前往目錄

"Nova Kanto" (TONE) evoluiĝas al nova esperanto himno

貼文者: qwertz, 2009年11月14日

訊息: 15

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2009年11月18日下午8:57:37

Bona kanto, eble inspirita de 'rapa' (eble pli taŭge nomita 'frapa' en E-o?) muziko. La vortoj 'Es-pe-ranto, estas nova kanto, mia kaj via, la lingvo internacia' povas rezoni en la menso!

La kanto enhavas multon pri la sinteno kaj historio de la lingvo, kaj do estos bona varbilo, precipe al junuloj.

Bonan ŝancon al la ludantoj!

maratonisto (顯示個人資料) 2009年11月19日下午1:28:43

Miland:Bona kanto, eble inspirita de 'rapa' (eble pli taŭge nomita 'frapa' en E-o?) muziko. La vortoj 'Es-pe-ranto, estas nova kanto, mia kaj via, la lingvo internacia' povas rezoni en la menso!

La kanto enhavas multon pri la sinteno kaj historio de la lingvo, kaj do estos bona varbilo, precipe al junuloj.

Bonan ŝancon al la ludantoj!
La teksto estas bona. Sed ne estas kanto, estas nur parolado.

Miland (顯示個人資料) 2009年11月19日下午3:00:25

maratonisto:.. ne estas kanto, estas nur parolado.
La vortoj (precipe en la ĥoro Es-pe-ranto..) estas eligitaj ritme, laŭ fiksita aro de tonaltoj. Tial mi klasigas ĝin kanton.

maratonisto (顯示個人資料) 2009年11月20日下午11:11:50

Miland:
maratonisto:.. ne estas kanto, estas nur parolado.
La vortoj (precipe en la ĥoro Es-pe-ranto..) estas eligitaj ritme, laŭ fiksita aro de tonaltoj. Tial mi klasigas ĝin kanton.
Al mi ŝatas kantojn kun tamburado afrika. Tamen tiuj ne taŭgas kiel himno.

Ze-Hanonimo (顯示個人資料) 2009年11月21日上午1:30:42

Garrbane diris ion tre veran. Kiam okazis brazila e-kongreso en mia urbo, pluraj neesperantistoj de la urbo (simplaj ŝatantoj de la lingvo) ĉeestis kelkajn koncertojn kaj artajn aranĝojn. Mi havas amikon kiu ĉeestis tiajn eventojn kaj tiu kiu plej restis en lia menso poste estis la "Nova Kanto" de Tone. De tempo al tempo li kantas ĝin, ehehehe.

回到上端