Al la enhavo

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

de magnifico94, 2009-decembro-08

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-19 09:36:08

crescence:Kion vi volas esprimi per tiu bildo ?
Ke ne indas proponi ŝanĝoj de la fundamento, ĉar neniu akceptos ilin.
(vidu mian antaŭan mesaĝon)

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-19 10:42:33

Vilius:
Ke ne indas proponi ŝanĝoj de la fundamento, ĉar neniu akceptos ilin.
Franca proverbo diras : "Sole nur la azenoj ne ŝanĝas opinion." Lingvo nepre ŝanĝas laŭ la epoko. Lingvo, kiu ne evoluas, estas morta lingvo.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-19 20:06:40

crescence:
Vilius:
Ke ne indas proponi ŝanĝoj de la fundamento, ĉar neniu akceptos ilin.
Franca proverbo diras : "Sole nur la azenoj ne ŝanĝas opinion." Lingvo nepre ŝanĝas laŭ la epoko. Lingvo, kiu ne evoluas, estas morta lingvo.
La lingvo jam evoluis kaj ankoraŭ evoluas. Evoluo estas natura procezo, kaj povas okazi eĉ sen ŝanĝoj al la Fundamento. Novaj radikoj estas uzeblaj laŭ Regulo 15, ktp.

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-20 07:21:37

Oŝo-Jabe:...sen ŝanĝoj al la Fundamento...
Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-20 12:15:49

crescence:
Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?
Mi ne komprenas kion vi volas. Kion vi volas ŝanĝi en la fundamento? La temo de ĉi tiu fadeno, ŝanĝi unu aŭ kelkajn vortojn, ne estas kontraŭ la fundamento, Zamenhof ja ŝajne mem pensis pri tiuj ŝanĝoj.
crescence:
Sole nur la azenoj ne ŝanĝas opinion.
La plej granda azeno estas tiu, kiu ĉiam denove ŝanĝas sian opinion sen havi bonajn kialojn por tiuj ŝanĝoj, nur por ŝanĝi iu ajn.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-20 13:18:21

crescence:
Oŝo-Jabe:...sen ŝanĝoj al la Fundamento...
Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?
Mi samopinias. Oni ne povas diri ke la eon estas libera lingvo kiu apartenas al neniu kaj trudi regulojn. La fundamento ne estas sankta libro !

Ĉiukaze, vi perfekte scias ke se la esperanto iĝus lingvo de iu lando aŭ iĝus parolita de unu miliardo da homoj, la reguloj ne respektiĝos. Tio estas humana. Lingvo kiu ne evoluas estas morta lingvo, ia iluzio.

Imagu, kion vi faros al homoj kiuj ne uzas fundamente la eon ?
Vi sekvos kiel la aliaj, la plimulto, aŭ vi parolos malnovan esperantan dialekton...

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-20 14:45:10

Miland:Hodie estas latina vorto, ne Esperanta. Oni devas paroli Esperanton, kaj tial diri hodiaŭ!
Multaj vortoj esperantaj estas vortoj latinaj, kaj tio ĝenas neniun. La Francoj uzas multajn vortojn anglajn, tio ĝenas neniun...

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-20 14:58:43

crescence:La Francoj uzas multajn vortojn anglajn, tio ĝenas neniun...
Ĉu vere? [url=http://www.telegraph.co.uk/news/1524488/Words-fail-the-French-defence-Un-step-forward-deŭ-steps-back.html]Jen[/url] interesa artikolo. Evidente la afero ĝenas kelkajn en la Akademio franca!

Serioze, ni distingu inter deveno kaj esto. Hodiaŭ devenas de la latina hodie, sed la lasta mem restas latina vorto. Ni parolu Esperanton, ne la latinan.

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-20 16:03:08

Miland:
Ĉu vere? [url=http://www.telegraph.co.uk/news/1524488/Words-fail-the-French-defence-Un-step-forward-deŭ-steps-back.html]Jen[/url] interesa artikolo. Evidente la afero ĝenas kelkajn en la Akademio franca!
La franca registaro stimulas la lernadon de la angla. 80% da la elementaj lernejoj lernigas la anglan lingvon. La infanoj ne scias skribi la francan, sed ili lernas la anglan. Neniu Franco manifestacias.
Miland:
Serioze, ni distingu inter deveno kaj esto. Hodiaŭ devenas de la latina hodie, sed la lasta mem restas latina vorto. Ni parolu Esperanton, ne la latinan.
Multaj esperantaj vortoj estas latinaj. Ekz : "libro" = latina ablativo de la vorto "liber" ; "viro" = latina ablativo de la vorto "vir" ; ktp.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-20 21:38:07

crescence:La franca registaro stimulas la lernadon de la angla.
Kiel angle-parolanto, mi gratulas ilin. Kia bona ideo!

crescence:
Miland:Hodiaŭ devenas de la latina hodie, sed la lasta mem restas latina vorto.
Multaj esperantaj vortoj estas latinaj. Ekz : "libro" = latina ablativo de la vorto "liber" ; "viro" = latina ablativo de la vorto "vir" ; ktp.
Do, kiel esperantistoj, ni rajtas diri libro, sed ne "liber", kaj viro, sed ne "vir" (almenaŭ ekster poezio), simile hodiaŭ, ne hodie. Kiel mi diris, ni parolu Esperanton, ne la latinan!

Reen al la supro