去目錄頁

Ĉu vi pensadas en esperanto?

Eddycgn, 2009年11月27日

讯息: 60

语言: Esperanto

N244 (显示个人资料) 2010年1月12日下午9:40:32

Mi kelkfoje provadas pensadi en Esperanto. Mi faras tion ĝis mia cerbo laciĝas, kaj tiam pensadas en la angla dum iom da tempo antaŭ ol denove komenci pensadi esperante. lango.gif

bukvodel (显示个人资料) 2010年1月22日上午7:38:41

Ĉefe, mi pensas en Angla kaj Rusa, en Rusa nevole, en Angla vole.
Pensi en lernata lingvo estas tre utile, speciale, kiam oni ne povas paroli en tiu ĉi lingvo kun iu alia.

Post kiam mi iom lernas, aŭ legas, aŭ scribas Esperanto mi nevole/aŭtomate komencas pensi en Esperanto, sed mi ankorau ne povas tuj rememori multajn vortojn kaj mi returniĝas al pensi en Angla aŭ en Rusa.
okulumo.gif

jagxi (显示个人资料) 2010年1月22日上午10:13:16

Kiam mi interparolas esperante, kaj sufiĉe longe legas esperantan libron, mi fojfoje pensas esperante.

prahomo (显示个人资料) 2010年1月22日下午1:24:00

Rogir:Mi pensas en la nederlanda, mia denasklingvo, en la angla, mia edukadlingvo, en esperanto, kaj foje kelkajn vortojn en aliaj lingvoj. Kaj fojfoje mi pensas en la matematika.
gne ?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月22日下午2:03:33

Rogir:... kaj en mia denaska nederlanda lingvo nur el la profundo de mia koro.
Kiam pensas vi en la klingona, aŭ la homlupa?
ARGH ARGG GRRRRRRRRRRRR!! rido.gif

Rogir (显示个人资料) 2010年1月22日下午2:04:49

Kaj kelkaj pensas en la gne ?-lingvo.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月22日下午2:06:53

Rogir:Kaj kelkaj pensas en la gne ?-lingvo.
Ĉu la gne-lingvo havas pli ol unu vorton?

horsto (显示个人资料) 2010年1月22日下午11:10:07

Eddycgn:
Rogir:Kaj kelkaj pensas en la gne ?-lingvo.
Ĉu la gne-lingvo havas pli ol unu vorton?
Ne, tio ja faras la lingvon tiel fascina.

Clet (显示个人资料) 2010年1月25日上午10:02:45

malfacile estas diri en kia lingvo oni "pensas" (estas abstrakta procezo), sed ofte mi demandas min "se mi devus diri tion, kiel mi dirus Ee" ?

zaratustro (显示个人资料) 2010年1月26日上午1:37:04

Normale mi pensas en mian denaklinvon (Hispana), sed Kiam mi studas Esperanton, mi pensas esperante, ĉar tiu estas la plej bona afero por plilerniĝi.

回到上端