Meldinger: 56
Språk: Esperanto
nikko (Å vise profilen) 2009 11 29 20:00:24
Interalie, pri sonĝoj. Mi ofte havas tiujn, en kiuj mi kaj ĉiuj homoj parolas esperanton, tute libere. Estas amuzege.
Vilius (Å vise profilen) 2009 11 29 20:20:36
jan aleksan (Å vise profilen) 2009 11 30 20:58:49
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 30 22:04:04
jan aleksan:Pensas Esperante, sakras france... aŭ germane aŭ itale.
Mi trovis vortaron por esperantaj fivortoj kaj seksavrtoj en la reto, do ŝajnas ke plu ne ekzistas..
Moralistoj, sacrebleŭ!
astroly (Å vise profilen) 2009 11 30 22:50:24
Kiam mi trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al mi, mi skribas ilin ĉe kajero, kaj poste mi serĉas en vortaro aŭ en reta vortaro.
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 30 23:03:26
astroly:Mi ĉiam pensas en Esperanto nokte, kiam mi jam enlitiĝix. Mi praktikadas per babilado kun imagaj geamikoj.Tio estas tre bone!
Kiam mi trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al mi, mi skribas ilin ĉe kajero, kaj poste mi serĉas en vortaro aŭ en reta vortaro.
Saluton al Venezuelo
Eddi
Rodrigoo (Å vise profilen) 2009 12 1 00:34:31
...pensas plurlingve. La portugala enhavas malfacilajn vortojn kiuj malirigas la pensadon, tiel, ĉiam mi pensas krokodile, ehe. Ene de tia pensado, inkluzivigas esperanton, pro siaj eblecojn.
...sonĝas plurlingve, sed lasttempe, mi ofte sonĝis nur en esperanto... ĉar mia koramikino revenis al Danio... pro la malproksimeco, mi ofte sonĝas pri ni, kaj tial ke ni nur esperante parolas, la sonĝoj rolas esperante.
...revas esperante. Dum, mi fumas cigaredon kaj trinkas kafon, mia penso disiras revante pri alia mondo, kaj tio okazas esperante, ehe.
Fakte, dirindas ke, eĉ dum mi pensas per la helpo de ajahuasko ĉefe rulas esperante ankaŭ.
Hispanio (Å vise profilen) 2009 12 1 01:35:03
Sed eble mi ekkomencos pensadi en Esperanto. Nun aŭ morgaŭ, mi ne scias, sed baldaŭ.
RiotNrrd (Å vise profilen) 2009 12 13 03:32:53
Mi povas memori nur unu Esperantan sonĝon, kaj la "Esperanto" en ĝi estis eble ne ĝusta (aŭ eĉ Esperanto). Nur sonĝvortoj, kiuj ne signifis multajn postvekiĝe. Ensonĝe ili enhavis signifojn, kaj tie mi nomis tiun sonĝlingvon "Esperanto". Sed ĝi ne vere tielis.
robinast (Å vise profilen) 2009 12 18 23:10:51
Estas interese mencii ke kelkfoje mi ankaŭ havas tre klarajn sonĝojn en la angla aŭ rusa - sed, ho ve, neniujn en la esperanto ĝis nun.