Zum Inhalt

Ĉu vi pensadas en esperanto?

von Eddycgn, 27. November 2009

Beiträge: 60

Sprache: Esperanto

nikko (Profil anzeigen) 29. November 2009 20:00:24

... kaj vi sonĝas esti en Esperantolando, granda insulo en la oceano, kie ĉiuj estas feliĉaj, ĉu ne?

Interalie, pri sonĝoj. Mi ofte havas tiujn, en kiuj mi kaj ĉiuj homoj parolas esperanton, tute libere. Estas amuzege. rideto.gif

Vilius (Profil anzeigen) 29. November 2009 20:20:36

Unufoje mi soĝis, ke mi penas partopreni en Esperanta interparolado, sed neniu komprenas min... Finfine ili singarde proponis iri al la alia tablo kie infanoj ludis ian stultan ludon kun vortoj. Embarasego! ploro.gif

jan aleksan (Profil anzeigen) 30. November 2009 20:58:49

Pensas Esperante, sakras france

Eddycgn (Profil anzeigen) 30. November 2009 22:04:04

jan aleksan:Pensas Esperante, sakras france
... aŭ germane aŭ itale.
Mi trovis vortaron por esperantaj fivortoj kaj seksavrtoj en la reto, do ŝajnas ke plu ne ekzistas..
Moralistoj, sacrebleŭ!

astroly (Profil anzeigen) 30. November 2009 22:50:24

Mi ĉiam pensas en Esperanto nokte, kiam mi jam enlitiĝix. Mi praktikadas per babilado kun imagaj geamikoj.
Kiam mi trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al mi, mi skribas ilin ĉe kajero, kaj poste mi serĉas en vortaro aŭ en reta vortaro.

Eddycgn (Profil anzeigen) 30. November 2009 23:03:26

astroly:Mi ĉiam pensas en Esperanto nokte, kiam mi jam enlitiĝix. Mi praktikadas per babilado kun imagaj geamikoj.
Kiam mi trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al mi, mi skribas ilin ĉe kajero, kaj poste mi serĉas en vortaro aŭ en reta vortaro.
Tio estas tre bone!
Saluton al Venezuelo
Eddi

Rodrigoo (Profil anzeigen) 1. Dezember 2009 00:34:31

Mi:

...pensas plurlingve. La portugala enhavas malfacilajn vortojn kiuj malirigas la pensadon, tiel, ĉiam mi pensas krokodile, ehe. Ene de tia pensado, inkluzivigas esperanton, pro siaj eblecojn.

...sonĝas plurlingve, sed lasttempe, mi ofte sonĝis nur en esperanto... ĉar mia koramikino revenis al Danio... pro la malproksimeco, mi ofte sonĝas pri ni, kaj tial ke ni nur esperante parolas, la sonĝoj rolas esperante.

...revas esperante. Dum, mi fumas cigaredon kaj trinkas kafon, mia penso disiras revante pri alia mondo, kaj tio okazas esperante, ehe.

Fakte, dirindas ke, eĉ dum mi pensas per la helpo de ajahuasko ĉefe rulas esperante ankaŭ. senkulpa.gif

Hispanio (Profil anzeigen) 1. Dezember 2009 01:35:03

Mi prekaŭ neniam pensadas en Esperanto. Mi pensas en la hispana, mia patrina lingvo, kaj en la germana, lingvo kiun mi lernas. Kelkfoje mi pensas pri vortoj kaj frazoj en aliaj lingvoj.

Sed eble mi ekkomencos pensadi en Esperanto. Nun aŭ morgaŭ, mi ne scias, sed baldaŭ.

RiotNrrd (Profil anzeigen) 13. Dezember 2009 03:32:53

Iufoje, mi pensas Esperante. Kvankam, kutime dum ne pli ol kelkaj minutoj ĉiutempe. Tiam, kiam mi veturas, aŭ enlitiĝis, dum televidanoncoj... dum mallongaj malplenaj tempperiodoj, mi plenigas ilin Esperante.

Mi povas memori nur unu Esperantan sonĝon, kaj la "Esperanto" en ĝi estis eble ne ĝusta (aŭ eĉ Esperanto). Nur sonĝvortoj, kiuj ne signifis multajn postvekiĝe. Ensonĝe ili enhavis signifojn, kaj tie mi nomis tiun sonĝlingvon "Esperanto". Sed ĝi ne vere tielis.

robinast (Profil anzeigen) 18. Dezember 2009 23:10:51

Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne scias la Esperanton sufiĉe bone por pensadi esperante... Kutime mi pensas estone - sed fojfoje ankaŭ angle aŭ ruse. Dumskribe tion mesaĝon (parenteze, devus mi uzi akuzativon ĉi tie?), mi pensas parte angle, parte penas pensi esperante.
Estas interese mencii ke kelkfoje mi ankaŭ havas tre klarajn sonĝojn en la angla aŭ rusa - sed, ho ve, neniujn en la esperanto ĝis nun.

Zurück nach oben