Ku rupapuro rw'ibirimwo

Esperantistoj homophobics

ca, kivuye

Ubutumwa 150

ururimi: Esperanto

Sxak (Kwerekana umwidondoro) 28 Munyonyo 2009 15:58:42

Oŝo-Jabe:
Ĉu neekzistantaj? Kiel mi trovis la sciencan enketon ("Is Homophobia Associated With Homosexual Arousal?")
Lz respondo estas evidentaridulo.gif Tiujn nomojn (Adams,Rajt,Lor) mi legas la unuan fojon. Li skribis tute alian nomon

dobri (Kwerekana umwidondoro) 28 Munyonyo 2009 16:39:46

Eddycgn:
Fine: la moralistoj kaj puritanoj. Mortigi pro dio ne estas mia afero!
rido.gif
Mi tute konsentas. Jen la plej ĝusta opinio!

mola_masxino (Kwerekana umwidondoro) 28 Munyonyo 2009 19:42:53

Mi ni zorgas, je kio kredas "gejfobiistoj"... Se ili volas esti plenaj de malamo rilate al gejoj, ili ne konas Jesuon okulumo.gif

"Vi ne juĝu, aŭ vi mem juĝota"?

Iĉo (Kwerekana umwidondoro) 1 Kigarama 2009 07:56:25

Fuzzy:Ĉiukaze mi ne komprenas kial la tuta socio pagu per sia menssano kaj moralo por feliĉigi pederastojn? demando.gif Pardonu
Tio ne pardoneblas. Konfuziĝi inter pederastojn kaj gejoj nur demonstras vian neklerigiĝeblecaĉon.

Fuzzy:Ĉiuj malsanoj estas malagrablaj
Gejeco mem estas agrabla. Kiel oni traktiĝas kiel gejeco malagrablas. Vi do ĵus argumentis ke gejeco ne estas malsano sed ke la maltoleremo kontraŭ ĝi ja estas la malsano. Dankon.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 2 Kigarama 2009 10:24:10

Iĉo:
Fuzzy:Ĉiukaze mi ne komprenas kial la tuta socio pagu per sia menssano kaj moralo por feliĉigi pederastojn? demando.gif Pardonu
Tio ne pardoneblas. Konfuziĝi inter pederastojn kaj gejoj nur demonstras vian neklerigiĝeblecaĉon.
Jes, mi ne tiom multe scias pri la diverseco inter samseksemuloj. Kaj en la rusa "pederasto" simple signifas "gejo".
Iĉo:
Fuzzy:Ĉiuj malsanoj estas malagrablaj
Gejeco mem estas agrabla. Kiel oni traktiĝas kiel gejeco malagrablas. Vi do ĵus argumentis ke gejeco ne estas malsano sed ke la maltoleremo kontraŭ ĝi ja estas la malsano. Dankon.
Nedankinde, estu feliĉa!
Vi konvinkis min -- se malnormaleco ne estas malagrabla por la malnormalulo, do tio ne estas malsano. Bone. Sed mi aŭdis ke iaspecaj mensmalsanuloj entute ĉiam sentas sin feliĉaj...

Vilius (Kwerekana umwidondoro) 2 Kigarama 2009 12:26:01

Fuzzy:Kaj en la rusa "pederasto" simple signifas "gejo".
Eble en ĵargono. Sed neniam en respekta parolado.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 2 Kigarama 2009 13:07:22

Vilius:
Fuzzy:Kaj en la rusa "pederasto" simple signifas "gejo".
Eble en ĵargono. Sed neniam en respekta parolado.
Vidu jen
http://www.vedu.ru/ExpDic/enc_searchresult.asp?S=2...
Ankaŭ vidu
http://www.gramota.ru/slovari/dic/?lop=x&bts=x...
donas du signifojn, mi uzis la vorton en ĝia unua pli kutima signifo

Vilius (Kwerekana umwidondoro) 2 Kigarama 2009 20:23:29

Fuzzy:Vidu jen
http://www.vedu.ru/ExpDic/enc_searchresult.asp?S=2...
Ankaŭ vidu
http://www.gramota.ru/slovari/dic/?lop=x&bts=x...
donas du signifojn, mi uzis la vorton en ĝia unua pli kutima signifo
Se la vorto troveblas en vortaroj, ne signifas ke ĝi estas respekta.
Mi neniam aŭdis tiun vorton en alia kunteksto ol ofenda.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 06:47:57

Vilius:
Fuzzy:Vidu jen
http://www.vedu.ru/ExpDic/enc_searchresult.asp?S=2...
Ankaŭ vidu
http://www.gramota.ru/slovari/dic/?lop=x&bts=x...
donas du signifojn, mi uzis la vorton en ĝia unua pli kutima signifo
Se la vorto troveblas en vortaroj, ne signifas ke ĝi estas respekta.
Mi neniam aŭdis tiun vorton en alia kunteksto ol ofenda.
Ĉiukaze la vorto en la rusa signifas simple "gejo", kaj ne ĵargone. Ĝuste tiel mi uzis ĝin. Mi komprenas, ke en Esperanto la vorto havas iom alian sencon, sed antaŭe mi tion ne supozis. De nun mi ne uzados la vorton en signifo "gejo". Bone?

Iĉo (Kwerekana umwidondoro) 5 Kigarama 2009 16:36:32

Fuzzy:Ĉiukaze la vorto en la rusa signifas simple "gejo", kaj ne ĵargone. Ĝuste tiel mi uzis ĝin. Mi komprenas, ke en Esperanto la vorto havas iom alian sencon, sed antaŭe mi tion ne supozis.
Ĉu vi nur ne konis distingon inter la vortoj, aŭ ĉu vi konfuziĝis pri la konceptoj?

Fuzzy:Nun mi ne uzados la vorton en signifo "gejo". Bone?
Jes. Pli bone.

Subira ku ntango