Al la enhavo

Frazo el Radio Verda

de arkadio, 2009-novembro-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

arkadio (Montri la profilon) 2009-novembro-22 14:29:18

En epizodo 153 el Radio Verda http://radioverda.com/programoj/2009/10/24/rv153... farante la unuan artikolon, Karlina ŝajnas diri

"Kompreneble, por efektivigi ĉi tiun teknologion necesus ne nur vasta-ĝi-statigo de komumikaj ..."

Ĉu me audis ĝuste? Kion signifas "ĝi" ĉe tiu loko?

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-22 15:09:39

Mi ĵus aŭskultis la sondosieron. Mi kredas ke la koncerna vorto estas ĝisdatigo, kiu signifas "update", de la angla.

arkadio (Montri la profilon) 2009-novembro-22 15:43:17

tommjames:Mi ĵus aŭskultis la sondosieron. Mi kredas ke la koncerna vorto estas ĝisdatigo, kiu signifas "update", de la angla.
Dankon. Nun mi komprenas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-22 18:54:30

Krome, ili verŝajne diris 'ĉi tiun' kaj ne 'ĉi tion'.

arkadio (Montri la profilon) 2009-novembro-22 22:03:13

Rogir:Krome, ili verŝajne diris 'ĉi tiun' kaj ne 'ĉi tion'.
Dankon Rogir. Vi estas prava. Mi redaktos la frazon. (Mi estu justa al Karlina.)

Reen al la supro