Tartalom

ĈU UZADO DE PRONOMO CI?

Francisko1-tól, 2009. november 15.

Hozzászólások: 70

Nyelv: Esperanto

Frankouche (Profil megtekintése) 2009. november 22. 23:59:28

horsto:Kial oni inventis du pronomojn (vi,ci) en lingvojn? Intiman, amikan kaj formalan, respektoplenan?
Mi pensas ke la ĉefa kialo ne estis esprimi amikecon kaj konfidon, sed male ebligi konservi distancon inter homoj. Tio helpis al superuloj, ekz. al oficiroj en armeo, ne amikiĝi kun la subuloj kaj pli facile fari decidojn kiuj damaĝis la aliajn.
Certe, certe.
Tamen, ekzistas lingvojn kiuj cidiras kaj ne vidiras (krom la tria persono de la pluralo, al aro).
Nu kiu vi (ĉiuuuuuj) diros ?

cellus (Profil megtekintése) 2009. november 23. 7:51:17

Se mi nepre uzu ci, mi uzos ĝin por 1 (unu) persono. La propono uzi ci por intimaj amikoj, infanoj, parencoj estas tre kulturspecifika. Zamenhof, ruse, france, germane kaj aliaj parolantoj faras tiun distingon, sed ne nepre skandinavoj! Kaj lingve ci estas 2-a persono singularo kaj vi estas 2-a persono pluralo. Ĉu oni devas diri pli?

Eddycgn (Profil megtekintése) 2009. november 23. 16:30:39

vi povas diri ci al mi, se vi bone esperantas. lango.gif

Frankouche (Profil megtekintése) 2009. november 23. 18:30:57

cellus:Se mi nepre uzu ci, mi uzos ĝin por 1 (unu) persono. La propono uzi ci por intimaj amikoj, infanoj, parencoj estas tre kulturspecifika. Zamenhof, ruse, france, germane kaj aliaj parolantoj faras tiun distingon, sed ne nepre skandinavoj! Kaj lingve ci estas 2-a persono singularo kaj vi estas 2-a persono pluralo. Ĉu oni devas diri pli?
Mi tute akordas vin :

ci = 1 homo
vi > 1 "

Sen gentileca kultura aspekto !
Tio ne ŝajnas simpla ? Ĉu vi ne eblas kalkuli homojn supre 1 ? okulumo.gif

Eddycgn (Profil megtekintése) 2009. november 23. 20:27:50

Frankouche:...
Sen gentileca kultura aspekto !
Tio ne ŝajnas simpla ? Ĉu vi ne eblas kalkuli homojn supre 1 ? okulumo.gif
Do tio signifas ke ci dirus ci ankaŭ al grava persono, kiel urbestraro, universitatorektoro, hospitalprofesoro, ktp. se li estas sola.
France ci dirus vous .
Korekte? rido.gif

Frankouche (Profil megtekintése) 2009. november 23. 20:52:29

Eddycgn:
Frankouche:...
Sen gentileca kultura aspekto !
Tio ne ŝajnas simpla ? Ĉu vi ne eblas kalkuli homojn supre 1 ? okulumo.gif
Do tio signifas ke ci dirus ci ankaŭ al grava persono, kiel urbestraro, universitatorektoro, hospitalprofesoro, ktp. se li estas sola.
rido.gif
Ekzakte. Kun multaj lingvoj, ne estas malsimilecoj kiam oni parolas al unu grava aŭ negrava homo.
Eddycgn:France ci dirus vous .
Korekte?
Jes, krom se ci estas eksterlandulo aŭ eta knabo. okulumo.gif

Eddycgn (Profil megtekintése) 2009. november 23. 21:45:43

Frankouche:
Eddycgn:France ci dirus vous .
Korekte?
Jes, krom se li estas eksterlandulo aŭ eta knabo. okulumo.gif
Tio estas eble tre disckrimina!
Vi ne dirus tu al grava persono de alia lando de la Eŭropa Unio, ĉu?
Mi ne kredas tion.

Frankouche (Profil megtekintése) 2009. november 23. 21:58:43

Eddycgn:
Frankouche:
Eddycgn:France ci dirus vous .
Korekte?
Jes, krom se ci estas eksterlandulo aŭ eta knabo. okulumo.gif
Tio estas eble tre disckrimina!
Vi ne dirus tu al grava persono de alia lando de la Eŭropa Unio, ĉu?
Mi ne kredas tion.
Ne, ne, ni miskomprenis nin. Se ci estas eksterlandulo (kiu ne parolas bone la francan) aŭ eta knabo, ci ofte eraras, do tio "permesitas" diri "tu" en la franca al grava homo.

Eddycgn (Profil megtekintése) 2009. november 23. 22:04:29

mi komprenis, dankon.
ĉetere, mi vidis vian jutubefilmon. tre interese.
sal.gif

Roberto12 (Profil megtekintése) 2009. november 23. 22:07:39

Ni devas havi situacion kie ĈIU AŬ NENIU uzas "ci". Ĉar la situacio kie ĉiu uzas ĝin ne okazos, ni forgesu ĝin!

La Angla lingvo pruvas ke oni ne bezonas ĝin.

Vissza a tetejére