Al la enhavo

Ĉu vi pensadas en esperanto?

de Eddycgn, 2009-novembro-27

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-29 20:00:24

... kaj vi sonĝas esti en Esperantolando, granda insulo en la oceano, kie ĉiuj estas feliĉaj, ĉu ne?

Interalie, pri sonĝoj. Mi ofte havas tiujn, en kiuj mi kaj ĉiuj homoj parolas esperanton, tute libere. Estas amuzege. rideto.gif

Vilius (Montri la profilon) 2009-novembro-29 20:20:36

Unufoje mi soĝis, ke mi penas partopreni en Esperanta interparolado, sed neniu komprenas min... Finfine ili singarde proponis iri al la alia tablo kie infanoj ludis ian stultan ludon kun vortoj. Embarasego! ploro.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-novembro-30 20:58:49

Pensas Esperante, sakras france

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-30 22:04:04

jan aleksan:Pensas Esperante, sakras france
... aŭ germane aŭ itale.
Mi trovis vortaron por esperantaj fivortoj kaj seksavrtoj en la reto, do ŝajnas ke plu ne ekzistas..
Moralistoj, sacrebleŭ!

astroly (Montri la profilon) 2009-novembro-30 22:50:24

Mi ĉiam pensas en Esperanto nokte, kiam mi jam enlitiĝix. Mi praktikadas per babilado kun imagaj geamikoj.
Kiam mi trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al mi, mi skribas ilin ĉe kajero, kaj poste mi serĉas en vortaro aŭ en reta vortaro.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-30 23:03:26

astroly:Mi ĉiam pensas en Esperanto nokte, kiam mi jam enlitiĝix. Mi praktikadas per babilado kun imagaj geamikoj.
Kiam mi trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al mi, mi skribas ilin ĉe kajero, kaj poste mi serĉas en vortaro aŭ en reta vortaro.
Tio estas tre bone!
Saluton al Venezuelo
Eddi

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-decembro-01 00:34:31

Mi:

...pensas plurlingve. La portugala enhavas malfacilajn vortojn kiuj malirigas la pensadon, tiel, ĉiam mi pensas krokodile, ehe. Ene de tia pensado, inkluzivigas esperanton, pro siaj eblecojn.

...sonĝas plurlingve, sed lasttempe, mi ofte sonĝis nur en esperanto... ĉar mia koramikino revenis al Danio... pro la malproksimeco, mi ofte sonĝas pri ni, kaj tial ke ni nur esperante parolas, la sonĝoj rolas esperante.

...revas esperante. Dum, mi fumas cigaredon kaj trinkas kafon, mia penso disiras revante pri alia mondo, kaj tio okazas esperante, ehe.

Fakte, dirindas ke, eĉ dum mi pensas per la helpo de ajahuasko ĉefe rulas esperante ankaŭ. senkulpa.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-01 01:35:03

Mi prekaŭ neniam pensadas en Esperanto. Mi pensas en la hispana, mia patrina lingvo, kaj en la germana, lingvo kiun mi lernas. Kelkfoje mi pensas pri vortoj kaj frazoj en aliaj lingvoj.

Sed eble mi ekkomencos pensadi en Esperanto. Nun aŭ morgaŭ, mi ne scias, sed baldaŭ.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-decembro-13 03:32:53

Iufoje, mi pensas Esperante. Kvankam, kutime dum ne pli ol kelkaj minutoj ĉiutempe. Tiam, kiam mi veturas, aŭ enlitiĝis, dum televidanoncoj... dum mallongaj malplenaj tempperiodoj, mi plenigas ilin Esperante.

Mi povas memori nur unu Esperantan sonĝon, kaj la "Esperanto" en ĝi estis eble ne ĝusta (aŭ eĉ Esperanto). Nur sonĝvortoj, kiuj ne signifis multajn postvekiĝe. Ensonĝe ili enhavis signifojn, kaj tie mi nomis tiun sonĝlingvon "Esperanto". Sed ĝi ne vere tielis.

robinast (Montri la profilon) 2009-decembro-18 23:10:51

Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne scias la Esperanton sufiĉe bone por pensadi esperante... Kutime mi pensas estone - sed fojfoje ankaŭ angle aŭ ruse. Dumskribe tion mesaĝon (parenteze, devus mi uzi akuzativon ĉi tie?), mi pensas parte angle, parte penas pensi esperante.
Estas interese mencii ke kelkfoje mi ankaŭ havas tre klarajn sonĝojn en la angla aŭ rusa - sed, ho ve, neniujn en la esperanto ĝis nun.

Reen al la supro