目次へ

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

magnifico94,2009年12月8日の

メッセージ: 67

言語: Esperanto

KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2009年12月16日 18:13:22

Saluton!

crescence:diskuto troprecizema kaj vana
Ni simpligu ! Ni simpligu ! Eblas ankaŭ simpligi la esperantan lingvon...
Eblas ankaŭ komunikiĝi per Tokipono.

Sed mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ ne konsideris disk|puti pri Tokipono per Tokipono tiel, kiel oni faras per Esperanto pri Esperanto en tiu ĉi forumo. rideto.gif
La vorto "ankau" sen supersigno estas komprenebla.
Certe. Kaj uzado de u anstataŭ ŭ estas tute laŭ-Fundamenta.

Tamen en teksto oni konsekvence uzu aŭ literojn kun supersigno aŭ ties anstataŭaĵojn.
Pli bone : la vorto "anke " pliplaĉas al mi.
La diligenta Idistaro certe bonvenigos vin en sia rondo. La dua jarcento de Ido ja estu pli glora ol la unua ...

Nur germano povis krei Volapukon -- ili ambaŭ ripozu pace -- kaj eble ne estas hazardo, ke Idon naskis francoj. okulumo.gif

Kolonjano

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年12月16日 23:15:06

crescence:Mi opinias, ke la esceptoj ne devus esti Esperante. La litero "e" rimarkigas la adverbojn. Do, la vorto "hodie" estus pli bona ol "hodiaŭ". Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!

Crescence
Ĝi ne estas escepto. "-aŭ" estas (pseŭdo)finaĵo "neŭtrala kaj difinita", do kiu ne montras vortrolon.

Hodiaŭ= "Hodio, Hodie"

Rogir (プロフィールを表示) 2009年12月17日 2:48:47

Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).

tommjames (プロフィールを表示) 2009年12月17日 10:35:08

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Plena Analiza Gramatiko ŝajnas malkonsenti. Jen angligo de rilataj alineoj:

PAG:In 1892 Zamenhof proposed the following change: "Instead of the ending '-aŭ' in various words one can use an apostrophe [e.g. ankor’, apen’]... This will increase sonorousness, while not introducing any confusion (because '-aŭ' does not belong to the root, but is only a conditional ending, and thus as easy to leave off as the '-o' of the noun)." But this elision of '-aŭ' from adverbs was not put into practice; only in recent years have a few poets attempted to use it in verse. (p. 121; examples from p 409, note iv)

There have already been attempts to use these words in simple adverbial form (morge, apene, anke, ankore, almene, etc.), which would certainly bring along the simple adjectival form (ankora, almena, apena) and the nominal form (hiero, hodio, morgo). These attempts are even officially tolerated by the Academy [since 1910]. ... (p 409, note iv)

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年12月17日 15:51:20

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Tial mi tajpis "pseŭdo." sal.gif

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年12月17日 16:02:36

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Eĉ la Akademio de Esperanto iom agnoskas la -aŭ finaĵo. Jen.

R2D2! (プロフィールを表示) 2009年12月18日 1:20:37

Oŝo-Jabe:
crescence:Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!
Ĉu vi do malamas la literojn i kaj j, kiuj ambaŭ havas po unu supersigno?
Eĉ mı, kıu uzas senpunktaȷn “ı” kaȷ “ȷ”, ŝatas kaj uzas la ĉapelojn. Eĉ se mi ne ŝatus ilin, Esperanto estas tiel. Se vi ne ŝatas ilin, jen ebloj:
1) Lernu alian lingvon
2) Ne plendu kaj uzu la lingvon tiel

—Ilhuıtemoc

P.S. La sola kialo mi ne ŝatas [˙] estas ĉar ĝi ne donas novan signifon al literojn kaj [j]

crescence (プロフィールを表示) 2009年12月18日 6:05:13

R2D2!:
1) Lernu alian lingvon
Respondo inteligenta kaj, ĉefe, utila ! Ekde nun, evitu skribi al mi. Dankon !

Vilius (プロフィールを表示) 2009年12月18日 13:00:54

Mi ĝeneraligis rezultojn de ĉi tiu enketo en la bildo okulumo.gif

Malĝentila ŝerco! Ne por infanoj.

Rogir (プロフィールを表示) 2009年12月18日 14:43:48

Trafe, sed eble iom ofende.

先頭にもどる