본문으로

Ĉu vi pensadas en esperanto?

글쓴이: Eddycgn, 2009년 11월 27일

글: 60

언어: Esperanto

bukvodel (프로필 보기) 2010년 1월 28일 오전 9:16:49

Pli mi lernas "Gerda Malaperis" pli ofte mi pensadas espirante.

Kurawiri (프로필 보기) 2010년 1월 30일 오전 11:00:30

Foje mi uzas pensade esperanton por plibone vortigi koncepton, tion mi faris ekz. kiam mi verkis mian antaŭtezon (universitata verkaĵo). Ankaŭ okazis al mi lastnokte, ke mi revis en esperanto! Estis la unua okazo. Interese ĉar mi pliofte skribas esperanton ol parolas ĝin, fakte mi preskaŭ neniam havas eblecon ĝin paroli ĉi tie, do mi pensas ke tiu ĉi revo estas simbolo de frustro pro la malebleco je esperanton paroli.

CubeF (프로필 보기) 2010년 2월 4일 오전 1:48:36

Mi vere povas pensi en iu ajn lingvo nur postkiam mi sonĝas en ĝi kaj kreas spontanan kanton. Do mi pensas precipe en slovaka kaj poste ankaŭ en Esperanto. Do, nur en du lingvoj, sed sufiĉas por mi rido.gif

patrik (프로필 보기) 2010년 2월 14일 오후 1:54:10

Mi pensadas en Esperanto de tempo al tempo, kaj ĉi-matene, mi sonĝis, parolante en E-o kun iu instruisto (kiu aspektas kiel D-ro Ivo Lapenna)! Estas mia unuafoja sperto, kaj estas ja interese. rido.gif

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 2월 18일 오전 12:10:46

Nur nokte... koŝmare.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 18일 오전 10:27:14

Senegaùlo:Nur nokte... koŝmare.
Vi certe sonĝas inter-romane...

crescence (프로필 보기) 2010년 2월 18일 오전 11:59:09

Mi ne pensadas en Esperanto. Neniu okazo por paroli kun esperantisto. Por mi, Esperanto estas nur skriba lingvo.

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 2월 18일 오후 12:38:17

Mi ankoraŭ ne sukcesas pensi (aŭ pensadi) rekte en esperanto. Mi ŝatus, sed momente ne estas ebla. Mi nur kapablas kunmeti mallongajn frazojn. demando.gif

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 2월 18일 오후 3:27:02

crescence:Mi ne pensadas en Esperanto. Neniu okazo por paroli kun esperantisto. Por mi, Esperanto estas nur skriba lingvo.
Ank' per mi Eo es' nur un' skriba lingv'...
Kiam mi kunestas esperantistojn, ni ĉiam preferas iun ajn lingvon alian... lango.gif

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 2월 18일 오후 3:28:34

Eddycgn:
Senegaùlo:Nur nokte... koŝmare.
Vi certe sonĝas inter-romane...
Ankoraŭ ne. Tiu lingvo estas tro freŝdata... okulumo.gif

다시 위로