Vai all’indice

U kiel verba radiko

di summynen, 03 dicembre 2009

Messaggi: 11

Lingua: Esperanto

summynen (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 16:01:27

Ĉu mi rajtas u-i, u-eg-i, aŭ ĉu nur estas permesite voli kaj deziri? Kaj, ja mi scias, ke estas nekutime, sed ne temas pri tio. Mi kreemas kaj volas uzi E-on novmaniere, sed malamas novradikojn. Ĉu "ui" estus komprenebla vorto?

tommjames (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 16:21:58

ja mi scias, ke estas nekutime
Tio estas ioma maltroigo. rideto.gif
Ĉu "ui" estus komprenebla vorto?
Laŭ mi ne. Tute sensignifa.

darkweasel (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 17:16:21

Mi ne komprenus tiun vorton. Ekzistas jam alia fadeno pri la uzo de nudaj verbaj finaĵoj, kie oni subkomprenu est-. (ekzemple "la mustelo as rapida"). Tio estas simila demando.

Estas pli bone uzi nur tiajn vortojn kaj konstruojn, kiajn jam aliaj uzis senprobleme, ĉar Esperanto estas jam sufiĉe evoluinta.

Oŝo-Jabe (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 18:47:26

Kaj pri devi?

AlfRoland (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 19:22:55

summynen:[..] Ĉu "ui" estus komprenebla vorto?
Ĉu vi mem komprenas tiun "vorton"? demando.gif

horsto (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 19:39:10

"ui" povus havi la signifon de la angla "should" aŭ la germana "soll".
Sed kial diri la pli komplikan "mi uas iri nun" anstataŭ "mi iru nun"?

vidas vandenis (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 19:49:11

Ui? Kial ne ai,oi,ei?

jan aleksan (Mostra il profilo) 03 dicembre 2009 20:47:01

vidas vandenis:Ui? Kial ne ai,oi,ei?
Nu, iusence, ĝi ĝustas, se jam oni konsilis ke oni povas fari vorton per afiksoj. oi povus esti aparte utila: fari nomon uzante radikon. Mi ne scias ĉu estas vorto por tio. Ĉu nomigi?

Sed mi ankaŭ iom dubas pri uzebleco.

ridulo.gif,

KoLonJaNo (Mostra il profilo) 04 dicembre 2009 01:13:54

Saluton!

1-e Oni nepre distingu afiksojn (prefiksoj kaj sufiksoj) de finaĵoj.

2-e Kvankam ne dekomence, ja iom post iom proponiĝis kaj akceptiĝis vortoj formitaj nur el prefikso (ekz. disa kaj eki) aŭ sufikso (ekz. aĉa kaj eble) kaj finaĵo.

En tiuj la afikso ja rolas kiel radiko.

2-e Uzado de finaĵoj mem kiel radikoj laŭ mi kompreneblas nur kun sufiĉa kunteksto.

a) La verbaj finaĵoj as, is, os kaj us eble plej bone rekoneblus. (Sed almenaŭ -as koliziias kun Fundamenta substantiva radiko as.)

b) La finaĵoj j kaj n estas nuraj konsonantoj kaj multaj imageblaj "derivaĵoj" fakte estas jam okupitaj, ekz. ja, je, jen, jo, ju kaj [na], ne, ni, no, nu.

c) La ceteraj finaĵoj a, e, i, o kaj u ne nur estas vokaloj, sed ankaŭ nomoj de literoj.

Do treege simplisma vorto kia *ui iel rilatus al la litero u kaj ne taŭgus por aludi al la vola modo esprimata per -u.

Kolonjano

sergejm (Mostra il profilo) 04 dicembre 2009 08:42:05

lmmo, *ui devus signifi 'ordoni' aŭ prononci 'u' anstataŭ alia sono.
En rusa lingvo estas verboj
акать - *ai - prononci 'a' anstastaŭ neakcentita 'o' - tio estas literatura prononco en rusa lingvo.
окать - *oi - prononci neakcentintan 'o', kiam literatura prononco estas 'a'.

Torna all’inizio