inter homoj (kaj ankaŭ aliaj bestoj) ekzistas du seksoj, ĉiuj lingvoj bezonas manieron esprimi tiun fakton. La metodo ajna lingvo ekuzis nur estas konvencio, kiu ne per si mem esprimas ke unu sekso estus pli valora ol la alia. Sed ĉu VI tamen havas tian konvinkon, vi certe montras tion per via uzado de la lingvo, viaj gestoj ktp.
Ne pravas, vi komprenas ĝin malantaŭen. Kiam vortoj defaŭlte estas viraj, la lingvo esprimas la ideo, ke la ina sekso estas pli malvalora ol la vira. Tamen, oni ne devas havi tiun ideon mem por uzi la lingvo.
Vortoj kiel "negro" ne estas la sama diskutado. Neniu lingvo (almenaŭ neniu lingvo mi konas) antaŭsupozas, ke priparolita homo apartenas specifikan etnon. Sekso, Kiel la etno de individuo ofte ne gravas, kaj en multaj lingvoj antaŭ ol okcidenta influenco, oni rigardis ĉiujn vortojn kiel neŭtrala kaj montris la sekso kun adjektivo aŭ afikso nur se ĝi necesis.

Nu, kiel mi skribis, mi ne pensas ke lingva seksismo estas grava problemo (kiel vi skribis, kio gravas estas kiamaniere oni uzas la lingvon), sed mi ja scias ke ĝi ekzistas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-01 11:15:03

stefanpeterson:[..]

Nu, kiel mi skribis, mi ne pensas ke lingva seksismo estas grava problemo (kiel vi skribis, kio gravas estas kiamaniere oni uzas la lingvon), sed mi ja scias ke ĝi ekzistas.
Ŝajnas ke niaj starpunktoj ne tre diferencas, sed laŭ mi la problemo ne estas ke la lingvo ESTAS seksisma sed ke vi INTERPRETAS ĝin tiel. Strange ke inoj ĉi tie ne plendas pri tiu seksismo.

Ŝanĝi esperanton pro tiaj kialoj estus tro problemplena, la uzantoj estas maldense disvastigataj en la mondo kaj jam ekzistantaj tekstoj estus malfacile kompreneblaj, se ni ŝangus la lingvon laŭ la gusto de kelkaj "reformuloj" kiuj ofte ĵus eklernis la lingvon. La plej efika metodo malaprobi esperanton, certe estas proponi "plibonigojn". Pro tio la iniciatinto enkondukis la Fundamenton.

Veran seksismon vi tamen trovas en la Biblio: "Dio prenis ripon de Adamo por krei Evan", "Virinoj silentu en la eklezio" ktp.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-01 11:42:07

stefanpeterson:Kiam vortoj defaŭlte estas viraj, la lingvo esprimas la ideo, ke la ina sekso estas pli malvalora ol la vira.
Mi ne pensas tiel. Se temas pri viroj aŭ se la sekso ne gravas tiam oni uzas la viran formon, sed se temas pri virinoj tiam oni uzas la specialan atentigilon (-in-), do tio montras ke virinoj estas gravaj kaj tute ne malpli valoraj.
Eble tiaj formoj estiĝis en la pasinteco, kiam la virinoj estis gravaj por la plua ekzistado de la tribo kaj bezonis la protekton de la viroj, do oni ankaŭ lingve aparte atentigas, ke temas pri virino.

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-01 11:58:01

>nikko, seksismo estas la kredo, ke unu sekso (pli ofte la ina) estas malaltavalora, do ĝi certe estas malbona, sed bedaŭrinde ne estas nekutima.

Mi pensas, ke tiun kredon plej ofte havas inoj mem pri sia sekso. Jes, ne viroj parolas pri tio, virinoj mem subkomprenas tion kaj suferas. Kial ili ne elektas konsideri sin eglarjataj al viroj kaj esti unuavice "homoj" sed nur duavice esti "virinoj"?

P.S. Lingvo ne povas kulpi. Kaj ŝanĝo de lingvo nenion ŝanĝus en kapoj de virinoj. Tiuj intencaj ŝanĝoj nur substrekus neegalecon, pro kiu estas necesa lingva rekompenco por virinoj.

stefanpeterson (Montri la profilon) 2009-novembro-01 14:11:32

Alf, Kaŭzeco. Nenio okazas sen kaŭzo. Vi antaŭe skribis, ke la metodo ajna lingvo uzas pri diferencigi inter la seksojn nur estas konvencio. Se jes, montru al mi lingvo en kiu ina sekso estas defaŭlto. Kelkaj lingvoj antaŭsupozas vira sekso ĉar kelkaj socioj vidis inoj kiel pli malvalora ol viroj. Kiel mi koncedis, la lingvoj mem eble ne estas seksisma, sed ili ankoraŭ esprimas seksismajn ideojn, specifike la seksismaj ideoj de la socioj kiuj naskis ilin.

Laŭ mi, tio ĉi ne temas pri ŝanĝi esperanton aŭ ne, do mi ne havas opinio pri tio.

nikko, mi pensas ke vi plene malpravas. Jes, viroj tre malofte direkte diras, ke inoj estas pli malvalora, sed mi vidas ekzemplojn de vira seksismo preskaŭ ĉiuj tagoj.

horsto, ĉu vi do pensas, ke esperanto estas seksisma kontraŭ viroj, kiuj ne ricevas specialan atentigilon?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-01 14:42:00

stefanpeterson:[...]
montru al mi lingvo en kiu ina sekso estas defaŭlto
[...]
Laŭ mi, tio ĉi ne temas pri ŝanĝi esperanton aŭ ne, do mi ne havas opinio pri tio.
Krom nia komuna gepatra lingvo mi nur scipovas esperanton kaj iomete de la anglan. Estas tamen socioj kie regas matriarkaton, eble en tia vi trovus ekzemplon.

Laŭ mi, nur estas via subjektiva opinio ke sufikso "-in-" estas seksema, sed kompreneble mia inversa opinio ankaŭ estas subjektiva. Se vi tamen ne strebas "plibonigi" esperanton en tiu ĉi okazo ne indas plian disputon inter ni (pri tio almenaŭ!).

Kiel mi skribis antaŭe: Pritraktu la religiojn (kristana kaj islama ekz.) kaj vi vere trovos seksismon. Ĉu ni kune kontraŭbatalu ĝin?

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-01 14:46:36

stefanpeterson:horsto, ĉu vi do pensas, ke esperanto estas seksisma kontraŭ viroj, kiuj ne ricevas specialan atentigilon?
En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso, nur radika sekso. Viroj ja ricevas specialan atentigilon, se la radiko mem ne estas vira: vir-. Tamen, eble Esperanto ja estas seksisma kontraŭ viroj: inaj radikoj kiel amazono neniam iĝas viraj.

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-02 18:18:26

Mi neniam vidis diskriminacion de virinoj en mia lando, per miaj okuloj. Ekzemple neniam mi vidis rifuzon de iu akcepti virinon en universitaton aŭ en la laboro. Sed mi, kiel viro, ja estas diskriminakciita, ĉar devas servi en armeo, en kondiĉoj kiuj estas multe malpli bonaj ol tiuj de mia privata vivo. Jen la diskriminacio.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-03 19:41:43

nikko:Sed mi, kiel viro, ja estas diskriminakciita, ĉar devas servi en armeo, en kondiĉoj kiuj estas multe malpli bonaj ol tiuj de mia privata vivo. Jen la diskriminacio.
Ĉu eble vi preferus naski infanojn?

Reen al la supro