К содержанию

Lingva seksismo

от Jakovo, 30 октября 2009 г.

Сообщений: 44

Язык: Esperanto

nikko (Показать профиль) 26 ноября 2009 г., 4:54:13

Kelkaj hindeŭropanoj daŭre insistas pri "matro" tute forgesante, ke por aliuloj tiu vorto estus nur superflua nenecesa mallogikaĵo. Kial vi projekcias viajn lingvajn stereotipojn al internacia lingvo?

P.S. -iĉ- plaĉas al mi kaj mi uzas ĝin,ne pro kontraŭseksismo, sed pro simpla oportuneco kaj utileco de ĉi tiu sufikso. simetrio al -in- ja tre oportunas.

sev (Показать профиль) 23 января 2011 г., 15:20:38

Rajte aŭ ne, ne eblas ŝanĝi tion nun.
Jes, bedaurinde vi pravas.
Tamen, mi tre shatas la hi-isman proponon.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo

danielcg (Показать профиль) 24 января 2011 г., 1:20:51

Praktike, tamen, la fakto ke vortoj defaŭltas al vira sekso, estas avantaĝo por virinoj kaj ne male.

Ekzemple, se anonco ofertas laborpostenon por "tradukisto", ĉiuj interpretas ke povas sin prezenti persono de iu ajn sekso. Male, se la anonco uzas la vorton "tradukistino", estas nenia dubo, ke nur virinoj povas sin presenti por tiu posteno.

Via,

Daniel

stefanpeterson:
Ne pravas, vi komprenas ĝin malantaŭen. Kiam vortoj defaŭlte estas viraj, la lingvo esprimas la ideo, ke la ina sekso estas pli malvalora ol la vira. Tamen, oni ne devas havi tiun ideon mem por uzi la lingvo.
Vortoj kiel "negro" ne estas la sama diskutado. Neniu lingvo (almenaŭ neniu lingvo mi konas) antaŭsupozas, ke priparolita homo apartenas specifikan etnon. Sekso, Kiel la etno de individuo ofte ne gravas, kaj en multaj lingvoj antaŭ ol okcidenta influenco, oni rigardis ĉiujn vortojn kiel neŭtrala kaj montris la sekso kun adjektivo aŭ afikso nur se ĝi necesis.

Nu, kiel mi skribis, mi ne pensas ke lingva seksismo estas grava problemo (kiel vi skribis, kio gravas estas kiamaniere oni uzas la lingvon), sed mi ja scias ke ĝi ekzistas.

marcuscf (Показать профиль) 28 января 2011 г., 23:10:43

Hiismo ŝajnas pli racia ol aliaj proponoj, kiuj ŝanĝus Esperanton en tute alian lingvon. Se oni vere bezonas malambiguigi, tiam oni uzos la novaĵojn. Alikaze, restu sur la fundamento mem. Mi pensos pri tio.

Наверх