Al la enhavo

ĈU UZADO DE PRONOMO CI?

de Francisko1, 2009-novembro-15

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 18:32:35

Iam la vorto “ci” ( “tu” en la portugala ) kutime estis uzata nur inter homoj kiuj povus paroli tre libere, tre amike, kaj tio nur post interkonsento.

Neniam, gefiloj au genepoj povis diri “ci” parolante al siaj gepatroj aŭ al siaj geavoj.
Certe moroj ŝanĝas kaj tio kio estis kutimo ne plu estas. Nun miaj nepoj diras “ci, avo...” Mi kredas ke okazis ion kiel ne parolatan interkonsenton... aŭ eble ne.

Ĉiokaze, ŝanĝiĝis la kutimo sed ne la lingvo. Estas la alparolato tiu kiu donas signifon al vortoj. Se iu diras al mi “ci”, tiu povas esti miaj nepoj, aŭ miaj amikoj, aŭ iu kiu ne konas niaj moroj, aŭ iu kiu ne estas sufiĉe edukita. Se la parolanto volas diri “ci”, prefere ke li bone konu la alparolato.

Similan problemon mi ĉiam havis pri la franca frazo: “ garçon, l’addition ! “, Mi lernis tiun frazon sed mi neniam ĝin uzis ĉar “garçon” signifas ankaŭ knabon.

Amike
Belmiro

cellus (Montri la profilon) 2010-aprilo-25 06:30:58

Mi ne memoras la ekzaktan lokon, sed mi kredas ke mi legis tion en la Lingvaj respondoj de Zamenhof. Estas ankaŭ eble ke mi legis pri tio en iu lernolibro. Mi lernis esperanton antaŭ tre longe, kaj mi ne pli memoras bone la lernoprocedon.[/quote]Mi ne vidas iun ajn interrilaton inter tia uzado de ci/vi kaj kultura neŭtraleco. Bonvolu klarigi tion.[/quote]En kelkaj lingvoj oni uzas la trian personon (singularo aŭ pluralo) al nekonatuloj. En aliaj oni povas uzi la trian singularo kaj la dua persono estas pli oficiala, kaj povas aperi neĝentila se erare uzata. Kelkaj lingvoj uzas nur unu alparolan pronomon. Tial oni povus atendi similan traktadon de la pronomoj kiel pri la prepozicioj, kie oni provas uzi "logikan" prepozidion-uzon.

Se iu malgraŭ la ordinara uzo ekskribus "ci", en tia kazo mi vidus tion kiel bonan signon.

sev (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 10:45:21

Ci ?

Aŭ ĉiam, aŭ neniam !
Mi ne volas la saman problemon ke en la franca.
Bedaŭrinde, "ĉiam ci" ne estas eble.
Do estos "neniam ci" (aŭ kreu novan lingvon).

Fakte, ne tre gravas, chu ne ?

Fino de tiu debato.
La sekvon, mi petas.

Reen al la supro