Al la enhavo

Ĉu vi pensadas en esperanto?

de Eddycgn, 2009-novembro-27

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

N244 (Montri la profilon) 2010-januaro-12 21:40:32

Mi kelkfoje provadas pensadi en Esperanto. Mi faras tion ĝis mia cerbo laciĝas, kaj tiam pensadas en la angla dum iom da tempo antaŭ ol denove komenci pensadi esperante. lango.gif

bukvodel (Montri la profilon) 2010-januaro-22 07:38:41

Ĉefe, mi pensas en Angla kaj Rusa, en Rusa nevole, en Angla vole.
Pensi en lernata lingvo estas tre utile, speciale, kiam oni ne povas paroli en tiu ĉi lingvo kun iu alia.

Post kiam mi iom lernas, aŭ legas, aŭ scribas Esperanto mi nevole/aŭtomate komencas pensi en Esperanto, sed mi ankorau ne povas tuj rememori multajn vortojn kaj mi returniĝas al pensi en Angla aŭ en Rusa.
okulumo.gif

jagxi (Montri la profilon) 2010-januaro-22 10:13:16

Kiam mi interparolas esperante, kaj sufiĉe longe legas esperantan libron, mi fojfoje pensas esperante.

prahomo (Montri la profilon) 2010-januaro-22 13:24:00

Rogir:Mi pensas en la nederlanda, mia denasklingvo, en la angla, mia edukadlingvo, en esperanto, kaj foje kelkajn vortojn en aliaj lingvoj. Kaj fojfoje mi pensas en la matematika.
gne ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-22 14:03:33

Rogir:... kaj en mia denaska nederlanda lingvo nur el la profundo de mia koro.
Kiam pensas vi en la klingona, aŭ la homlupa?
ARGH ARGG GRRRRRRRRRRRR!! rido.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-22 14:04:49

Kaj kelkaj pensas en la gne ?-lingvo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-22 14:06:53

Rogir:Kaj kelkaj pensas en la gne ?-lingvo.
Ĉu la gne-lingvo havas pli ol unu vorton?

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-22 23:10:07

Eddycgn:
Rogir:Kaj kelkaj pensas en la gne ?-lingvo.
Ĉu la gne-lingvo havas pli ol unu vorton?
Ne, tio ja faras la lingvon tiel fascina.

Clet (Montri la profilon) 2010-januaro-25 10:02:45

malfacile estas diri en kia lingvo oni "pensas" (estas abstrakta procezo), sed ofte mi demandas min "se mi devus diri tion, kiel mi dirus Ee" ?

zaratustro (Montri la profilon) 2010-januaro-26 01:37:04

Normale mi pensas en mian denaklinvon (Hispana), sed Kiam mi studas Esperanton, mi pensas esperante, ĉar tiu estas la plej bona afero por plilerniĝi.

Reen al la supro