去目錄頁

Se ekzistus Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie?

erinja, 2009年12月17日

讯息: 32

语言: Esperanto

Cimerman (显示个人资料) 2009年12月21日上午7:31:03

Al mi ege plaĉas tiu ideo. En simila lando mi povus fariĝi prezidanto aŭ eble reĝo, ĉar nur estro scias, kio plej konvenas al sia loĝantaro.

dobri (显示个人资料) 2009年12月21日下午3:31:57

Cimerman:Al mi ege plaĉas tiu ideo. En simila lando mi povus fariĝi prezidanto aŭ eble reĝo, ĉar nur estro scias, kio plej konvenas al sia loĝantaro.
Iru al Norda Koreio!

Eddycgn (显示个人资料) 2009年12月23日下午6:21:07

Se vi parolas alian lingvon aŭ vi faras erarojn aŭ vi forgesas akuzativon en Esperantolando, ĉu vi estas vipbatita per la esperantopolicanoj? Se jes mi ne volas.

horsto (显示个人资料) 2009年12月23日下午7:05:27

Eddycgn:Se vi parolas alian lingvon aŭ vi faras erarojn aŭ vi forgesas akuzativon en Esperantolando, ĉu vi estas vipbatita per la esperantopolicanoj? Se jes mi ne volas.
Oni certe ne vipos vin per la policano, tio ja estus puno ankaŭ por la policano. okulumo.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2009年12月23日下午7:19:29

horsto:
Eddycgn:Se vi parolas alian lingvon aŭ vi faras erarojn aŭ vi forgesas akuzativon en Esperantolando, ĉu vi estas vipbatita per la esperantopolicanoj? Se jes mi ne volas.
Oni certe ne vipos vin per la policano, tio ja estus puno ankaŭ por la policano. okulumo.gif
Tio estis nur metaforo.
Bonajn Festojn!

Rogir (显示个人资料) 2009年12月23日下午7:44:26

Se tio okazus, vi ofte suferus, Eddycgn. Sed ja okazas en kelkaj landoj ke homoj puniĝas pro paroli neoficialan lingvon.

dobri (显示个人资料) 2009年12月23日下午10:20:34

Rogir:Se tio okazus, vi ofte suferus, Eddycgn. Sed ja okazas en kelkaj landoj ke homoj puniĝas pro paroli neoficialan lingvon.
Ĝuste nun mi legis pri tia severa leĝo en Slovakio. Granda monpuno minacus al ŝtata oficisto, se li parolus ofice per alia lingvo ol la slovaka. Mi nur ridetas...

DaniBCN (显示个人资料) 2009年12月27日下午11:45:05

Mi kredas ke la ekzisto de esperantolando ne estas bona ideo.
Ĉu ni devus mortigi aŭ forpreni unue la homojn kiu loĝas antaŭ nin en tiu lando aŭ fermi ilin malantaŭ "muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj"?
Ĉu esperanta setloj el la tuta mondo devus setli tiu novan landon?
Kaj kiel oni diras antaŭ min, se esperanto estus nacia lingvo ne povus esti neŭtrala lingvo

Mi kredas ke tiu estas absolute kontraŭ la ideo de esperanto. Estas kiel Zionismesperantismo! kaj fakte Zamenhof estis kontraŭzionista juda ĉar tiuj specoj ne ŝatis al lin.

betoxx (显示个人资料) 2009年12月28日上午12:35:09

Tute ne !!!
Se oni loĝus tien do esperanto ne estus la 'internacia lingvo' sed la lingvo de esperantistoj el Esperantujo !
Oni fermus nin en Esperantujo :S

ereere (显示个人资料) 2010年1月5日下午11:16:38

Nur se estus lando sen kapitalistajn krizojn rideto.gif

回到上端