Al la enhavo

Lingva seksismo

de Jakovo, 2009-oktobro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-04 12:39:31

En la itala lingvo la vira formo esprimas aŭ koncepton de viro aŭ koncepton de neŭtraleco. Antaŭ publiko kiu konsistas en viroj kaj virinoj oni diras:
karaj amikoj! (Cari amici!) Oni ne diras : “Karaj amikoj kaj amikinoj” laŭ germane.
La germana lingvo estas tre preciza kaj redundanca. Ili diras :
“Liebe Genossen und Genossinen”.
Mi kredas ke tio rezultas el ekscesa de feminismo.
Lingvo estas convencio. Mi ne malrespekti virinojn se mi nur diras “Karaj amikoj!”, kondiĉe ke ĉiuj konas la convencion.

Mi ekzakte ne scias, do mi kredas ke la ĉina kaj la japana ne havas vortoĝenron, ili esprimas la ĝenron nur kiam nepre bezonas. Tre komforta! Japana lingvoinstruisto diris:"Estas insulto ĉiam mencii la sekson dum la parolado, kiam ĝi ne bezonas.

Se mi vidas katon mi ekkrias "Kato!". Mi ne volas scii se ĝi estas kato aŭ katino. Nur se mi volas scii se ĝi povas akuŝi katinetojn (aŭ katinetinojn)....
senkulpa.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-04 15:20:48

Mi ne volas scii ĉu ĝi estas virkato aŭ katino.
Rimarku ke por bestoj la mallonga formo estas neŭtra kaj ne vira.

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-05 12:32:11

horsto:
nikko:Sed mi, kiel viro, ja estas diskriminakciita, ĉar devas servi en armeo, en kondiĉoj kiuj estas multe malpli bonaj ol tiuj de mia privata vivo. Jen la diskriminacio.
Ĉu eble vi preferus naski infanojn?
Vi parolas pri servado en armeo kaj naskado kiel pri alternativoj. Naskado de infanoj estas gravega tasko por daŭri vivon, kaj neniu eĉ devigas ĉiun virinon fari tion por ŝtato. Sed servo en armeo neniel rilatas, nek al daŭro de vivo, nek al familio. Ĝi estas pure burokratia afero kiu ne donas elekton.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-novembro-05 12:47:09

Mi konsentas kun nikko - ankaŭ en Aŭstrujo, viroj devas servi en la armeo (aŭ anstataŭe, sed por pli longa tempo kaj nur subskribinte paperon, kie estas skribite, ke ili plene kontraŭas armilojn (kaj do ili ne plu rajtas havi armilojn), fari "civitan servon") aĝe 18 jarojn, virinoj tion ne devas fari (sed povas se ili volas). Tio simple estas nur diskriminacia - nur ĉar mi estas knabo, mi devos servi en la armeo! Aŭ neniu aŭ ĉiu devu servi, sed ne nur anoj de unu sekso.

Oni ne povas kompari tion al nasko de infanoj, ĉar virinoj ja tute ne devas naski infanojn! Ili povas simple ne koiti, aŭ nur kun preventilo, aŭ povas aborti la gravedon (tio estas permesita en Aŭstrujo).

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-05 21:17:59

nikko:
Vi parolas pri servado en armeo kaj naskado kiel pri alternativoj. Naskado de infanoj estas gravega tasko por daŭri vivon, kaj neniu eĉ devigas ĉiun virinon fari tion por ŝtato. Sed servo en armeo neniel rilatas, nek al daŭro de vivo, nek al familio. Ĝi estas pure burokratia afero kiu ne donas elekton.
Oni povus rigardi ambaŭ aferojn kiel servojn al la ŝtato, kaj servi en armeo kaj naski infanojn. Vin devigas aliaj homoj (la ŝtato), la virinojn interalie devigas la biologio.
darkweasel:Oni ne povas kompari tion al nasko de infanoj, ĉar virinoj ja tute ne devas naski infanojn! Ili povas simple ne koiti, aŭ nur kun preventilo, aŭ povas aborti la gravedon (tio estas permesita en Aŭstrujo).
Kia infana komento! Sed, pardonu! Vi ja ankoraŭ estas infano.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-05 23:05:32

horsto:Oni povus rigardi ambaŭ aferojn kiel servojn al la ŝtato, kaj servi en armeo kaj naski infanojn. Vin devigas aliaj homoj (la ŝtato), la virinojn interalie devigas la biologio.
Jen alia diferenco inter armeservado kaj idnaskado. Virinoj povas servi en armeo, sed viroj ne povas naski infanojn. Ili ja estas tro malsama.

