Kwa maudhui

Ĉu vi pensadas en esperanto?

ya Eddycgn, 27 Novemba 2009

Ujumbe: 60

Lugha: Esperanto

Dozorca (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2010 11:53:16 asubuhi

Mi ne pensas en Esperanto ĉar mi ne konas ĝin bone,kaj mi uzas ĝn tro malofte.

Gerusa (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2010 9:10:06 alasiri

Treee interesa forumo!!!!!!!!

Mi pensadas en Esperanto... ankaŭ solbabiladas en esperanto... lango.gif Mi jam sonĝis kun Eo kun gebrazilanoj, sed popolo ne parolis Eo-n en mia sonĝo ploro.gif .

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2010 11:52:29 alasiri

Gerusa:Treee interesa forumo!!!!!!!!
Mi pensadas en Esperanto... ankaŭ solbabiladas en esperanto... lango.gif Mi jam sonĝis kun Eo kun gebrazilanoj, sed popolo ne parolis Eo-n en mia sonĝo ploro.gif .
Interese, ankaŭ mi ĉefe parolas kun mi mem en Esperanto. Sed kiel oni sonĝas kun Esperanto aŭ kun aliaj homoj?

Senegaùlo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2010 12:55:50 asubuhi

Iun nokton mi sonĝis kun Zamenhof... Post kiam mi salutis lin en esperanto, li respondis: "Oh yes! That old Volapük... Does anybody still use it down there?

Gerusa (Wasifu wa mtumiaji) 18 Machi 2010 6:52:29 alasiri

horsto:
Gerusa:Treee interesa forumo!!!!!!!!
Mi pensadas en Esperanto... ankaŭ solbabiladas en esperanto... lango.gif Mi jam sonĝis kun Eo kun gebrazilanoj, sed popolo ne parolis Eo-n en mia sonĝo ploro.gif .
Interese, ankaŭ mi ĉefe parolas kun mi mem en Esperanto. Sed kiel oni sonĝas kun Esperanto aŭ kun aliaj homoj?
Mi sonĝis ke infanoj lernas pri esperanta movado kaj pri Zamenhof, sed La parolado okazas en mia materna lingvo. Alia nokto mi sonĝis ke polikuloj elektis Eo kiel oficiala lingvo en lernejo, sed ankaŭ em portugala lingvo.
Ĉu paroli kun si mem ne estas afero de frenezulo??
okulumo.gif

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Machi 2010 2:59:19 alasiri

Gerusa:Ĉu paroli kun si mem ne estas afero de frenezulo??
okulumo.gif
Ne. Ankaŭ mi parolas iam en Eo kun la homo plej saĝa. Kun mi mem. sal.gif

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Machi 2010 8:41:14 alasiri

Gerusa:
Ĉu paroli kun si mem ne estas afero de frenezulo??
okulumo.gif
Jes, sed nur se vi dume pensas ke vi parolas kun alia persono. senkulpa.gif

mathieubriere (Wasifu wa mtumiaji) 19 Machi 2010 10:59:08 alasiri

horsto:
Gerusa:
Ĉu paroli kun si mem ne estas afero de frenezulo??
okulumo.gif
Jes, sed nur se vi dume pensas ke vi parolas kun alia persono. senkulpa.gif
Tio estas amuzindega. rido.gif Se vi, estante tute sola, iutage certos ke vi kun alia persono parolas... Estos zorginda...
Nu, Mi tuttage parolas kun mi mem. Iome esperante sed mi ne havas sufiĉe da vortojn por bonege paroli...al mi!!!
Ĝis!

Gerusa (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2010 8:55:46 alasiri

mathieubriere:
horsto:
Gerusa:
Ĉu paroli kun si mem ne estas afero de frenezulo??
okulumo.gif
Jes, sed nur se vi dume pensas ke vi parolas kun alia persono. senkulpa.gif
Tio estas amuzindega. rido.gif Se vi, estante tute sola, iutage certos ke vi kun alia persono parolas... Estos zorginda...
Nu, Mi tuttage parolas kun mi mem. Iome esperante sed mi ne havas sufiĉe da vortojn por bonege paroli...al mi!!!
Ĝis!
Se vi sole parolas, vi memoras Eo plibone, sed
...se vi parolas kun si mem senkulpa.gif Kiu lernigos "vin" kiam umu el vi erari?
heh (eble estus grava pensi "ke vi kun alia persono parolas..." kaj li (aŭ ŝi) konas Eo-n plene. rido.gif

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 27 Machi 2010 2:30:40 alasiri

Gerusa:...eble estus grava pensi "ke vi kun alia persono parolas..." kaj li (aŭ ŝi) konas Eo-n plene
Se mi parolas kun mi mem aŭ kun mia spegulimago, tio estas bone por ekzerciĝi rapidparoli kaj klopodi bone prononci. Tio ne eblas se oni nur skribas aŭ tre malofte persone konversaciumas.

Laŭte legi estas ankaŭ bone, sed tiukaze oni ne necesas serĉi la vortojn. Memparolado estas ankaŭ ekzerco por rapide trovi la vortojn kaj kunmeti ilin sen hezito.

Ĉaŭ

Kurudi juu