訊息: 33
語言: Esperanto
novatago (顯示個人資料) 2009年11月6日下午10:23:54
david-88:esperanto, estas senutilaLa utilo de ilo, de la ilo ne dependas sed de la imago kaj de la volo.
Memoru, ekzemple, ke Thomas A. Edison ne vidis grandan utilon je sia propra kinilo. Ĉu vi pensas ke iu hodiaŭ pensas ke kino estas senutila?
Mi respondis al vi kvankam mi pensas ke vi ne parolas serioze.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Ĝis, Novatago.
remy_boligee (顯示個人資料) 2009年11月6日下午10:30:33
Miland (顯示個人資料) 2009年11月6日下午10:58:22
Poste, lernante la lingvon, vi povos pli kaj pli partopreni en ĉi tiuj forumoj. Eble iutage, cirkonstancoj ebligos vin ĉe-esti kongresojn kiel la IJK aŭ UK, kie vi ricevos multe da okazoj praktiki la parolatan lingvon. Do, paciencu kaj daŭrigu viajn klopodojn!
Zorevij (顯示個人資料) 2009年11月7日上午11:20:19
Mi komencis flue skribi kaj legi esperante post tri monatoj de la lernado. Anglan lingvon mi lernis multe pli longe, sed mi ne povas paroli angle surstrate (eĉ se sur niaj stratoj estus multe da anglaparolantaj uloj). Mi povas nur legi kun vortato kaj skribi kun helpo de gramatika manlibro.
Se vi ne intencas vojaĝi kaj ne volas komuniki per interreto, do kial vi lernas duan (trian ktp) lingvon? Sur stratoj de via urbo vi, sendube, povas paroli per ĉefa loka lingvo, ĉu ne?
gyrus (顯示個人資料) 2009年11月7日下午3:56:00
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
david-88 (顯示個人資料) 2009年11月7日下午5:14:38
david-88 (顯示個人資料) 2009年11月7日下午5:15:54
novatago (顯示個人資料) 2009年11月7日下午6:11:08
david-88:mi ne ĝojas kun esperanto, kun esperanta muziko, esperanta librojn, esperanta televido, kpt.Do, ne parolu ĝin sed se vi decidas tion, komprenu bone ke la problemo ne estas en la lingvo mem sed eble en viaj cirkonstancoj, eble en vi. La lingvo funkcias kaj eblas komunikiĝi kaj ĝui per ĝi.
Se vi ne estas solvero, vi estas problemero.
Ĝis, Novatago.
horsto (顯示個人資料) 2009年11月7日下午7:21:03
david-88:Mi ne ŝatas esperanta muziko, estas malbona muziko.Esperanta muziko ne ekzistas, ne ekzistas stilo de muziko kiu estas Esperanta. Ekzistas nur muziko farita de Esperantistoj aŭ kantoj en Esperanta lingvo.
Jakovo (顯示個人資料) 2009年11月7日下午7:47:35
Eble, estos vi la unua "bona" verkisto en Esperantujo. Mi supozas ke multaj el ni ŝatus se vi verkus muzikon aŭ alian kaj ĉi tien skribus pri tiajn verkojn. Eble vi ankaŭ nur dirus al ni kian sorton de muziko ktp. vi ŝatas, ebligante nin helpi vin trovi bonajn verkojn.