horsto:
darkweasel:Oni ne povas kompari tion al nasko de infanoj, ĉar virinoj ja tute ne devas naski infanojn! Ili povas simple ne koiti, aŭ nur kun preventilo, aŭ povas aborti la gravedon (tio estas permesita en Aŭstrujo).
Kia infana komento! Sed, pardonu! Vi ja ankoraŭ estas infano.
Ĉu infaneco estas malbona? Certe, infanoj ofte estas malpli saĝaj kaj malstultaj, sed kelkaj infanoj ja estas pli malstultaj ol plejmulte da plenkreskuloj. La aĝo de dirinto ne estas grava, se tio, kion tiu diras, estas prava.

Do, kial, krom ties aĝo, estas la opinio malprava? Nu, kelkaj virinoj ja devas naski infanojn, ĉar se ne, homoj ne plu ekzistus.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-novembro-06 01:11:27

Oŝo-Jabe:Nu, kelkaj virinoj ja devas naski infanojn, ĉar se ne, homoj ne plu ekzistus.
Ne devas laŭleĝe, sed instinkte; kiu estas tute malsimila al armeservado.

—Ilhuıtemoc

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-06 08:13:15

Nu, kaj viroj "devas" militi ĉu ne? Sen milito ankaŭ ne ekzistus multaj aĵoj. Tio estas vira instinkto. Diskriminacio rilate viroj(armeo, devo servi kaj morti, malfacila laboro) estas komprencata per diskrimino de virinoj. Tio ĉi nomiĝas "distribuo de sociaj roloj". Unuj havas avantaĝoj en unu kampo, aliaj havas ilin en alia kampo. Kaj mi volas diri, ke rajton kaj povon oni prenas mem, ne eblas ĝin ricevi laŭ peto aŭ eĉ postulo. Natura leĝo de ekvilibro. Viroj havas tiom da rajtoj kiom ili prenas. Virinoj ankaŭ. Deziro ŝanĝi tion sen ŝanĝo de virina psikologio ne eblas. Volo esti "bela floro" kaj havi rajtojn egalaj al rajtoj de "batalanto" estas infana. "Bela floro" ĉiam estas posedata. Kaj plejparto de virinoj preferas esti tia floreto. Ne eblas sidi sur 2 seĝoj samtempe, virinoj estu virecaj kaj egalaj al viroj sen postuloj pri kompato kaj apelacio al virineco, aŭ restu kiaj ili estas. Inversa situacio ne eblas, ĉar socio kun virinecaj viroj tuj malestiĝus sub premo de aliaj tradiciaj kulturoj(ekz. Islama). Dialektiko respondas demandon de seksismo tre bone.

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-06 08:23:56

Aldone mi diros pri miaj impresoj. Mi estas juna, sed ofte aŭdas de samaĝulinoj jenon:

"Laboro estas por viroj, mi estas bela kaj alloga, kaj havas grandkacan riĉan viron pli aĝan ol mi. Li prosperigos min, kaj mi vivos kiel reĝino en granda domo. Kaj vi knabo, devas laboregi por ricevi kopekojn! Mi ne laboros, ĉar mi naskas infanoj, tio estas sufiĉe."

Tre disvastigita penso, tre bedaŭrinda. Mondprecepto de meblo. Pro ĝi virinoj havas problemojn, kaj batalatnoj pro virinaj rajtoj devas korekti tion, sed ne virojn.

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-13 19:57:45

Oŝo-Jabe:Gepatro estas iom malĝusta. Eble, gepatrano estus pli bona...
Saluton Oŝo-Jabe,

mi konas vortojn kun la prefikso "ge-" nur en pluralo, ĉar "ge-" signifas: la du seksoj kune, do ĉiam du.

Kaj: "gepatrano" = ano de gepatro = demando.gif

Amike
Klaus-Peter

Reen al la supro