Vai all’indice

"Nova Kanto" (TONE) evoluiĝas al nova esperanto himno

di qwertz, 14 novembre 2009

Messaggi: 14

Lingua: Esperanto

Miland (Mostra il profilo) 18 novembre 2009 20:57:37

Bona kanto, eble inspirita de 'rapa' (eble pli taŭge nomita 'frapa' en E-o?) muziko. La vortoj 'Es-pe-ranto, estas nova kanto, mia kaj via, la lingvo internacia' povas rezoni en la menso!

La kanto enhavas multon pri la sinteno kaj historio de la lingvo, kaj do estos bona varbilo, precipe al junuloj.

Bonan ŝancon al la ludantoj!

maratonisto (Mostra il profilo) 19 novembre 2009 13:28:43

Miland:Bona kanto, eble inspirita de 'rapa' (eble pli taŭge nomita 'frapa' en E-o?) muziko. La vortoj 'Es-pe-ranto, estas nova kanto, mia kaj via, la lingvo internacia' povas rezoni en la menso!

La kanto enhavas multon pri la sinteno kaj historio de la lingvo, kaj do estos bona varbilo, precipe al junuloj.

Bonan ŝancon al la ludantoj!
La teksto estas bona. Sed ne estas kanto, estas nur parolado.

Miland (Mostra il profilo) 19 novembre 2009 15:00:25

maratonisto:.. ne estas kanto, estas nur parolado.
La vortoj (precipe en la ĥoro Es-pe-ranto..) estas eligitaj ritme, laŭ fiksita aro de tonaltoj. Tial mi klasigas ĝin kanton.

maratonisto (Mostra il profilo) 20 novembre 2009 23:11:50

Miland:
maratonisto:.. ne estas kanto, estas nur parolado.
La vortoj (precipe en la ĥoro Es-pe-ranto..) estas eligitaj ritme, laŭ fiksita aro de tonaltoj. Tial mi klasigas ĝin kanton.
Al mi ŝatas kantojn kun tamburado afrika. Tamen tiuj ne taŭgas kiel himno.

Torna all’inizio