Al la enhavo

Se ekzistus Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie?

de erinja, 2009-decembro-17

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Cimerman (Montri la profilon) 2009-decembro-21 07:31:03

Al mi ege plaĉas tiu ideo. En simila lando mi povus fariĝi prezidanto aŭ eble reĝo, ĉar nur estro scias, kio plej konvenas al sia loĝantaro.

dobri (Montri la profilon) 2009-decembro-21 15:31:57

Cimerman:Al mi ege plaĉas tiu ideo. En simila lando mi povus fariĝi prezidanto aŭ eble reĝo, ĉar nur estro scias, kio plej konvenas al sia loĝantaro.
Iru al Norda Koreio!

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-23 18:21:07

Se vi parolas alian lingvon aŭ vi faras erarojn aŭ vi forgesas akuzativon en Esperantolando, ĉu vi estas vipbatita per la esperantopolicanoj? Se jes mi ne volas.

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:05:27

Eddycgn:Se vi parolas alian lingvon aŭ vi faras erarojn aŭ vi forgesas akuzativon en Esperantolando, ĉu vi estas vipbatita per la esperantopolicanoj? Se jes mi ne volas.
Oni certe ne vipos vin per la policano, tio ja estus puno ankaŭ por la policano. okulumo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:19:29

horsto:
Eddycgn:Se vi parolas alian lingvon aŭ vi faras erarojn aŭ vi forgesas akuzativon en Esperantolando, ĉu vi estas vipbatita per la esperantopolicanoj? Se jes mi ne volas.
Oni certe ne vipos vin per la policano, tio ja estus puno ankaŭ por la policano. okulumo.gif
Tio estis nur metaforo.
Bonajn Festojn!

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:44:26

Se tio okazus, vi ofte suferus, Eddycgn. Sed ja okazas en kelkaj landoj ke homoj puniĝas pro paroli neoficialan lingvon.

dobri (Montri la profilon) 2009-decembro-23 22:20:34

Rogir:Se tio okazus, vi ofte suferus, Eddycgn. Sed ja okazas en kelkaj landoj ke homoj puniĝas pro paroli neoficialan lingvon.
Ĝuste nun mi legis pri tia severa leĝo en Slovakio. Granda monpuno minacus al ŝtata oficisto, se li parolus ofice per alia lingvo ol la slovaka. Mi nur ridetas...

DaniBCN (Montri la profilon) 2009-decembro-27 23:45:05

Mi kredas ke la ekzisto de esperantolando ne estas bona ideo.
Ĉu ni devus mortigi aŭ forpreni unue la homojn kiu loĝas antaŭ nin en tiu lando aŭ fermi ilin malantaŭ "muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj"?
Ĉu esperanta setloj el la tuta mondo devus setli tiu novan landon?
Kaj kiel oni diras antaŭ min, se esperanto estus nacia lingvo ne povus esti neŭtrala lingvo

Mi kredas ke tiu estas absolute kontraŭ la ideo de esperanto. Estas kiel Zionismesperantismo! kaj fakte Zamenhof estis kontraŭzionista juda ĉar tiuj specoj ne ŝatis al lin.

betoxx (Montri la profilon) 2009-decembro-28 00:35:09

Tute ne !!!
Se oni loĝus tien do esperanto ne estus la 'internacia lingvo' sed la lingvo de esperantistoj el Esperantujo !
Oni fermus nin en Esperantujo :S

ereere (Montri la profilon) 2010-januaro-05 23:16:38

Nur se estus lando sen kapitalistajn krizojn rideto.gif

Reen al la supro