前往目錄

Esperantistoj homophobics

貼文者: david-88, 2009年11月12日

訊息: 150

語言: Esperanto

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年11月28日上午9:04:49

Fuzzy:
Eddycgn:
Se vi diras ke 30 miljonoj da rusoj estas malsanoj kaj vi volas kuri ilin, vi bezonas tre grandajn hospitalojn!
Mi ne volas ilin kuraci ĉar tio ne eblas! Domaĝe, sed ekzistas nekuraceblaj malsanoj.
Eĉ se ĝi estus kuracebla, ĉu ĝi estus kuracinda? Mi ne estas gejo. Sed mia menso estas iom nenormala. Mi havas Atento-Deficitan Sindromon. Malgraŭ tio mi vivas mian vivon, tute feliĉe. Mi ne deziras esti "kuracita." Ies menso povas estas malsama, sed tio ne signifas ke ties menso estas malsana.

Mi nomus samseksemon mensmalsano, nur se ĝi senpere malfaciligus la funkciadon de gejo en societo. Estante gejo, oni povas labori, ŝofori, dormi, pensi kaj manĝi. Do, samseksemo ne estas malsano, sed nur malsamo.

Sxak (顯示個人資料) 2009年11月28日上午9:16:11

Vilius:Mi legis ie, ke unu el kialoj por esti forte kontraŭsamseksema estas latenta samseksemo. Kion vi pensas pri tion, Fuzzy?
Ĉu ankaŭ mi rajtas respondi?
Foje unu persono asertis tion antaŭ kelkaj jaroj kaj mi decidis kontroli tion Evidentiĝis, ke homoj, kiujn li referencis plej verŝajne ne ekzistas kune kun siaj neekzistantaj sciencaj verkoj ridulo.gif

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年11月28日上午9:48:27

Ŝak:
Vilius:Mi legis ie, ke unu el kialoj por esti forte kontraŭsamseksema estas latenta samseksemo. Kion vi pensas pri tion, Fuzzy?
Ĉu ankaŭ mi rajtas respondi?
Foje unu persono asertis tion antaŭ kelkaj jaroj kaj mi decidis kontroli tion Evidentiĝis, ke homoj, kiujn li referencis plej verŝajne ne ekzistas kune kun siaj neekzistantaj sciencaj verkoj ridulo.gif
Ĉu neekzistantaj? Kiel mi trovis la sciencan enketon ("Is Homophobia Associated With Homosexual Arousal?") de sciencistoj de la University of Georgia (Universitato de Georgio, en usono) en 1996, kiu eltrovis ke gejpornografio dumspekte ekscitis 24% el la kontraŭseksemaj viroj, kaj post spektinte la gejpornografion, nur 20% el la kontraŭseksemaj viroj ne ekscitiĝis.

Eĉ se vi opinias ke tiu enketo ne validas, vi devas konfesi ke la sciencaj verkoj ja ekzistas.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年11月28日上午10:01:14

Kara kamarado!

Fuzzy:Se vi demandas pri mi, do mi ne estas kontraŭsamseksema. Se vi estas samseksema -- estu, bonvolu, faru ĉion ajn vi deziras en via dormoĉambro. Neniu rajtas persekuti gejojn simple pro ilia gejeco, se ili kondutas kiel normalaj civitanoj.
Ankaŭ vi certe jam konstatis, ke normalaj civitanoj ne ĉiam sukcesas kaŝi sian (evidente sanan!) aliseksemon publike.

Lastatempe oni povas vidi surstrate junulinojn, kiuj vestiĝas kvazaŭ ili estus prostituitinoj!

Senhontaj paroj sendece tuŝas unu la alian ekz. promenante man-en-mane, brakumante aŭ eĉ kisante -- kaj ne nur sur vangojn!

Kaj ili eĉ faras tion, kiam infanoj povas vidi ilin! Kiom abomeninda tio estas!

Kompreneble lojala civitano ne povas toleri tion!

Bonŝance ekzistas atentaj gardistoj, kiuj efike batalas kontraŭ tiaj provoj subfosi la moralajn fudamentojn de nia socio:
Tiaj perversuloj kutime rapide malkovriĝas kaj kaptiĝas, do ne longe ĝenas la publikon.

