Đi đến phần nội dung

Esperanto kial?

viết bởi david-88, Ngày 06 tháng 11 năm 2009

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

novatago (Xem thông tin cá nhân) 22:23:54 Ngày 06 tháng 11 năm 2009

david-88:esperanto, estas senutila
La utilo de ilo, de la ilo ne dependas sed de la imago kaj de la volo.

Memoru, ekzemple, ke Thomas A. Edison ne vidis grandan utilon je sia propra kinilo. Ĉu vi pensas ke iu hodiaŭ pensas ke kino estas senutila?

Mi respondis al vi kvankam mi pensas ke vi ne parolas serioze. lango.gif

Ĝis, Novatago.

remy_boligee (Xem thông tin cá nhân) 22:30:33 Ngày 06 tháng 11 năm 2009

david-88:mi ne povas vojaĝi, mia gepatroj ne lasas min. Mi ne volas skribi kun aliaj personoj se ne mi volas paroli kun aliaj personoj. mi neniam parolis esperanto.

Ne estas komerca libroj, muziko, ktp en esperanto.
Ĉu vi jam legis ĉiujn en tiuj libroj?

...kaj aŭskultis ĉiujn el tiuj muzikalbumoj?

Miland (Xem thông tin cá nhân) 22:58:22 Ngày 06 tháng 11 năm 2009

Vi devas lerni piediri antaŭ ol vi povos kuri. Vi jam faris multe da gramatikaj eraroj. Zorge tralaboru la kursojn Ana Pana, Ana Renkontas (se vi ankoraŭ ne faris tion) kaj Gerda Malaperis!.
Poste, lernante la lingvon, vi povos pli kaj pli partopreni en ĉi tiuj forumoj. Eble iutage, cirkonstancoj ebligos vin ĉe-esti kongresojn kiel la IJK aŭ UK, kie vi ricevos multe da okazoj praktiki la parolatan lingvon. Do, paciencu kaj daŭrigu viajn klopodojn!

Zorevij (Xem thông tin cá nhân) 11:20:19 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

Kiam vi parolas angle, ĉiuj diras, ke vi bone posedas anglan lingvon, ĉu? Sed vi, verŝajne, lernis la anglan dum kelkaj jaroj, ĉu ne? Via nivelo de esperanto pruvas, ke vi lernis ĝin ne tiom longe aŭ ne tiom diligente, sed tamen nun vi povas libere esprimi viajn pensojn, kaj multaj homoj vin komprenas.
Mi komencis flue skribi kaj legi esperante post tri monatoj de la lernado. Anglan lingvon mi lernis multe pli longe, sed mi ne povas paroli angle surstrate (eĉ se sur niaj stratoj estus multe da anglaparolantaj uloj). Mi povas nur legi kun vortato kaj skribi kun helpo de gramatika manlibro.

Se vi ne intencas vojaĝi kaj ne volas komuniki per interreto, do kial vi lernas duan (trian ktp) lingvon? Sur stratoj de via urbo vi, sendube, povas paroli per ĉefa loka lingvo, ĉu ne?

gyrus (Xem thông tin cá nhân) 15:56:00 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

Unutage vi komprenos ĉion, mia filo, unutage... lango.gif

david-88 (Xem thông tin cá nhân) 17:14:38 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

Mi faris la Kursojn Komencanto kaj Ana Pana sed estas senutila fari ilin ĉar mi ne povas paroli kun aliaj personoj en esperanto, nur por skribi, mi ne ĝojas kun esperanto, kun esperanta muziko, esperanta librojn, esperanta televido, kpt.

david-88 (Xem thông tin cá nhân) 17:15:54 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

Mi ne ŝatas esperanta muziko, estas malbona muziko.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 18:11:08 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

david-88:mi ne ĝojas kun esperanto, kun esperanta muziko, esperanta librojn, esperanta televido, kpt.
Do, ne parolu ĝin sed se vi decidas tion, komprenu bone ke la problemo ne estas en la lingvo mem sed eble en viaj cirkonstancoj, eble en vi. La lingvo funkcias kaj eblas komunikiĝi kaj ĝui per ĝi.

Se vi ne estas solvero, vi estas problemero.

Ĝis, Novatago.

horsto (Xem thông tin cá nhân) 19:21:03 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

david-88:Mi ne ŝatas esperanta muziko, estas malbona muziko.
Esperanta muziko ne ekzistas, ne ekzistas stilo de muziko kiu estas Esperanta. Ekzistas nur muziko farita de Esperantistoj aŭ kantoj en Esperanta lingvo.

Jakovo (Xem thông tin cá nhân) 19:47:35 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

Certe estas malpli facile (aŭ pli malfacile - jen la fleksebleco de tiu en si mem bona lingvo) trovi verkojn, kiuj plaĉas al vi. Tamen mi opinias, ke la problemo ne venas de la lingvo mem (nek de vi mem), sed de la fakto, ke ĝi ankoraŭ ne havas tiom da anoj, do ĝi ne havas tiom da verkistoj por verki diversajn verkojn. Ankaŭ la aliaj lingvoj kiuj ne tiel grandas ne havas tiom da verkoj, sed neniu dirus ke tiuj verkoj tial malbonas.

Eble, estos vi la unua "bona" verkisto en Esperantujo. Mi supozas ke multaj el ni ŝatus se vi verkus muzikon aŭ alian kaj ĉi tien skribus pri tiajn verkojn. Eble vi ankaŭ nur dirus al ni kian sorton de muziko ktp. vi ŝatas, ebligante nin helpi vin trovi bonajn verkojn.

Quay lại