Al la enhavo

Proverboj kaj frazeologioj.

de magnifico94, 2009-decembro-26

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-26 18:57:46

Saluton!
Mi volas skribi pri proverboj kaj frazeologioj en viaj patraj lingvoj.

En pola lingvo ekzistas ekzemple:
[LISTO]
blanka korvo = rara ekzemplero
aĉeti katon sake = aĉeti fuŝaĵon
teni manon sur pulso = gardi ion
temo estas kiel rivero = longa temo
esti rufa vulpo = esti ruza
havi muŝojn en nazo = esti nervoza je ĉiuj pri ĉio
prokrasti ion (ekz.monon) je nigra horo = prokrati ion je malbona tempo (tempo de nesufiĉo)
havi okulojn sur nuko = esti singarda[/list]Skribu proverbojn kaj frazeologiojn el viaj lingvoj!

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2009-decembro-28 23:19:41

preskaŭ ĉiuj viaj frazoj troviĝas en la rusa. ne mirindas- parencaj lingvoj.
jen kion diras rusoj-
(atendi) ĝis ĉina pasko- ĝis neniam, pri neokazonta evento
konstrui okuletojn- flirti per rigardo
li (ŝi) manĝis sur tio la hundon- bonege scias aŭ scipovas ion
pendigi la nazon- esti trista
esti (veni) sur la brovoj- esti iom drinkita
scii kiel siajn kvin fingrojn- scii tre bone

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-29 16:05:05

el la itala:
fari la fadenon al iu ajn = flirti
sal.gif

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2009-decembro-29 22:59:09

Ruse:
Dio ne perfidos, porkino ne formanĝos- ne okazos io malbona (diras kiam planas ion fari kaj dubas pri rezulto aŭ pri ies reago)
(ĝis kiam)tondro ne ektondros popolano ne faros krucosignon- oni zorgas pri io nur kiam okazos io malbona (malsano, averio ktp)
granda strobilo- gravulo, alta oficisto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-30 13:40:30

Nikolaj73:granda strobilo- gravulo, alta oficisto
Pole ekzistas: "granda fiŝo" = gravulo, alta oficisto. lango.gif lango.gif lango.gif

Leporino (Montri la profilon) 2009-decembro-30 21:17:26

En Svedio oni diras:

Tiu tago - tiu zorgo
(Ne pensu pri venonta problemo nun, sed tiam kiam ĝi okazas.)

Laŭ mi estas bonega vivosaĝo. okulumo.gif

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-01 12:56:46

En Pollando ekzistas ankaŭ frazeologioj temita kun sekseco, ekzemple:

bati ĉevalon = masturbi sin

fari glaciaĵon / fari bastonon = preni penison al buŝo kaj suĉi kaj tiri ilin, eĉ alkonduki al orgasmo.
lango.gif senkulpa.gif lango.gif senkulpa.gif lango.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-01 15:31:33

magnifico94:fari glaciaĵon / fari bastonon = preni penison al buŝo kaj suĉi kaj tiri ilin, eĉ alkonduki al orgasmo.
lango.gif senkulpa.gif lango.gif senkulpa.gif lango.gif
En Esperanto oni nomiĝas tiu "midzi" aŭ "fluti". Eblas ankaŭ multaj kunmetitaj vortoj, kiel "penissuĉi", "buŝkoiti", ktp...

Kiam la viro buŝe plezurigas virinon oni nomiĝas "franzi", "piĉleki", ktp.

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-01 19:55:56

Klare. Mi komprenas.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-januaro-02 17:21:20

jen kelkaj polaj diraĵoj, kiuj rilatas al fremdaj landoj/nacioj:

angla flegmo - modereco, trankvilo
aŭstra babilado - dirado de stultaĵoj aŭ mensogoj,
ĉeĥa filmo - nekomprenebla situacio,
franca hundeto - iu tre delikata,
imiti, pozi grekon - ŝajnigi nekomprenon, nescion
itala striko - la maniero striki plenumante tro strikte ordonojn de ĉefoj
svisa horloĝo - io/iu preciza, akurata, neerariga.

Kaj mi memoras pri du polaj urboj:
ĉenstoĥova rimo - tre simpla, banala rimo, en kiu kutime rimas gramatikaj eroj, sen arta eco;
krakova marĉando, krakova komercado - la komercado, en kiu ĉiu komercanto devas cedi kaj rezigni je io.

Reen al la supro