Al la enhavo

"Nova Kanto" (TONE) evoluiĝas al nova esperanto himno

de qwertz, 2009-novembro-14

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-18 20:57:37

Bona kanto, eble inspirita de 'rapa' (eble pli taŭge nomita 'frapa' en E-o?) muziko. La vortoj 'Es-pe-ranto, estas nova kanto, mia kaj via, la lingvo internacia' povas rezoni en la menso!

La kanto enhavas multon pri la sinteno kaj historio de la lingvo, kaj do estos bona varbilo, precipe al junuloj.

Bonan ŝancon al la ludantoj!

maratonisto (Montri la profilon) 2009-novembro-19 13:28:43

Miland:Bona kanto, eble inspirita de 'rapa' (eble pli taŭge nomita 'frapa' en E-o?) muziko. La vortoj 'Es-pe-ranto, estas nova kanto, mia kaj via, la lingvo internacia' povas rezoni en la menso!

La kanto enhavas multon pri la sinteno kaj historio de la lingvo, kaj do estos bona varbilo, precipe al junuloj.

Bonan ŝancon al la ludantoj!
La teksto estas bona. Sed ne estas kanto, estas nur parolado.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-19 15:00:25

maratonisto:.. ne estas kanto, estas nur parolado.
La vortoj (precipe en la ĥoro Es-pe-ranto..) estas eligitaj ritme, laŭ fiksita aro de tonaltoj. Tial mi klasigas ĝin kanton.

maratonisto (Montri la profilon) 2009-novembro-20 23:11:50

Miland:
maratonisto:.. ne estas kanto, estas nur parolado.
La vortoj (precipe en la ĥoro Es-pe-ranto..) estas eligitaj ritme, laŭ fiksita aro de tonaltoj. Tial mi klasigas ĝin kanton.
Al mi ŝatas kantojn kun tamburado afrika. Tamen tiuj ne taŭgas kiel himno.

Reen al la supro