У садржају

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

од magnifico94, 08. децембар 2009.

Поруке: 66

Језик: Esperanto

Rogir (Погледати профил) 21. децембар 2009. 02.00.22

Esperanto ne apartenas al neniu.
Ĉu ne vi celis: Esperanto apartenas al neniu?

Roberto12 (Погледати профил) 21. децембар 2009. 09.42.50

Aŭ: Esperanto apartenas neniun.

horsto (Погледати профил) 21. децембар 2009. 12.49.46

Rogir:
Esperanto ne apartenas al neniu.
Ĉu ne vi celis: Esperanto apartenas al neniu?
Ne, Frankouche diris tion kaj Oŝo-Jabe kontraŭdiris al tio. Legu lian mesaĝon ankoraŭfoje!
Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Laŭ tiu logiko oni povas ankaŭ diri ke ekzemple Francujo estas libera lando, tial ĉiu loĝanto havu la rajton ŝanĝi la leĝojn de tiu lando kaj vivi laŭ siaj propraj leĝoj.

magnifico94 (Погледати профил) 21. децембар 2009. 13.27.26

Horsto skribis:
Ne, Frankouche diris tion kaj Oŝo-Jabe kontraŭdiris al tio. Legu lian mesaĝon ankoraŭfoje!
Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Laŭ tiu logiko oni povas ankaŭ diri ke ekzemple Francujo estas libera lando, tial ĉiu loĝanto havu la rajton ŝanĝi la leĝojn de tiu lando kaj vivi laŭ siaj propraj leĝoj.
Mi komprenas, vi estas prava.
Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO. Dum ne estus Fundamento, Esperanto dividus je tre multe dialektoj.

Frankouche (Погледати профил) 21. децембар 2009. 19.54.04

magnifico94:Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO.
Mi opinias ke estas tro da "sanktaj libroj" en mondo.
Mi neniam obeos al tiuj dogmoj.

horsto (Погледати профил) 22. децембар 2009. 00.12.01

Frankouche:
magnifico94:Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO.
Mi opinias ke estas tro da "sanktaj libroj" en mondo.
Mi neniam obeos al tiuj dogmoj.
La fundamento ne estas sankta libro, ne temas pri religio ĉi tie. Zamenhof donacis sian verkon al la homaro kaj por tio li nur petis ke oni ne tuŝu la fundamenton.
Mi ege dubas ke vi iam legis la fundamenton. En la antaŭparolo li klarigis kial la fundamento estas tiel grava. Li ankaŭ klarigis, ke la fundamento tute ne malebligas la evoluon kaj la pliboniĝon de la lingvo.

magnifico94 (Погледати профил) 23. децембар 2009. 17.25.27

Mi legis Fundamenton, kaj mi scias, ke lingvo evoluas. Sed la Fundameto estas maltuŝa kaj vortoj, kiaj Zamenhofo lokis je la Universala Vortaro estas ankaŭ maltuŝaj.
Mi scias, ke oni povas pligrandigi la Universala Vortaro, sed ne detrui ilin.

Junpe (Погледати профил) 23. децембар 2009. 18.05.47

horsto:Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Mi opinas ke oni unue devas pensi pri komencantoj. Esperanto devas esti facila lingvo por lernantoj, kaj tial devas esti libero diskuti pri pli faciligi la lingvon.
Mi opinas ke estus pli facile lerni la vorton "hodie" kiu havas saman "e" kiel la aliajn adverbojn. Kvankam devas daŭri longe antaŭ ol "hodie" estos ordinala.
Sed bezonas pli kaj pli komencantojn kiuj posedos Esperanton, por ke ĝi estu vera lingvo internacia.

Eddycgn (Погледати профил) 23. децембар 2009. 18.13.56

Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse. senkulpa.gif

magnifico94 (Погледати профил) 23. децембар 2009. 18.33.19

> Eddycgn, vi skribis:
Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.
Kian ideon vi volus esprimi?

Вратите се горе