Al la enhavo

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

de magnifico94, 2009-decembro-08

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-20 22:44:20

Frankouche:
crescence:
Oŝo-Jabe:...sen ŝanĝoj al la Fundamento...
Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?
Mi samopinias. Oni ne povas diri ke la eon estas libera lingvo kiu apartenas al neniu kaj trudi regulojn. La fundamento ne estas sankta libro !
Esperanto ne apartenas al neniu. Ĝi apartenas al ĉiu Esperantisto. La Fundamento ne estas sankta libro, sed ĝi ja estas la fundamento de nia lingvo. Zamenhof per lia saĝeco kreis la Fundamenton kaj la Akademion de Esperanto por certigi, ke Esperanto restu interkomprenebla por ĉiu Esperantisto.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-21 02:00:22

Esperanto ne apartenas al neniu.
Ĉu ne vi celis: Esperanto apartenas al neniu?

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-decembro-21 09:42:50

Aŭ: Esperanto apartenas neniun.

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-21 12:49:46

Rogir:
Esperanto ne apartenas al neniu.
Ĉu ne vi celis: Esperanto apartenas al neniu?
Ne, Frankouche diris tion kaj Oŝo-Jabe kontraŭdiris al tio. Legu lian mesaĝon ankoraŭfoje!
Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Laŭ tiu logiko oni povas ankaŭ diri ke ekzemple Francujo estas libera lando, tial ĉiu loĝanto havu la rajton ŝanĝi la leĝojn de tiu lando kaj vivi laŭ siaj propraj leĝoj.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-21 13:27:26

Horsto skribis:
Ne, Frankouche diris tion kaj Oŝo-Jabe kontraŭdiris al tio. Legu lian mesaĝon ankoraŭfoje!
Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Laŭ tiu logiko oni povas ankaŭ diri ke ekzemple Francujo estas libera lando, tial ĉiu loĝanto havu la rajton ŝanĝi la leĝojn de tiu lando kaj vivi laŭ siaj propraj leĝoj.
Mi komprenas, vi estas prava.
Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO. Dum ne estus Fundamento, Esperanto dividus je tre multe dialektoj.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-21 19:54:04

magnifico94:Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO.
Mi opinias ke estas tro da "sanktaj libroj" en mondo.
Mi neniam obeos al tiuj dogmoj.

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-22 00:12:01

Frankouche:
magnifico94:Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO.
Mi opinias ke estas tro da "sanktaj libroj" en mondo.
Mi neniam obeos al tiuj dogmoj.
La fundamento ne estas sankta libro, ne temas pri religio ĉi tie. Zamenhof donacis sian verkon al la homaro kaj por tio li nur petis ke oni ne tuŝu la fundamenton.
Mi ege dubas ke vi iam legis la fundamenton. En la antaŭparolo li klarigis kial la fundamento estas tiel grava. Li ankaŭ klarigis, ke la fundamento tute ne malebligas la evoluon kaj la pliboniĝon de la lingvo.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-23 17:25:27

Mi legis Fundamenton, kaj mi scias, ke lingvo evoluas. Sed la Fundameto estas maltuŝa kaj vortoj, kiaj Zamenhofo lokis je la Universala Vortaro estas ankaŭ maltuŝaj.
Mi scias, ke oni povas pligrandigi la Universala Vortaro, sed ne detrui ilin.

Junpe (Montri la profilon) 2009-decembro-23 18:05:47

horsto:Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Mi opinas ke oni unue devas pensi pri komencantoj. Esperanto devas esti facila lingvo por lernantoj, kaj tial devas esti libero diskuti pri pli faciligi la lingvon.
Mi opinas ke estus pli facile lerni la vorton "hodie" kiu havas saman "e" kiel la aliajn adverbojn. Kvankam devas daŭri longe antaŭ ol "hodie" estos ordinala.
Sed bezonas pli kaj pli komencantojn kiuj posedos Esperanton, por ke ĝi estu vera lingvo internacia.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-23 18:13:56

Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse. senkulpa.gif

Reen al la supro