ĈU UZADO DE PRONOMO CI?
dari Francisko1, 15 November 2009
Pesan: 73
Bahasa: Esperanto
Belmiro (Tunjukkan profil) 24 April 2010 18.32.35
Neniam, gefiloj au genepoj povis diri “ci” parolante al siaj gepatroj aŭ al siaj geavoj.
Certe moroj ŝanĝas kaj tio kio estis kutimo ne plu estas. Nun miaj nepoj diras “ci, avo...” Mi kredas ke okazis ion kiel ne parolatan interkonsenton... aŭ eble ne.
Ĉiokaze, ŝanĝiĝis la kutimo sed ne la lingvo. Estas la alparolato tiu kiu donas signifon al vortoj. Se iu diras al mi “ci”, tiu povas esti miaj nepoj, aŭ miaj amikoj, aŭ iu kiu ne konas niaj moroj, aŭ iu kiu ne estas sufiĉe edukita. Se la parolanto volas diri “ci”, prefere ke li bone konu la alparolato.
Similan problemon mi ĉiam havis pri la franca frazo: “ garçon, l’addition ! “, Mi lernis tiun frazon sed mi neniam ĝin uzis ĉar “garçon” signifas ankaŭ knabon.
Amike
Belmiro
cellus (Tunjukkan profil) 25 April 2010 06.30.58
Se iu malgraŭ la ordinara uzo ekskribus "ci", en tia kazo mi vidus tion kiel bonan signon.
sev (Tunjukkan profil) 27 April 2010 10.45.21
Aŭ ĉiam, aŭ neniam !
Mi ne volas la saman problemon ke en la franca.
Bedaŭrinde, "ĉiam ci" ne estas eble.
Do estos "neniam ci" (aŭ kreu novan lingvon).
Fakte, ne tre gravas, chu ne ?
Fino de tiu debato.
La sekvon, mi petas.