Al la enhavo

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

de magnifico94, 2009-decembro-08

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-16 18:13:22

Saluton!

crescence:diskuto troprecizema kaj vana
Ni simpligu ! Ni simpligu ! Eblas ankaŭ simpligi la esperantan lingvon...
Eblas ankaŭ komunikiĝi per Tokipono.

Sed mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ ne konsideris disk|puti pri Tokipono per Tokipono tiel, kiel oni faras per Esperanto pri Esperanto en tiu ĉi forumo. rideto.gif
La vorto "ankau" sen supersigno estas komprenebla.
Certe. Kaj uzado de u anstataŭ ŭ estas tute laŭ-Fundamenta.

Tamen en teksto oni konsekvence uzu aŭ literojn kun supersigno aŭ ties anstataŭaĵojn.
Pli bone : la vorto "anke " pliplaĉas al mi.
La diligenta Idistaro certe bonvenigos vin en sia rondo. La dua jarcento de Ido ja estu pli glora ol la unua ...

Nur germano povis krei Volapukon -- ili ambaŭ ripozu pace -- kaj eble ne estas hazardo, ke Idon naskis francoj. okulumo.gif

Kolonjano

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-16 23:15:06

crescence:Mi opinias, ke la esceptoj ne devus esti Esperante. La litero "e" rimarkigas la adverbojn. Do, la vorto "hodie" estus pli bona ol "hodiaŭ". Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!

Crescence
Ĝi ne estas escepto. "-aŭ" estas (pseŭdo)finaĵo "neŭtrala kaj difinita", do kiu ne montras vortrolon.

Hodiaŭ= "Hodio, Hodie"

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-17 02:48:47

Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-17 10:35:08

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Plena Analiza Gramatiko ŝajnas malkonsenti. Jen angligo de rilataj alineoj:

PAG:In 1892 Zamenhof proposed the following change: "Instead of the ending '-aŭ' in various words one can use an apostrophe [e.g. ankor’, apen’]... This will increase sonorousness, while not introducing any confusion (because '-aŭ' does not belong to the root, but is only a conditional ending, and thus as easy to leave off as the '-o' of the noun)." But this elision of '-aŭ' from adverbs was not put into practice; only in recent years have a few poets attempted to use it in verse. (p. 121; examples from p 409, note iv)

There have already been attempts to use these words in simple adverbial form (morge, apene, anke, ankore, almene, etc.), which would certainly bring along the simple adjectival form (ankora, almena, apena) and the nominal form (hiero, hodio, morgo). These attempts are even officially tolerated by the Academy [since 1910]. ... (p 409, note iv)

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-17 15:51:20

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Tial mi tajpis "pseŭdo." sal.gif

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-17 16:02:36

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Eĉ la Akademio de Esperanto iom agnoskas la -aŭ finaĵo. Jen.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-18 01:20:37

Oŝo-Jabe:
crescence:Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!
Ĉu vi do malamas la literojn i kaj j, kiuj ambaŭ havas po unu supersigno?
Eĉ mı, kıu uzas senpunktaȷn “ı” kaȷ “ȷ”, ŝatas kaj uzas la ĉapelojn. Eĉ se mi ne ŝatus ilin, Esperanto estas tiel. Se vi ne ŝatas ilin, jen ebloj:
1) Lernu alian lingvon
2) Ne plendu kaj uzu la lingvon tiel

—Ilhuıtemoc

P.S. La sola kialo mi ne ŝatas [˙] estas ĉar ĝi ne donas novan signifon al literojn kaj [j]

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-18 06:05:13

R2D2!:
1) Lernu alian lingvon
Respondo inteligenta kaj, ĉefe, utila ! Ekde nun, evitu skribi al mi. Dankon !

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-18 13:00:54

Mi ĝeneraligis rezultojn de ĉi tiu enketo en la bildo okulumo.gif

Malĝentila ŝerco! Ne por infanoj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-18 14:43:48

Trafe, sed eble iom ofende.

Reen al la supro