Krome respondecaj specialistoj pli kaj pli ofte sukcese kuracas la perversecon.
Rezulto: plej multaj el la "devojiĝintoj" post kelka tempo (re)transformiĝas al fidindaj membroj de nia socio.
Mi nur opinias ke samseksemeco estas speco de mensmalsano, kaj oni ne agnosku seksperversion esti tutnormala kaj respektinda nur por ne ofendi iujn.
Vi tute pravas!

Sed ne forgesu la aliajn perversulojn, ekz. la konsumantojn de fiaj drogaĉoj (tabako, alkoholo, eksterlanda televidaĉo ktp.). Ankaŭ ili serioze minacas la stabilecon de nia socio.

Kompreneble tiuj bedaŭrinduloj estas viktimoj de senskrupula sabota agado fare de niaj senesperaj dekadencaj malamikoj eksterlandaj, kiuj tiel (sed ja tute vane, ĉu ne? okulumo.gif) provas malhelpi la neeviteblan finan sukceson de nia supera vivmaniero.
Ĉar tio jam pli similas al persekutado normalulojn pro ilia menssana abomeno.
Ne zorgu pri tio, kamarado!

Ne povas esti dubo pri tio, ke ni estas survoje al maksimume sana socio.

Historio jam pruvis, ke malsanoj fine venkiĝas per konsekvenca aplikado de sciencaj metodoj.

Kaj laŭ la raportoj de Minisano [1] la nombro de la deviuloj, do ankaŭ tiu de la "sekseme malĝustaj individuoj", daŭre malkreskas.

"Antaŭen sen eraroj!" -- la verecon de tiu konata frapfrazo iam agnoskos ankaŭ niaj plej obstinaj malamikoj.

Kun kamaradaj salutoj,
Kolonjano

[1] Ministrejo pri Sano

Fuzzy (顯示個人資料) 2009年11月28日下午12:04:36

KoLonJaNo, vi tiom bone priskribis la sovetunian moralon, ke mi devas demandi: ĉu vi pasigis iom da tempo en Sovetunio? sal.gif
Jes, jes, en Sovetunio estis multege da malbonaĵoj, sed la socia moralo estis tute sana plejparte, vi pravas. Mi dezirus ke ĝi revenu en Rusion.

Vilius (顯示個人資料) 2009年11月28日下午12:18:30

Ŝak:Foje unu persono asertis tion antaŭ kelkaj jaroj kaj mi decidis kontroli tion Evidentiĝis, ke homoj, kiujn li referencis plej verŝajne ne ekzistas kune kun siaj neekzistantaj sciencaj verkoj ridulo.gif
Oŝo-Jabe jam respondis pri tio. Mi nur aldonos ligilon al la artikolo (en la angla)

victornino (顯示個人資料) 2009年11月28日下午12:30:40

mi opinias ke:

1-samseksemuleco estas nek mensmalsano nek perversaĵo. Fakte ĝi ekzistis ĉiam, kaj ĉie dum la tuta historio; foje akceptita kiel normala trajto, foje persekutita, laŭ la sociaj interesoj, ktp.

2-Tiuj, kiuj kontaŭdiras la punkton 1, eble timegas siajn proprajn amkapablecojn. La amo, konkretigita kiel "amikeco", ne enhavas ĉe sia ebla difino, sanktan oficialan limon. Ni kapablas interrilati diversmaniere, Kaj ĉiam kiam ekzistas respekto al alia kaj amo, la paro taŭgas.

3. Ni ĉiuj konas konkrete multajn duseksajn parojn, kiuj vere estas perversaĵoj, ĉar ili nur oferas suferon kaj doloron al ilaj filoj, kaj familianoj.

4. Aliparte, la plej ideala paro, kiun mi vere konas, estas formita de du virinoj. Ambaŭ amemaj, bonkoraj kaj ekzemplo al aliaj ili estas. Fakte ili estus pli bonaj patrinoj ol kelkaj "ĉiopova" kaj agresema -sed laŭ iuj ĝustaj- patraĉoj.

Ne timu....

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年11月28日下午1:11:27

Saluton!

Fuzzy:KoLonJaNo, vi tiom bone priskribis la sovetunian moralon, ke mi devas demandi: ĉu vi pasigis iom da tempo en Sovetunio? sal.gif
Dum la lastaj jaroj de la Malvarma Milito mi vizitis popoldemokratiajn Hungarujon kaj Polujon (transveturante GDR-on dufoje).

