Mesaĝoj: 44
Lingvo: Esperanto
nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-26 04:54:13
P.S. -iĉ- plaĉas al mi kaj mi uzas ĝin,ne pro kontraŭseksismo, sed pro simpla oportuneco kaj utileco de ĉi tiu sufikso. simetrio al -in- ja tre oportunas.
sev (Montri la profilon) 2011-januaro-23 15:20:38
Rajte aŭ ne, ne eblas ŝanĝi tion nun.Jes, bedaurinde vi pravas.
Tamen, mi tre shatas la hi-isman proponon.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo
danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-24 01:20:51
Ekzemple, se anonco ofertas laborpostenon por "tradukisto", ĉiuj interpretas ke povas sin prezenti persono de iu ajn sekso. Male, se la anonco uzas la vorton "tradukistino", estas nenia dubo, ke nur virinoj povas sin presenti por tiu posteno.
Via,
Daniel
stefanpeterson:
Ne pravas, vi komprenas ĝin malantaŭen. Kiam vortoj defaŭlte estas viraj, la lingvo esprimas la ideo, ke la ina sekso estas pli malvalora ol la vira. Tamen, oni ne devas havi tiun ideon mem por uzi la lingvo.
Vortoj kiel "negro" ne estas la sama diskutado. Neniu lingvo (almenaŭ neniu lingvo mi konas) antaŭsupozas, ke priparolita homo apartenas specifikan etnon. Sekso, Kiel la etno de individuo ofte ne gravas, kaj en multaj lingvoj antaŭ ol okcidenta influenco, oni rigardis ĉiujn vortojn kiel neŭtrala kaj montris la sekso kun adjektivo aŭ afikso nur se ĝi necesis.
Nu, kiel mi skribis, mi ne pensas ke lingva seksismo estas grava problemo (kiel vi skribis, kio gravas estas kiamaniere oni uzas la lingvon), sed mi ja scias ke ĝi ekzistas.
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-28 23:10:43