Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?
ya magnifico94, 8 Desemba 2009
Ujumbe: 66
Lugha: Esperanto
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2009 2:00:22 asubuhi
Esperanto ne apartenas al neniu.Ĉu ne vi celis: Esperanto apartenas al neniu?
Roberto12 (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2009 9:42:50 asubuhi
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2009 12:49:46 alasiri
Rogir:Ne, Frankouche diris tion kaj Oŝo-Jabe kontraŭdiris al tio. Legu lian mesaĝon ankoraŭfoje!Esperanto ne apartenas al neniu.Ĉu ne vi celis: Esperanto apartenas al neniu?
Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Laŭ tiu logiko oni povas ankaŭ diri ke ekzemple Francujo estas libera lando, tial ĉiu loĝanto havu la rajton ŝanĝi la leĝojn de tiu lando kaj vivi laŭ siaj propraj leĝoj.
magnifico94 (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2009 1:27:26 alasiri
Ne, Frankouche diris tion kaj Oŝo-Jabe kontraŭdiris al tio. Legu lian mesaĝon ankoraŭfoje!Mi komprenas, vi estas prava.
Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.
Laŭ tiu logiko oni povas ankaŭ diri ke ekzemple Francujo estas libera lando, tial ĉiu loĝanto havu la rajton ŝanĝi la leĝojn de tiu lando kaj vivi laŭ siaj propraj leĝoj.
Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO. Dum ne estus Fundamento, Esperanto dividus je tre multe dialektoj.
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2009 7:54:04 alasiri
magnifico94:Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO.Mi opinias ke estas tro da "sanktaj libroj" en mondo.
Mi neniam obeos al tiuj dogmoj.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2009 12:12:01 asubuhi
Frankouche:La fundamento ne estas sankta libro, ne temas pri religio ĉi tie. Zamenhof donacis sian verkon al la homaro kaj por tio li nur petis ke oni ne tuŝu la fundamenton.magnifico94:Mia opinias, ke Fundamento de Esperanto estas "SANKTA LIBRO" DE ESPERANTO.Mi opinias ke estas tro da "sanktaj libroj" en mondo.
Mi neniam obeos al tiuj dogmoj.
Mi ege dubas ke vi iam legis la fundamenton. En la antaŭparolo li klarigis kial la fundamento estas tiel grava. Li ankaŭ klarigis, ke la fundamento tute ne malebligas la evoluon kaj la pliboniĝon de la lingvo.
magnifico94 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2009 5:25:27 alasiri
Mi scias, ke oni povas pligrandigi la Universala Vortaro, sed ne detrui ilin.
Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2009 6:05:47 alasiri
horsto:Cetere, mi ne komprenas la logikon de Frankouche kaj crescence. Laŭ ili Esperanto estas libera lingvo, tial ĉiu havu la rajton ŝanĝi la lingvon, eĉ la plej mallerta komencanto.Mi opinas ke oni unue devas pensi pri komencantoj. Esperanto devas esti facila lingvo por lernantoj, kaj tial devas esti libero diskuti pri pli faciligi la lingvon.
Mi opinas ke estus pli facile lerni la vorton "hodie" kiu havas saman "e" kiel la aliajn adverbojn. Kvankam devas daŭri longe antaŭ ol "hodie" estos ordinala.
Sed bezonas pli kaj pli komencantojn kiuj posedos Esperanton, por ke ĝi estu vera lingvo internacia.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2009 6:13:56 alasiri
magnifico94 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2009 6:33:19 alasiri
Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.Kian ideon vi volus esprimi?