본문으로

200.000 ovoj

글쓴이: magnifico94, 2009년 10월 31일

글: 13

언어: Esperanto

magnifico94 (프로필 보기) 2009년 10월 31일 오후 6:18:44

La prezidento iraka telefonas al prezidento usona Obama:
- Sinjoro prezidento, ni havas problemojn kun nutraĵoj.
- Kiuj nutraĵoj mankas al vi?
- Antaŭ cio ovoj.
- Kiom ovojn vi bezonas?
- Ĉirkaŭ 200.000.
- Bone, mi sendos al vi 100.000 soldatojn.

R2D2! (프로필 보기) 2009년 11월 3일 오전 2:57:32

rido.gif rido.gif rido.gif rido.gif rido.gif

sergejm (프로필 보기) 2009년 11월 3일 오전 7:57:58

Ĉi tiu anekdoto aperis kiam usona prezidento estis Bush.
Kaj verŝajne nek usona prezidento, nek la iraka ĝin komprenos.

maratonisto (프로필 보기) 2009년 11월 3일 오후 5:27:59

sergejm:Ĉi tiu anekdoto aperis kiam usona prezidento estis Bush.
Kaj verŝajne nek usona prezidento, nek la iraka ĝin komprenos.
Mi aŭdis tiun ĉi anekdoton unuafoje dum eventoj en Polonio kaj personaĵoj estis Leonid Breĵnev kaj Stanislav Kanja. Antaŭ ĉirkaŭ du monatoj mi skribis novan varianton en subforumo hungara en Lernu. Varianto en tiu ĉi branĉo estas kopio de tiu.

fleycer (프로필 보기) 2009년 11월 3일 오후 7:29:54

rideto.gif rideto.gif rideto.gif Obscenaje,sed komike.

horsto (프로필 보기) 2009년 11월 3일 오후 8:01:34

maratonisto:
Mi aŭdis tiun ĉi anekdoton unuafoje dum eventoj en Polonio kaj personaĵoj estis Leonid Breĵnev kaj Stanislav Kanja.
Ĉu ne estas treege danĝere en Polonio? okulumo.gif
fleycer:Obscenaje,sed komike.
Ĉu obscene?

maratonisto (프로필 보기) 2009년 11월 4일 오전 7:09:52

horsto:
Ĉu ne estas treege danĝere en Polonio? okulumo.gif
Pardonu, ne Polonio, sed Pollando

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 11월 6일 오후 7:26:03

tiu ŝerco komprenitas nur se en via naskiglando
la vorto "ovo" estas sinonime je "testiko".
En aliaj landoj kiel en Esperantolando ne eblas.
Vere?
rido.gif

R2D2! (프로필 보기) 2009년 11월 7일 오전 5:21:54

Eddycgn:En aliaj landoj kiel en Esperantolando ne eblas.
Vere?
rido.gif
Ĝı eblas, sed ne ĉiuj komprenos.

En kiuj landoj ovo = testiko?

—Ilhuıtemoc

horsto (프로필 보기) 2009년 11월 7일 오전 10:41:41

R2D2!:
En kiuj landoj ovo = testiko?
En Germanujo, en ĉiutaga, ordinara lingvo, sed ŝajne ankaŭ poloj, rusoj kaj belarusoj komprenis tion.

다시 위로