Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?
글쓴이: magnifico94, 2009년 12월 8일
글: 66
언어: Esperanto
crescence (프로필 보기) 2009년 12월 19일 오전 10:42:33
Vilius:Franca proverbo diras : "Sole nur la azenoj ne ŝanĝas opinion." Lingvo nepre ŝanĝas laŭ la epoko. Lingvo, kiu ne evoluas, estas morta lingvo.
Ke ne indas proponi ŝanĝoj de la fundamento, ĉar neniu akceptos ilin.
Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 12월 19일 오후 8:06:40
crescence:La lingvo jam evoluis kaj ankoraŭ evoluas. Evoluo estas natura procezo, kaj povas okazi eĉ sen ŝanĝoj al la Fundamento. Novaj radikoj estas uzeblaj laŭ Regulo 15, ktp.Vilius:Franca proverbo diras : "Sole nur la azenoj ne ŝanĝas opinion." Lingvo nepre ŝanĝas laŭ la epoko. Lingvo, kiu ne evoluas, estas morta lingvo.
Ke ne indas proponi ŝanĝoj de la fundamento, ĉar neniu akceptos ilin.
crescence (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오전 7:21:37
Oŝo-Jabe:...sen ŝanĝoj al la Fundamento...Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?
horsto (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 12:15:49
crescence:Mi ne komprenas kion vi volas. Kion vi volas ŝanĝi en la fundamento? La temo de ĉi tiu fadeno, ŝanĝi unu aŭ kelkajn vortojn, ne estas kontraŭ la fundamento, Zamenhof ja ŝajne mem pensis pri tiuj ŝanĝoj.
Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?
crescence:La plej granda azeno estas tiu, kiu ĉiam denove ŝanĝas sian opinion sen havi bonajn kialojn por tiuj ŝanĝoj, nur por ŝanĝi iu ajn.
Sole nur la azenoj ne ŝanĝas opinion.
Frankouche (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 1:18:21
crescence:Mi samopinias. Oni ne povas diri ke la eon estas libera lingvo kiu apartenas al neniu kaj trudi regulojn. La fundamento ne estas sankta libro !Oŝo-Jabe:...sen ŝanĝoj al la Fundamento...Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?
Ĉiukaze, vi perfekte scias ke se la esperanto iĝus lingvo de iu lando aŭ iĝus parolita de unu miliardo da homoj, la reguloj ne respektiĝos. Tio estas humana. Lingvo kiu ne evoluas estas morta lingvo, ia iluzio.
Imagu, kion vi faros al homoj kiuj ne uzas fundamente la eon ?
Vi sekvos kiel la aliaj, la plimulto, aŭ vi parolos malnovan esperantan dialekton...
crescence (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 2:45:10
Miland:Hodie estas latina vorto, ne Esperanta. Oni devas paroli Esperanton, kaj tial diri hodiaŭ!Multaj vortoj esperantaj estas vortoj latinaj, kaj tio ĝenas neniun. La Francoj uzas multajn vortojn anglajn, tio ĝenas neniun...
Miland (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 2:58:43
crescence:La Francoj uzas multajn vortojn anglajn, tio ĝenas neniun...Ĉu vere? [url=http://www.telegraph.co.uk/news/1524488/Words-fail-the-French-defence-Un-step-forward-deŭ-steps-back.html]Jen[/url] interesa artikolo. Evidente la afero ĝenas kelkajn en la Akademio franca!
Serioze, ni distingu inter deveno kaj esto. Hodiaŭ devenas de la latina hodie, sed la lasta mem restas latina vorto. Ni parolu Esperanton, ne la latinan.
crescence (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 4:03:08
Miland:La franca registaro stimulas la lernadon de la angla. 80% da la elementaj lernejoj lernigas la anglan lingvon. La infanoj ne scias skribi la francan, sed ili lernas la anglan. Neniu Franco manifestacias.
Ĉu vere? [url=http://www.telegraph.co.uk/news/1524488/Words-fail-the-French-defence-Un-step-forward-deŭ-steps-back.html]Jen[/url] interesa artikolo. Evidente la afero ĝenas kelkajn en la Akademio franca!
Miland:Multaj esperantaj vortoj estas latinaj. Ekz : "libro" = latina ablativo de la vorto "liber" ; "viro" = latina ablativo de la vorto "vir" ; ktp.
Serioze, ni distingu inter deveno kaj esto. Hodiaŭ devenas de la latina hodie, sed la lasta mem restas latina vorto. Ni parolu Esperanton, ne la latinan.
Miland (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 9:38:07
crescence:La franca registaro stimulas la lernadon de la angla.Kiel angle-parolanto, mi gratulas ilin. Kia bona ideo!
crescence:Do, kiel esperantistoj, ni rajtas diri libro, sed ne "liber", kaj viro, sed ne "vir" (almenaŭ ekster poezio), simile hodiaŭ, ne hodie. Kiel mi diris, ni parolu Esperanton, ne la latinan!Miland:Hodiaŭ devenas de la latina hodie, sed la lasta mem restas latina vorto.Multaj esperantaj vortoj estas latinaj. Ekz : "libro" = latina ablativo de la vorto "liber" ; "viro" = latina ablativo de la vorto "vir" ; ktp.
Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 10:44:20
Frankouche:Esperanto ne apartenas al neniu. Ĝi apartenas al ĉiu Esperantisto. La Fundamento ne estas sankta libro, sed ĝi ja estas la fundamento de nia lingvo. Zamenhof per lia saĝeco kreis la Fundamenton kaj la Akademion de Esperanto por certigi, ke Esperanto restu interkomprenebla por ĉiu Esperantisto.crescence:Mi samopinias. Oni ne povas diri ke la eon estas libera lingvo kiu apartenas al neniu kaj trudi regulojn. La fundamento ne estas sankta libro !Oŝo-Jabe:...sen ŝanĝoj al la Fundamento...Ĉu la Fundamento estus la tria sankta libro, kiun Dio donis al la homoj ?