Sed mi ne bezonis memori pri siatempaj travivaĵoj, kiam mi verkis mian antaŭan afiŝon.

Sufiĉis konsideri vaste konatan -- kaj en Soveta Unio certe iam aŭ ĉiam malpermesitan -- verkon de George ORWELL el la jaro 1948.

Krome mi imagis kelkajn aspektojn de la ĉiutaga vivo en progresintaj landoj kiaj Sauda Arabujo, Irano, Nord-Koreujo kaj estonte eksaj Usoneroj. okulumo.gif

(Cetere: Ekzistas ankaŭ aliaj mienvinjetoj krom "sal.gif" ... okulumo.gif)
Jes, jes, en Sovetunio estis multege da malbonaĵoj, sed la socia moralo estis tute sana plejparte, vi pravas. Mi dezirus ke ĝi revenu en Rusion.
Nostalgio kaj la kredo, ke la mondo estis pli bona antaŭ la provizora fina venko de reale fiaskiga kapitalismo, popularas ankaŭ inter orientgermanoj.

Kaj kompreneble la gloraj gvidantoj de pasinta epoko ĉiam estis bonaj homoj kaj simple ne sciis, kiom miskondutis iuj el la morale ne tiom sanaj aŭ eĉ perversaj subuloj.

Ĉar se ili scius, ili ja certe ne tolerus la krimojn kaj malhelpus la fifarojn.

Kiu sukcesas rezoni tiel, tiu ja atestas pri la efikeco de la metodoj aplikataj en Minivero [1] kaj fare de la oficistoj en Miniamo [2].

Jen ankoraŭ ekzemplo de pli tradicia instruado. rideto.gif

Kolonjano

[1] Ministrejo pri Vero
[2] Ministrejo pri Amo

Fuzzy (顯示個人資料) 2009年11月28日下午2:42:58

KoLonJaNo:...(Cetere: Ekzistas ankaŭ aliaj mienvinjetoj krom "sal.gif" ... okulumo.gif)
Damno, vi pravas shoko.gif
KoLonJaNo:
Jes, jes, en Sovetunio estis multege da malbonaĵoj, sed la socia moralo estis tute sana plejparte, vi pravas. Mi dezirus ke ĝi revenu en Rusion.
KoLonJaNo:
Nostalgio kaj la kredo, ke la mondo estis pli bona antaŭ la provizora fina venko de reale fiaskiga kapitalismo, popularas ankaŭ inter orientgermanoj.
Interese, ĉu vere la orientgermanoj ne tro koleras kontraŭ rusoj pro la soveta sistemo? sal.gif Ni penis doni al ĉiuj popoloj la plej bonan kion ni havis, sed al neniu tio ekplaĉis, krom la orientgermanoj? sal.gif
PS. ...kaj krom la ĉinoj, kompreneble sal.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2009年11月28日下午2:50:06

victornino:mi opinias ke:
....
Ne timu....
Vi tute pravas.
Mi ne skandaliĝas se mi vidas paron ĉu aliseksama aŭ samseksama karesi aŭ kisi surstrate, viroj aŭ virinoj. Mi vidis en tolerema Nederlando kaj Italio aliseksaman paron f*ki surplage. Tio tute ne ĝenas min.

Sed kio ĝenas kaj ĉagrenas min?
Jen
La mortpuno en Teksaso, Irano, Ĉinio, Japanio..
La diskriminacio de virinoj en la mondoduono
La cirkumcido (infibulacio) de virinoj en Afriko
La puno de virinoj por surmeti pantalonojn en Sudano (100 vipbatoj)
La mortpuno per ŝtonmortigo de virinoj por adulto en Somalio
La mortpuno de samseksamaj en Irano

Kaj pli :
Ĉiuj militoj, Irakio, Afganistano, Vietnamio, Ĉeĉenio, ĉiuj militoj kie homoj mortigas.
La teroristaj atakoj el ĉiuj partoj kie homoj, soldatoj kaj civiluloj, precipe senkulpaj pereas…
La diskriminacio kaj malestimo de homoj de alia koloro
La ekspluatado de la prostituado

Fine: la moralistoj kaj puritanoj. Mortigi pro dio ne estas mia afero!
rido.gif

回到上端