Więcej

200.000 ovoj

od magnifico94, 31 października 2009

Wpisy: 11

Język: Esperanto

magnifico94 (Pokaż profil) 31 października 2009, 18:18:44

La prezidento iraka telefonas al prezidento usona Obama:
- Sinjoro prezidento, ni havas problemojn kun nutraĵoj.
- Kiuj nutraĵoj mankas al vi?
- Antaŭ cio ovoj.
- Kiom ovojn vi bezonas?
- Ĉirkaŭ 200.000.
- Bone, mi sendos al vi 100.000 soldatojn.

sergejm (Pokaż profil) 3 listopada 2009, 07:57:58

Ĉi tiu anekdoto aperis kiam usona prezidento estis Bush.
Kaj verŝajne nek usona prezidento, nek la iraka ĝin komprenos.

maratonisto (Pokaż profil) 3 listopada 2009, 17:27:59

sergejm:Ĉi tiu anekdoto aperis kiam usona prezidento estis Bush.
Kaj verŝajne nek usona prezidento, nek la iraka ĝin komprenos.
Mi aŭdis tiun ĉi anekdoton unuafoje dum eventoj en Polonio kaj personaĵoj estis Leonid Breĵnev kaj Stanislav Kanja. Antaŭ ĉirkaŭ du monatoj mi skribis novan varianton en subforumo hungara en Lernu. Varianto en tiu ĉi branĉo estas kopio de tiu.

fleycer (Pokaż profil) 3 listopada 2009, 19:29:54

rideto.gif rideto.gif rideto.gif Obscenaje,sed komike.

horsto (Pokaż profil) 3 listopada 2009, 20:01:34

maratonisto:
Mi aŭdis tiun ĉi anekdoton unuafoje dum eventoj en Polonio kaj personaĵoj estis Leonid Breĵnev kaj Stanislav Kanja.
Ĉu ne estas treege danĝere en Polonio? okulumo.gif
fleycer:Obscenaje,sed komike.
Ĉu obscene?

maratonisto (Pokaż profil) 4 listopada 2009, 07:09:52

horsto:
Ĉu ne estas treege danĝere en Polonio? okulumo.gif
Pardonu, ne Polonio, sed Pollando

Eddycgn (Pokaż profil) 6 listopada 2009, 19:26:03

tiu ŝerco komprenitas nur se en via naskiglando
la vorto "ovo" estas sinonime je "testiko".
En aliaj landoj kiel en Esperantolando ne eblas.
Vere?
rido.gif

horsto (Pokaż profil) 7 listopada 2009, 10:41:41

R2D2!:
En kiuj landoj ovo = testiko?
En Germanujo, en ĉiutaga, ordinara lingvo, sed ŝajne ankaŭ poloj, rusoj kaj belarusoj komprenis tion.

Sxak (Pokaż profil) 7 listopada 2009, 17:40:35

Eddycgn:tiu ŝerco komprenitas nur se en via naskiglando
la vorto "ovo" estas sinonime je "testiko".
En aliaj landoj kiel en Esperantolando ne eblas.
Vere?
rido.gif
Ne tute
Ĉar en Eo ekzistas vortara (k PIVa) vorto ĉurovo=testiko

Danix (Pokaż profil) 22 grudnia 2009, 14:21:46

Eddycgn:tiu ŝerco komprenitas nur se en via naskiglando
la vorto "ovo" estas sinonime je "testiko".
En aliaj landoj kiel en Esperantolando ne eblas.
Vere?
rido.gif
En portugalio, ovoj ne figuras ĉurovojn. Sed tomatoj figuras ĉurovjn rido.gif

Ĉi tio dependas la kulturon (kiel pilko figuriĝas en angla)

(Do ĉurovoj devus nomiĝi ĉurtomatojn rido.gif )

Wróć do góry