ไปยังสารบัญ

Ĉu vi pensadas en esperanto?

จาก Eddycgn, 27 พฤศจิกายน 2009

ข้อความ 56

ภาษา: Esperanto

bukvodel (แสดงโปรไฟล์) 28 มกราคม 2010, 09:16:49

Pli mi lernas "Gerda Malaperis" pli ofte mi pensadas espirante.

Kurawiri (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2010, 11:00:30

Foje mi uzas pensade esperanton por plibone vortigi koncepton, tion mi faris ekz. kiam mi verkis mian antaŭtezon (universitata verkaĵo). Ankaŭ okazis al mi lastnokte, ke mi revis en esperanto! Estis la unua okazo. Interese ĉar mi pliofte skribas esperanton ol parolas ĝin, fakte mi preskaŭ neniam havas eblecon ĝin paroli ĉi tie, do mi pensas ke tiu ĉi revo estas simbolo de frustro pro la malebleco je esperanton paroli.

CubeF (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2010, 01:48:36

Mi vere povas pensi en iu ajn lingvo nur postkiam mi sonĝas en ĝi kaj kreas spontanan kanton. Do mi pensas precipe en slovaka kaj poste ankaŭ en Esperanto. Do, nur en du lingvoj, sed sufiĉas por mi rido.gif

patrik (แสดงโปรไฟล์) 14 กุมภาพันธ์ 2010, 13:54:10

Mi pensadas en Esperanto de tempo al tempo, kaj ĉi-matene, mi sonĝis, parolante en E-o kun iu instruisto (kiu aspektas kiel D-ro Ivo Lapenna)! Estas mia unuafoja sperto, kaj estas ja interese. rido.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 18 กุมภาพันธ์ 2010, 10:27:14

Senegaùlo:Nur nokte... koŝmare.
Vi certe sonĝas inter-romane...

crescence (แสดงโปรไฟล์) 18 กุมภาพันธ์ 2010, 11:59:09

Mi ne pensadas en Esperanto. Neniu okazo por paroli kun esperantisto. Por mi, Esperanto estas nur skriba lingvo.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 18 กุมภาพันธ์ 2010, 12:38:17

Mi ankoraŭ ne sukcesas pensi (aŭ pensadi) rekte en esperanto. Mi ŝatus, sed momente ne estas ebla. Mi nur kapablas kunmeti mallongajn frazojn. demando.gif

Dozorca (แสดงโปรไฟล์) 19 กุมภาพันธ์ 2010, 11:53:16

Mi ne pensas en Esperanto ĉar mi ne konas ĝin bone,kaj mi uzas ĝn tro malofte.

Gerusa (แสดงโปรไฟล์) 19 กุมภาพันธ์ 2010, 21:10:06

Treee interesa forumo!!!!!!!!

Mi pensadas en Esperanto... ankaŭ solbabiladas en esperanto... lango.gif Mi jam sonĝis kun Eo kun gebrazilanoj, sed popolo ne parolis Eo-n en mia sonĝo ploro.gif .

horsto (แสดงโปรไฟล์) 19 กุมภาพันธ์ 2010, 23:52:29

Gerusa:Treee interesa forumo!!!!!!!!
Mi pensadas en Esperanto... ankaŭ solbabiladas en esperanto... lango.gif Mi jam sonĝis kun Eo kun gebrazilanoj, sed popolo ne parolis Eo-n en mia sonĝo ploro.gif .
Interese, ankaŭ mi ĉefe parolas kun mi mem en Esperanto. Sed kiel oni sonĝas kun Esperanto aŭ kun aliaj homoj?

กลับไปด้านบน