Til innholdet

Ĉu vi pensadas en esperanto?

fra Eddycgn,2009 11 27

Meldinger: 56

Språk: Esperanto

KoLonJaNo (Å vise profilen) 2009 12 18 23:31:55

Saluton!

robinast:Dumskribe tion mesaĝon (parenteze, devus mi uzi akuzativon ĉi tie?), mi pensas parte angle, parte penas pensi esperante.
Dum mi skribas tiun mesaĝon ...



Skribante tiun mesaĝon ...

Kolonjano

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 19 05:35:30

Mi eĉ ebrie facile skribas esperante, do ŝajne pensi esperante mi povas senprobleme.

robinast (Å vise profilen) 2009 12 19 07:20:17

KoLonJaNo:

Dum mi skribas tiun mesaĝon ...



Skribante tiun mesaĝon ...
Dankon!

Harri

Arch_Angell (Å vise profilen) 2009 12 24 14:22:17

Rogir:Mi eĉ ebrie facile skribas esperante, do ŝajne pensi esperante mi povas senprobleme.
Ĉu vi eksperimentis okulumo.gif

Kiam mi komencis lerni lingvojn (anglan kaj esperanton en la sama tempo), mi legis ke pensado je lernlingvo multe helpas, Do nun miaj pensoj konsistas mikson de anglan esparanton kaj rusan lingvojn.

ereere (Å vise profilen) 2010 1 5 23:51:37

Mi ĉiam pensadas en la itala. Mi bone parolas la hispanan kaj la francan sed tute ne eblas por mi pensadi en lingvo kiu ne estu mia patrina lingvo.

maratonisto (Å vise profilen) 2010 1 6 22:49:37

Arch_Angell:
Kiam mi komencis lerni lingvojn (anglan kaj esperanton en la sama tempo), mi legis ke pensado je lernlingvo multe helpas, Do nun miaj pensoj konsistas mikson de anglan esparanton kaj rusan lingvojn.
Mi kompatas kun Vi. Lerni samtempe du fremdajn lingvojn estas multoble malfacila.

maratonisto (Å vise profilen) 2010 1 6 22:54:42

ereere:Mi ĉiam pensadas en la itala. Mi bone parolas la hispanan kaj la francan sed tute ne eblas por mi pensadi en lingvo kiu ne estu mia patrina lingvo.
Kiam mi lernis la italan lingvon (antaŭ 30 jaroj), mi pensadis en itala. Pensado en fremda lingvo helpas lerni ĝin pli rapide.

arcxjo (Å vise profilen) 2010 1 7 14:44:00

Mi kutime pensadas per kantado aŭ muzik-ritmo kaj monologoj en la pola kaj la angla. Foje en Esperanto kaj la germana, eĉ la hispana. Efektive, mia pensado estas pura ĥaoso - du vortoj pole, unu vorto angle, tri vortoj esperante, ktp. okulumo.gif

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 7 15:30:49

Kiam mi sakras, la intenseco de la sakro dependas de kiu lingvo mi uzas: en la franca, hispana aŭ alia lingvo tute ne serioze, en Esperanto iom pli, en la angla mi sakras serioze, en la germana intense, kaj en mia denaska nederlanda lingvo nur el la profundo de mia koro.

sinjoro (Å vise profilen) 2010 1 10 22:04:49

Mi pensadas en Esperanto ofte, sed mi neniam sonĝis en ĝi.

Tibake til toppen