Al la enhavo

Ĉu vi pensadas en esperanto?

de Eddycgn, 2009-novembro-27

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

bukvodel (Montri la profilon) 2010-januaro-28 09:16:49

Pli mi lernas "Gerda Malaperis" pli ofte mi pensadas espirante.

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-januaro-30 11:00:30

Foje mi uzas pensade esperanton por plibone vortigi koncepton, tion mi faris ekz. kiam mi verkis mian antaŭtezon (universitata verkaĵo). Ankaŭ okazis al mi lastnokte, ke mi revis en esperanto! Estis la unua okazo. Interese ĉar mi pliofte skribas esperanton ol parolas ĝin, fakte mi preskaŭ neniam havas eblecon ĝin paroli ĉi tie, do mi pensas ke tiu ĉi revo estas simbolo de frustro pro la malebleco je esperanton paroli.

CubeF (Montri la profilon) 2010-februaro-04 01:48:36

Mi vere povas pensi en iu ajn lingvo nur postkiam mi sonĝas en ĝi kaj kreas spontanan kanton. Do mi pensas precipe en slovaka kaj poste ankaŭ en Esperanto. Do, nur en du lingvoj, sed sufiĉas por mi rido.gif

patrik (Montri la profilon) 2010-februaro-14 13:54:10

Mi pensadas en Esperanto de tempo al tempo, kaj ĉi-matene, mi sonĝis, parolante en E-o kun iu instruisto (kiu aspektas kiel D-ro Ivo Lapenna)! Estas mia unuafoja sperto, kaj estas ja interese. rido.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 00:10:46

Nur nokte... koŝmare.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-18 10:27:14

Senegaùlo:Nur nokte... koŝmare.
Vi certe sonĝas inter-romane...

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-18 11:59:09

Mi ne pensadas en Esperanto. Neniu okazo por paroli kun esperantisto. Por mi, Esperanto estas nur skriba lingvo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-februaro-18 12:38:17

Mi ankoraŭ ne sukcesas pensi (aŭ pensadi) rekte en esperanto. Mi ŝatus, sed momente ne estas ebla. Mi nur kapablas kunmeti mallongajn frazojn. demando.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 15:27:02

crescence:Mi ne pensadas en Esperanto. Neniu okazo por paroli kun esperantisto. Por mi, Esperanto estas nur skriba lingvo.
Ank' per mi Eo es' nur un' skriba lingv'...
Kiam mi kunestas esperantistojn, ni ĉiam preferas iun ajn lingvon alian... lango.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 15:28:34

Eddycgn:
Senegaùlo:Nur nokte... koŝmare.
Vi certe sonĝas inter-romane...
Ankoraŭ ne. Tiu lingvo estas tro freŝdata... okulumo.gif

Reen al la supro