Skip to the content

Biologio kaj vivoscienco

by magnifico94, December 25, 2009

Messages: 30

Language: Esperanto

magnifico94 (User's profile) December 26, 2009, 7:06:44 PM

Eddycgn:La kombinaĵo "sc" elparolata "ss-tz" estas barbareco.
Mi recibis ankaŭ similajn komentojn el italoj,
"Sc" estas elparolata "ŝ" en la itala.
Sed mi ne vidas problemon. Al mi estas tre facile elparoli kombinaĵon "sc".

Mi havas problemon kun elparolo "R". Mi ne ŝatas "R". Tio estas plej malfacila konsonanto!

patrik (User's profile) December 26, 2009, 7:43:50 PM

@magnifico94: Claude Piron [kiu bedaŭrinde forpasis pasintjare] jam esprimis tian ideon en sia konata verko "La Bona Lingvo", kaj jam estiĝis movado apoganta tion ("Bonlingvismo"). okulumo.gif Komencu ĉi tie: "Simplaj samsignifaj vortoj"

magnifico94 (User's profile) December 26, 2009, 7:45:42 PM

Mi ne sciis. Dankon je ligilo!

Iretka (User's profile) December 26, 2009, 7:46:34 PM

Eddycgn:La vorto „scienco“ estas terure por elparoli por italoj, hispanoj kaj portugaloj.
La kombinaĵo "sc" elparolata "ss-tz" estas barbareco.
Mi recibis ankaŭ similajn komentojn el italoj,
"Sc" estas elparolata "ŝ" en la itala.
Mi preferas do –logio!
Bonvolu lasi ĝin kaj pensu ankaŭ al la melodieco de la lingvo.
Bonajn festojn!
Nu, mi estas hispanulo, kaj mi senprobleme elparolas la vorto "scienco".
Laŭ mia opinio, oni devus erumigi Esperanton (ja Fundamente), por plifaciligi lernadon kaj komprenadon.

Verdire, kiam mi eklernis Esperanton, la "sc"-an sonon malfacile kaj malflue mi elparolis; sed iom post iom, per litererumigado mi ekelparolis ĝuste kaj flue ĝin.

Eddycgn (User's profile) December 26, 2009, 10:45:08 PM

Iretka:
Nu, mi estas hispanulo, kaj mi senprobleme elparolas la vorto "scienco". ...

Verdire, kiam mi eklernis Esperanton, la "sc"-an sonon malfacile kaj malflue mi elparolis; sed iom post iom, per litererumigado mi ekelparolis ĝuste kaj flue ĝin.
Mi scias ke la hispana ne uzas la sonon "tz",esperante "c" (cerveza). Certe oni povas lerni. Mi pensis pli al la linguoestetiko aŭ melodio. Italoj estas estetikoj, ĉu ne? rido.gif

horsto (User's profile) December 26, 2009, 10:59:06 PM

Eddycgn:La vorto „scienco“ estas terure por elparoli por italoj, hispanoj kaj portugaloj.
La kombinaĵo "sc" elparolata "ss-tz" estas barbareco.
Mi recibis ankaŭ similajn komentojn el italoj,
"Sc" estas elparolata "ŝ" en la itala.
Mi preferas do –logio!
Bonvolu lasi ĝin kaj pensu ankaŭ al la melodieco de la lingvo.
Bonajn festojn!
Vi kiel italo havas tiun problemon, aliaj homoj el aliaj landoj ne havas tiun problemon, sed ili eble havas aliajn problemojn. Ĉiu nova lingvo eble havas sonojn kiuj kaŭzas problemon. Rigardu tion kiel defion kaj ne plendu pri malfacilaĵoj.

Eddycgn (User's profile) December 26, 2009, 11:08:03 PM

horsto:
Vi kiel italo havas tiun problemon, aliaj homoj el aliaj landoj ne havas tiun problemon, sed ili eble havas aliajn problemojn. Ĉiu nova lingvo eble havas sonojn kiuj kaŭzas problemon. Rigardu tion kiel defion kaj ne plendu pri malfacilaĵoj.
Vi pravas. Mi nur diris, bonvolu lasi la vortojn kiel "biologio", "teologio" ktp. en la vortaroj, nur por mi. rido.gif

Rogir (User's profile) December 26, 2009, 11:54:18 PM

Malbona ideo. Ĉu tio signifas, ke ĉiuj lernu pliajn vortojn nur por via facila elparolado??

Eddycgn (User's profile) December 26, 2009, 11:59:59 PM

Rogir:Malbona ideo. Ĉu tio signifas, ke ĉiuj lernu pliajn vortojn nur por via facila elparolado??
Vi ne komprenis la ironion...!
Ĉu vi volas korekti ĉiujn vortarojn kaj forviŝi ĉiujn vortojn kiuj finas je -logio?
Bona laboro!

Rogir (User's profile) December 27, 2009, 1:24:55 AM

Tio estus neebla laboro, do ne. Sed mi volas pliuzigi la kunmetaĵajn vortojn, por ke ne plu necesu la logio-radikoj.

Back to the top